Thomas Love Peacock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Love Peacock

Thomas Love PEACOCK, angla romanisto (la 18-a de oktobro, 1785 - la 23-a de januaro, 1866).

Liaj plej gravaj verkoj estis satiraj romanoj, en kiuj personoj diskutis kaj kritikis la filozofajn nociojn de la epoko. Li estis amiko de Percy Bysshe Shelley. Li verkis ankaŭ poemojn, eseojn kaj dramojn. Li havis postenon ĉe la Londona oficejo de la East India Company (Brita Kompanio de Orientaj Indioj).

Romanoj

  • Headlong Hall (1815, reviziata 1837]
  • Melincourt (1817)
  • Nightmare Abbey (1818, reviziata 1837]
  • Maid Marian (1822)
  • The Misfortunes of Elphin (1829)
  • Crotchet Castle (1831, reviziata 1837]
  • Gryll Grange (1861)