Thuine estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2011 la komunumo havis 1931 loĝantojn. La komunumo estas loka medicina kaj eduka centro: ĝi disponas pri unu el nur ses malsanulejoj de la teritorie vasta distrikto, kaj la mezlernejo Antoniusschule havas kompare grandan internulejon, do akceptas lernejanojn el granda geografia ĉirkaŭaĵo.
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Thuine" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |