Thomas Southerne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Southerne
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1660 (1660-01-01)
en Oxmantown
Morto 26-an de majo 1746 (1746-05-26) (86-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater Kolegio Triunuo vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas SOUTHERNE (naskiĝis en 1660 - mortis la 26-an de majo 1746) estis irlanda verkisto, kiu plejparte redaktis teatraĵojn. Li naskiĝis en Oxmanton, apud Dublino, kaj eniris la Kolegio Triunuo en 1676.

Lia unua teatraĵo, La Persia Princo, aŭ la Lojala Frato (1682), baziĝis sur la intrigo de tiama romano. Ĝi estas interesa ne pro la rakonto ĝi mem, sed pro la politika aspekto de la personoj. Tachmas, la lojala frato, estas okulfrape la komplezema portreto de la angla reĝo Jakobo la 2-a, kaj la malica Ismaël ŝajne simbolas Shaftesbury.

En 1692, Thomas Southerne reviziis kaj kompletis la Kleomena de John Dryden. Du jarojn poste, li obtenis gravan sukceson kun sia sentimenta dramo titolita La Fatala Edziĝo, aŭ la Senkulpa Adultulo (1694), alikonita pli poste kiel Izabela, aŭ la Fatala Edziĝo. Tiu teatraĵo estis inspirita de alia verko far Aphra Behn, La Bona Fratino, kaj nur aldonis kelkajn komediajn elementojn al la intrigo.

Southerne profitis el alia sukceso kun la teatra adapto, kiun li faris el Oroonoko, aŭ la Reĝa Sklavo (1696), denove inspirita far verko de Aphra Behn.