Thomas Seymour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Seymour
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1507 (1507-11-30)
en Wulfhall
Morto 20-an de marto 1549 (1549-03-20) (41-jaraĝa)
en Tura Monteto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Preĝejo Sankta Petro ad Vincula vd
Loĝloko Winchcombe vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio House of Seymour vd
Patro John Seymour vd
Patrino Margery Wentworth vd
Gefratoj Jane Seymour • Elizabeth Seymour, Lady Cromwell • Henry Seymour • Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset vd
Edz(in)o Catherine Parr vd
Infanoj Mary Seymour vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas SEYMOUR, 1a Barono Seymour de Sudeley, (ĉ.  1508 – 20a de marto 1549)[1] estis frato de Jane Seymour, nome la tria edzino de la reĝo Henriko la 8-a. Kun sia frato, Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset kaj Lordo Protektanto de Anglio, li superrigardis la kontrolon de sia nevo, nome juna reĝo Eduardo la 6-a (r. 1547–1553). En 1547 Seymour iĝis la kvara edzo de Catherine Parr, kiu estis la sesa kaj lasta edzino kaj reĝino de Henriko la 8-a. Dum sia geedzeco kun Catherine Parr, Seymour metis la estontan reĝinon Elizabetan (tiam 14-jaraĝa), kiu estis loĝanta en lia hejmo, en amafero kaj eble en seksafero.

En 1547 Henriko la 8-a mortis kaj Eduardo heredis la regnon. La lasta edzino de Henriko, Catherine Parr, baldaŭ edziĝis kun Thomas Seymour. Elizabeta vivis kun Catherine kaj Thomas Seymour ĉe ilia domego en Chelsea (nun parto de Londono). La kvardekjara Seymour ludis erotike kun Elizabeta ĝis Catherine eltrovis la paron en ĉirkaŭpremo, post kiam Elizabeta estis forsendata. Tamen post la morto de Catherine en 1548 la ambicia Seymour denove amindumis kun Elizabeta, kun la verŝajna celo ke ili edziĝus. Por lia frato la Lord-Protektanto kaj la Privata Konsilio tio estis ŝtat-perfido, kaj ili suspektis ke Thomas Seymour planis puĉon. En januaro 1549 oni arestis Thomas Seymour. Elizabeta rifuzis konfesi iun ajn kulpon sed ŝia ekzamenanto, Kavaliro Robert Tyrwhit, diris, "Mi klare vidis en ŝia vizaĝo ke ŝi kulpas." La 20-an de marto, 1549 Thomas Seymour estis senkapigita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lindsey 1995, p. xviii.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]