Thor Heyerdahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thor Heyerdahl
Thor Heyerdahl

Thor HEYERDAHL [tur HEJerdal] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1914, mortis la 18-an de aprilo 2002) estis norvega antropologo.

Li famiĝis pro sia ekspedicio Kon-Tiki en 1947. Heyerdahl supozis, ke la loĝantoj de la Polineziaj Insuloj origine venis el Sudameriko, kaj per lia ekspedicio li pruvis, ke tiutempe almenaŭ ne ekzistis teknikaj obstakloj por trapasi la 8 000-kilometran distancon trans la Pacifika Oceano. Kune kun sia kvin-persona teamo li veturis al Sudameriko, konstruis primitivan floson el loke troveblaj materialoj por ekvojaĝi al Polinezio. La sola moderna ekipaĵo sur la floso estis radiotelegrafiiloj; nutraĵojn la teamo gajnis el la maro. La dokumenta filmo pri la ekspedicio gajnis Oskaron en 1952 kaj la libro Kon-Tiki estis tradukita al 67 lingvoj, ankaŭ al Esperanto:

Ekspedicio Kon-Tiki / Traduko de Carsten Brynildsen - Stokholmo, 1951.

Heyerdahl faris poste diversajn aliajn ekspediciojn, ekz. per la papirusa boato Ra II de Maroko trans la Atlantikan Oceanon al la insulo Barbado. Krome li estis fervora aganto por la naturprotekto. En la filmo "Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj" li ludis piraton.

Pri Esperanto

Pri Esperanto, la antropologo esprimis sin favore plurfoje, inter alie en la revuo "La Ponto" (1951):

Citaĵo
 Ĉiuj klopodoj por akiri kompreniĝon inter la popoloj devas sin bazi sur la eblecoj de komuna lingvo. Tial la ideo de Esperanto estas io, kiun ĉiuj pacamaj nacioj de la mondo devas estimi kaj respekti.[1] 

En alia cirkonstanco, Thor Heyerdahl diris :

Citaĵo
 Multaj aferoj estus pli facilaj se oni povus superi la barieron de la lingvoj. Tion mi spertis en la tradukado de miaj libroj. Tie oni foje diras tion kion mi, eĉ en sonĝo, ne estus dirinta. Tiel, ekzemple, mi ĉesigis la eldonon de mia lasta libro en la franca lingvo. El tio oni eltiru la konkludon de tio, kio okazas dum politikaj debatoj kun interpretistoj kaj instalaĵoj de samtempa tradukado !...[1] 

En 1959, li ankaŭ apartenis al la Internacia Patrona Komitato por la celebrado de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.[1]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Henri Masson, Gazetara Servo de SAT, la 19-an de aprilo 2002

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara