Thorgal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La herooj de la bildstrio: Thorgal kun sia edzino Aaricia, kaj siaj infanoj Jolan kaj Louve (lupino)

Thorgal estas franclingva belga serio de bildstrioj, kiu ĉefe temas pri la vivo de Thorgal Aegirsson, eksterterdevena homo edukita de la vikingoj, kaj liaj streboj por pace vivi kun sia familio en tiu kruela kaj perfortema mondo. Kvankam la desegno kaj la rakonto emas al granda realismo, priskribante kun ĝusteco la etoson de tiu tempo, la intrigo multe aludas al la nord-ĝermana mitologio kaj aliaj mitoj, kia tiu de atlantido, tiel ke tiun bildstrion oni ofte klasas en la fako Fantasto, eĉ se fojfoje ĝi entenas sciencfikciajn elementojn (la eksterteruloj).

Kreita fare de la fama belga scenaristo Jean van Hamme kaj la poldevena desegnisto Grzegorz Rosinski, la unua epizodo de tiu longa serio aperis en januaro 1977 je la belga eldonejo Le Lombard. Ĝi rapide fariĝis la plej fama fantasta bildstrio ĉe la franclingva scipovularo kaj ĝis nun 32 epizodoj aperis. La bildstriojn oni tradukis al multaj lingvoj, inter ili la angla, bretona, dana, germana, pola, sveda kaj la turka. Ekde 2007 (epizodo 30) la scenaristo estas Yves Sente.

Bildstrioj


Eksteraj ligiloj

greke Franclingva oficiala retejo greke Retejo de ŝatantoj (angle) greke[1]