Thomas Urquhart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sir Thomas Urquhart
Thomas Urquhart by George Glover1641.jpg
Naskiĝis 1611
en Cromarty, Skotlando
Mortis 1660?
en
Profesio Verkisto kaj tradukisto
Notindaj verko(j) Traduko de François Rabelais
v  d  r
Information icon.svg

Sir Thomas URQUHART (fojfoje literumita Urchard) ['tam.əs 'ur.ʧart] (1611-1660?) estis skota soldato, verkisto kaj tradukisto, plej fama en anglalingvaj landoj pro sia traduko de la romanoj de François Rabelais kaj en la interlingvistika komunumo pro sia "universala lingvo" proponita en siaj verkoj Ekskybalauron kaj Logopandecteision.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en malnova terenposedanta familio en la duoninsula urbeto Cromarty en la nordo de Skotlando. Dum la frua epoko de reĝa regado en Skotlando, lia familio estis malriĉa, tamen respektata, kaj al tiu familio la reĝo donis iom da tero en Cromarty. Poste la familio pli riĉiĝis, kaj loĝis en grandioza kastelo en la regiono nomata Urquhart. Tiu kastelo jam de longe ruiniĝis, kaj estas ia vizitindaĵo por turistoj.

Ekde la aĝo de 11 jaroj li ĉeestis la King's College (Reĝa Kolegio) en Aberdeen. Dum la kolegoj ludis, ĉasis bestojn, amuzis sin, li dediĉis sian energion al „studado de optiko, misteroj de natura filozofio, kiel trovi longitudon sur la terglobo..." kaj similaj aferoj. [1]

Poste, li vojaĝis en 16 landoj de kontinenta Eŭropo, kaj flue lernis multajn lingvojn. Li revenis en 1636. En 1639 li partoprenis reĝisman militan agadon, kaj estis kavalirigita en 1641 de la reĝo Charles I pro lia subteno. Tiujare li eldonigis sian unuan libron, Epigrams, Divine and Moral (Epigramoj teologiaj kaj moralaj).

Lia patro mortis en 1642, kaj heredigis al li (la plej aĝa filo) posedaron kun pezaj ŝuldoj. Post tio la kreditoroj de lia patro daŭre ĝenadis lin, kiel li plendas multpaĝe en sia Logopandecteision (1653). Li loĝis en kontinenta Eŭropo kelkajn jarojn por ŝpari monon, sed revenis en 1645 kaj eldonigis sian duan libron, Trissotetras, verko pri trigonometrio.

En 1648 li partoprenis reĝisma militagado ĉe Iverness. Li estis nomita perfidanto de la parlamento, sed ŝajne ne suferis punon. Du jarojn poste li batalis helpe al Charles II en la Batalo de Worcester. La reĝisma armeo estis tute venkita kaj Urquhart kaptiĝis kaj enkarceriĝis. Li perdis ĉiujn siajn manuskriptojn, kiujn li havis kun si (poste li kulpigis tion pri la fakto, ke li ne povis eldoni la gramatikon de sia universala lingvo kiel promesita), kaj perdis ankaŭ ĉiujn siajn posedaĵojn. Li estis karcerigita unue ĉe la Turo de Londono kaj poste ĉe Windsor, sed ĝuis sufiĉan liberecon en siaj kaptejoj. Li verkis tie Pantochronachanon, verko en kiu li asertis sian genealogion ekde Adamo tra 153 generacioj, kaj Ekskybalauron, or The Discoverie of a most Exquisite Jewel (La malkovro de tre altkvalita ĵuvelo), apologio pro Skotlando, ankaŭ entenanta vivhistorian romanon pri James Crichton kaj unuan priskribon de sia universala lingvo.

En 1652 Oliver Cromwell permesis lin foriri, kaj li revenis al Cromarty. Baldaŭ poste li eldonigis sian Logopandecteision, parte pri sia universala lingvo kaj parte pri la malico de siaj kreditoroj, kaj la unuajn du librojn de sia traduko de la verkoj de Rabelais.

Urquhart revenis al kontinenta Eŭropo iam post 1653, eble pro kondiĉo de lia permeso elkarceriĝi; ni scias malmulton pri lia vivo post tio. Li plej verŝajne mortis ne pli malfrue ol 1660, ĉar lia pli juna frato ekprenis la heredajn titolojn tiujare. Ekzistas legendo, ke Urquhart mortis pro rida ikto kiam li aŭdis pri la restarigo de Charles II.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Epigrams, Divine and Moral (1641)
  • Trissotetras (1645)
  • Pantochronachanon (1652)
  • Ekskybalauron, or The Discoverie of a most Exquisite Jewel ("La malkovro de tre altkvalita ĵuvelo") (1652)
  • Logopandecteision (1653)
  • The Works of Rabelais ("Verkoj de Rabelais") (Libroj I kaj II, 1653; Libro III, 1693) - La trian libron redaktis kaj kompletigis Peter Anthony Motteux post la morto de Urquhart.


Stilo[redakti | redakti fonton]

Urquhart havis unikan prozostilon. Li emis frazi longe kaj komplekse, kaj li havas senfinan amon je esoteraj vortoj. George Saintsbury priskribas lian stilon kiel "pedanteco kiu estas giganteska kaj preskaŭ nekredebla"; sed je plej bona, ĝi povas esti riĉa, rapida kaj vivoplena, kun originalaj kaj atentokaptaj imagoj. Li faris multegajn neologismojn, el skotaj, anglaj, grekaj kaj latinaj fontoj, sed malkiel lia samtempano Thomas Browne, tre malmultaj el liaj neologismoj vaste uziĝis en la angla.

Urquhart en fikcio[redakti | redakti fonton]

Urquhart aperas en la novelo "Sir Thomas's Logopandocy" de Alasdair Gray (en lia novelaro Unlikely Stories, Mostly); la novelo pastiĉas Ekskybalauron kaj Logopandecteision.

En la romano Rebel Angels (Ribelantaj anĝeloj) de Robertson Davies, la rolulo Urquhart McVarish asertas ke li estas pranepo de Sir Thomas Urquhart.

Urquhart kaj lia universala lingvo havas gravan rolon en la romano A Hand-book of Volapük (Manlibro de Volapuko) de Andrew Drummond.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Boston, Richard (1975). The Admirable Urquhart. London: Gordon Fraser.
  • Willcock, John (1899). Sir Thomas Urquhart of Cromartie, Knight. Edinburgh and London: Oliphant, Anderson & Ferrier. (Reta teksto ĉe Internet Archive (skanbildoj))

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/09, paĝo 14: Skota geniulo verkita de Will Green.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]