Tia Surica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tia Surica
Tia Surica en 2016
Tia Surica en 2016
Bazaj informoj
Naskonomo Iranette Ferreira BARCELLOS
Alie nomata Tia Surica
Naskiĝo 17-an de novembro 1940 (1940-11-17) (83-jaraĝa)
en Madureira
Ĝenroj sambo
Profesio kantistino, aktorino
Retejo http://www.tiasurica.com.br/
vdr

Tia Surica (Onklino Surica), naskonome Iranette Ferreira BARCELLOS (naskiĝis la  17-an de novembro 1940(nun 1940-11-17) en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila kantistino de sambo kaj aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Madureira, kvartalo en la nordo de Rio-de-Ĵanejro en 1940, ŝi komencis aŭskulti la melodiojn de la Portela Lernejo Sambo kiam ŝi estis nur pli aĝa ol kvar jaroj; la kromnomo Surica estis donita de ŝia avino, kiam ŝi vidis ŝin danci.

Ŝia sukceso venis en 1966 kiam kantis kun Maninho kaj Catoni la karnavalsambon Memorias de um Sargento de Milícias (Memoraĵoj de serĝento de milicio) verkita de Paulinho da Viola.

En 1980, ŝi aliĝis al la grupo Velha Guarda da Portela (Malnova Gvardio de Portela).

Kiel aktorino, ŝi partoprenis en la serio Cidade dos homens kaj plurfoje en reklamado.

Hodiaŭ ŝi daŭre partoprenas en festivaloj kaj eventoj de Portela kaj ankoraŭ loĝas en la kvartalo kie ŝi naskiĝis, Madureira. Ŝia domo, nomita de la artistoj Cafofo da Surica (Bona rifuĝo de la Surica) estas centro por kunvenoj de artistoj de la Velha Guarda[1][2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Feijoada da Tia Surica. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-17.
  2. Feijoada da Tia Surica no Teatro Rival. Arkivita el la originalo je 2013-09-13. Alirita 2013-09-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]