Thomas Vaughan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Vaughan
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1621 (1621-04-17)
en Brecknockshire
Morto 27-an de februaro 1666 (1666-02-27) (44-jaraĝa)
en Albury
Mortis per venenado vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Jesus College vd
Familio
Gefratoj Henry Vaughan vd
Profesio
Alia nomo Eugenius Philalethes • Philalethes Eugenius • Cyraneus Philalethes vd
Okupo filozofo • poeto • alkemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas VAUGHAN (n. la 17-an de aprilo 1622, m. 1666) estis kimra alkemisto.

Li estis la ĝemela frato de la poeto Henry Vaughan. Ili naskiĝis en Brecknockshire, Kimrio. En 1638 ili eniris Jesus College (Oksfordo), kie Thomas restis dum la angla enlanda milito. Poste li iĝis pastro en vilaĝo proksima al Brecon, la ĉefurbo de Brecknockshire, sed en 1650 li forpeliĝis pro sia subteno de la reĝa partio.

Li translokiĝis al Londono, kie li loĝis kun sia edzino Rebecca, al kiu li edziĝis en 1651. Tie li faris medicinojn laŭ la rimedoj rekomenditaj de Paracelsus, kvankam li neniam iĝis kuracisto. Li diskutis kemiajn kaj alkemiajn aferojn kun anglaj sciencistoj, kaj eldonis Anthroposophia Theomagica, mistikan verkon. Li ankaŭ tradukis Fama Fraternitatis, gravan rozkrucan verkon. Kiel alkemiisto li kunlaboris kun sia edzino, kiel ege maloftis tiuepoke.