Thomas de Maizière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thomas de Maizière en 2013

Thomas de MAIZIÈRE [de mezjer] estas germana politikisto. Li naskiĝis la 21-an de januaro 1954(nun 1954-01-21) en Bonno, do nun estas 60-jara. De 1999 ĝis 2001 li estis ĉefo de la registara kancelierejo de la germana federacia lando Saksio, de 2001 ĝis 2005 ministro de Saksio. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estis ministro pri internaj aferoj en la registaro, ĝis kiam la 3-an de marto 2011 li estis vokita anstataŭigi la politikiston Karl-Theodor zu Guttenberg en ties pozicio de ministro pri defendo. En la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li denove estas ministro pri internaj aferoj. Thomas de Maizière reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.

Li estas posteulo de hugenota familio, kiu en la 17-a jarcento elmigris de Loreno en Francio al Brandenburgio, kaj estas la kuzo de la kristandemokrata politikisto Lothar de Maizière el GDR, kiu inter aprilo kaj oktobro 1990 estis la unua demokratie elektita kaj samtempe la lasta ĉefministro de GDR.