Thomas Traherne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Traherne
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1636 (1636-10-10)
en Hereford
Morto 10-an de oktobro 1674 (1674-10-10) (38-jaraĝa)
en Teddington
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Brasenose • Hereford Cathedral School vd
Profesio
Okupo poeto • teologo • verkisto vd
Laborkampo literaturoteologio • kristana etiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas TRAHERNE (n. 1636 aŭ 1637, m. oktobron 1674) estis angla poeto kaj religia verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Traherne naskiĝis ĉe Hereford, kaj estis filo de ŝuisto. Li studis ĉe Brasenose College, Universitato de Oksfordo, kie li diplomiĝis en 1656 antaŭ ordeniĝi. Dek jarojn li laboris kiel pastro ĉe vilaĝo proksime al Hereford. En 1667 li iĝis kapelano de grava juristo kiu estris ministro sub Karlo la 2-a (Anglio); li mortis en ties domo en Teddington, nun distrikto de Granda Londono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Nur unu religia prozaĵo eldoniĝis dum la vivo de Traherne; du pluaj tiaj prozaĵoj aperis nelonge post lia morto. Nur fine de la 19-a jarcento eltroviĝis manuskriptoj de pluraj el liaj plej gravaj verkoj: manuskriptoj de pluaj verkoj eltroviĝis en Usono dum la 1990-aj jaroj.

Traherne estis plej konata kiel aŭtoro de:

  • "metafizikaj" poemoj: la metafizikaj poetoj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofajn temojn, kaj aludoj al ĉiutagaj aĵoj ofte enkondukis profundan pensadon. Inter aliaj tiaj poetoj estis John Donne, George Herbert, Richard Crashaw kaj Andrew Marvell
  • Centuries of Meditations (Centoj da meditoj): serio da mallongaj prozaĵoj kiuj traktis religiajn kaj filozofajn temojn; iuj havis membiografian enhavon.

Liaj verkoj notindas pro la celebro de la natura mondo kiel kreaĵo de la Dio, kaj de la pureco de junaj infanoj.