Thomas Young
El Vikipedio
| Thomas Young (1773-1829) |
||
|---|---|---|
Brita kuracisto, egiptologisto kaj fizikisto |
||
| Naskiĝis | 13-a de Junio 1773 en Milverton, Somerset, |
|
| Mortis | 10-a de Majo 1829 en Londono, |
|
| Profesio | Membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio kaj de la Franca Akademio de Sciencoj | |
| Alma mater | Universitato de Göttingen, Universitato de Edinburgo | |
Thomas Young (* Milverton, Somersetshire, en la 13-a de Junio 1773 † Londono, en la 10-a de Majo 1829), estis angla kuracisto kaj fizikisto. Li faris notindajn kontribuojn en la kampoj de vidado, lumo, solida meĥaniko, lingvaĵo, muzika harmonio kaj egiptologio. Young ankaŭ aktivis en la deĉifrado de la egiptaj hieroglifoj (speciale de la Rozeta Ŝtono) antaŭ ol Ĉampoliono eventuale ekspandis sian laboron. Li estis admirata de Herschel, Helmholtz, Maxwell kaj Einstein.