Thomas Selle

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thomas Selle (* 23-a de marto 1599 en Zörbig ĉe Bitterfeld; † 2-a de julio 1663 en Hamburgo) estis Germana instruisto, eklezimuzikisto kaj komponisto de la baroko.

Vivo

Post la lerneja deĵoro en Heide (Holstejno) kaj Wesselburen 1634 Selle iĝis kantoro en Itzehoe, 1641 kantoro ĉe la Johanneum-lernejo kaj muzikdirektisto de la kvar ĉefpreĝejoj de Hamburgo, ekde 1642 kiel Canonicus Minor ankaŭ por la katedralo. Li muzikigis multajn poeziaĵojn de Johann Rist kiel ĝeneralbase akompanataj solokantoj. Por la festoj de la liturgia jaro li kreis eminentan serion da muzikaj historioj (muzike prezentataj evangelioj en la stilo de responsoriaj kantoj) samkiel muzikigo de la pasiono laŭ la evangelio deJohano.

La Staats- und Universitätsbibliothek Hamburg (ŝtata kaj universitata biblioteko de Hamburgo) konservas netan kopion de lia kompleta verkaro de li mem redaktita.

Selle skribis la melodion por la sakrala kanto „Auf, auf, ihr Christen alle“ (n-ro 536 en la evangela kantaro).

Literaturo

  • S. Günther: Die geistliche Konzertmusik von Thomas Selle nebst einer Biographie. Diss. Gießen 1935

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Thomas Selle en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)