Thornham (Norfolk)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thornham estas vilaĝo kaj municipo en la angla provinco Norfolk. Ĝi situas ĉe la bordo de la Norda Maro ĉ. 7 km nord-oriente de la mara stacio Hunstanton, 30 km norde de King's Lynn kaj 70 km nord-okcidente de Norwich. Ĝi estas kvazaŭ la suda rando de la enirejo al la margolfo The Wash.

La municipo havas areon de 13,47 km², ĉe la censo de 2001 ĝi havis 478 loĝantojn en 249 mastrumaj unuoj. Ĝi administre apartenas al la distrikto King's Lynn kaj West Norfolk. Ĝiaj koordinatoj estas 52° 57′ 36″ N 0° 34′ 48″ O / 52.96000 °N, 0.58000 °O / 52.96000; 0.58000 (mapo)Koordinatoj: 52° 57′ 36″ N 0° 34′ 48″ O / 52.96000 °N, 0.58000 °O / 52.96000; 0.58000 (mapo).

Multaj domoj estas konstruitaj el kalkŝtono, trovita proksime, interalie la kirko de ĉiuj sanktuloj. Ĝia turo estis komencita en 1633, sed post la granda incendio de Londono en 1666 ĉiuj masonistoj estis vokitaj tien, kaj la turo restis nefinita kaj kadukiĝis. Nur en 1935, okaze de la 25-a jubileo de reĝo Georgo la 5-a, ĝi estis finita.

La vilaĝo havas modestan turismon, interalie pro apudaj golfejo, maro kaj natur-rezervejo "Holme". Ankaŭ la komerco per ostroj kontribuas al la ekonomio.

Dum la unua mondmilito la vilaĝo estis unu el la celoj de la zepelina atako 1915.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]