Thomas Sankara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Thomas Isidore Noël SANKARA (21-a de decembro 194915-a de oktobro 1987) estis prezidanto de Burkina Faso. Sankara estas grava figuro de tutafrikismo kaj de triamondismo.

Sankara naskiĝis la 21-an de decembro 1949 en tiu lando, kiu tiam nomiĝis Supera Voltalando (Haute Volta), franca kolonio, kiu ricevis sendependecon en 1960. Li estas helppastro, sed rifuzis lastminute eniri la pastran seminarion. En la armea lernejo de Kadiogo li malkovris politikon pro marksista instruisto, aktivulo de la Afrika Partio de Sendependiĝo (APS). En la interafrika milita lernejo de Antsirabe, en Madagaskaro, la juna oficiro lernis ankaŭ sociologion, politikan sciencon, politikan ekonomion, la francan, kaj agrikulturajn sciencojn. Sur tiu granda insulo, kie li ĉeestas en 1972 la revolucion kontraŭ la novkoloniisma reĝimo de Philibert Tsiranana, ja naskiĝis liaj ideoj pri « demokratia kaj popola revolucio ».

En 1974, dum la milito kontraŭ Malio, li estas rimarkita pro milita heroaĵo. Estante kapitano, li kreis kun aliaj oficiroj sekretan organizon. Li proksimiĝis je ekstremmaldekstraj aktivuloj, multe legas pri multaj temoj, demandadas, kaj ekŝatas profundan politikan debaton. De sia sendependiĝo, Alta Voltao, eta lando sen maraliro, en okcidenta Afriko, havas alternajn periodojn de escepto (diktatoreco) kaj parlamenta demokratio. En la regiono, ĝi estas la sola lando, kiu elektas prezidanton post du balotovicoj, la generalon Abubakar Sangule Lamizana, en 1978. Li administras la landon paternalisme. Je maldekstro, nur la partio de la historiisto Joseph Ki-Zerbo, la Volta Popola Fronto (VPF), partoprenis la balotadon, foje ankaŭ la registaron, estante samtempe partoprenanta en la sindikatoj.

Post pluraj sinsekvaj tutlandaj strikoj, unua puĉo ricevis en novembro 1980 apogon de la oficiala opozicio, inter kiu de la VPF. Sed la nova reĝimo, kiu tamen estas sufiĉe populara, komencas subpremi, instigante la sindikatajn respondeculojn vivi kaŝe. Oficiroj implikiĝas en skandaloj. Ŝtatsekretario pri informado, Sankara eksiĝas dum viva televidelsendo.

Jen alia frakcio de la armeo troviĝas senkreditita, same kiel la partio de Di-Zerbo. En novembro 1982 okazas dua puĉo. Tiam aperas fendo inter tiuj, kiuj deziras institucian kontinuon kaj la revoluciemaj oficiroj, arigitaj ĉirkaŭ kapitano Sankara. Iĝinte ĉefministro, li kaptas ĉiujn okazojn fokusigi la kontraŭdirojn dum publikaj kunvenoj, kie li denuncas la « malamikojn de la popolo » kaj la « imperiismon ».

La 17-an de majo 1983, dum s-ro Guy Penne, konsilisto pri Afriko de François Mitterrand, aviadile atingas la ĉefurbon Ŭagaduguo, Sankara estas arestita. La sekretaj maldekstraj organizaĵoj (APS) kaj Rekonstruita Unio de Komunistaj Luktoj (R-UKL) manifestacias por lia liberigo. Li sukcesis esti respektata de civilaj organizoj, suspektemaj rilate militistojn, sed ankaŭ de la militistoj, kiuj rekonas en li kolegon, fieran soldaton. Post liberiĝo de Sankara, ĉiuj tiuj fortoj preparas kune la ekregadon.

La sturmtaĉmentoj de Po, sude de la lando, gvidataj de kapitano Blaise Compaoré, atingis la ĉefurbon la 4-an de aŭgusto 1983 ; la laboristoj de telekomunikado fermis la liniojn; civiluloj atendis la militistojn kaj gvidis ilin en la urbon, kiu facile falis en la manojn de la revolucianoj. Sankara iĝis prezidento.

Sankara apenaŭ kaŝas siajn marksismajn influojn. Sed tiuj, kiuj ĉirkaŭas lin, ofte tute ne kundividas liajn politikajn referencojn. Li precipe provas altiri al si kompetentulojn kaj motivatajn homojn, kaj arigas en la prezidantejo cent kvindek kunlaborantojn zorge elektitajn, el kiuj kelkaj ideologoj, sed plej multaj estas plej efikaj kadruloj el la lando.

La 4-an de aŭgusto 1984 la Altvoltao simbole estas nomita de li Burkina Faso, « lando de la nekorupteblaj homoj ». Importado de fruktoj kaj legomoj estis malpermesataj por instigi la komercistojn aĉeti la produktojn de la sudokcidento. Malfacile alirebla, tiu regiono de Burkino estis forlasita, profite al la merkatoj de Eburbordo, kiun bona gudrita vojo ligas al Burkino. Distriburetoj instaliĝas kun la disvolvado de tutnacia vendejo-ĉeno. La ŝtatfunkciuloj surmetu la Faso dan fani, la tradician veston faritan el mallarĝaj kotonaj bendoj. Rezulte, multaj virinoj komencas teksi en siaj kortoj, kio donas al ili propran enspezon.

Proparolanto de la Tria Mondo, Sankara kritikas la internacian ordon. La disvolvitaj temoj eĥas en la hodiaŭa alimondista sfero: la maljustaĵoj de la tutmondiĝo kaj de la internacia financa sistemo, la ĉieeco de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj de la Monda Banko, la malvirta cirklo de la ŝuldo en la Tria Mondo.

Kvankam revoluciema, Sankara evoluigas pripenson pri demokratio ĝis konkretigo per mobilizado de ĉiuj sociaj tavoloj. Tio implicas la emancipiĝon de popolaj klasoj kaj de virinoj.

La 15-an de oktobro 1987 Sankara estas murdita dum puĉo organizita de Blaise Compaoré kaj kun subteno de Francio per Franca Asocio por Amikeco franca-burkina.