Tjanĝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tianjin)
Saltu al: navigado, serĉo
Tjanĝino

Pejzaĝo de Tianjin
Pejzaĝo de Tianjin

Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉinio
Regiono Norda Ĉinio
Provinco Municipo Tianjin 天津
Fondita en ĉ. 340 A.K.
Urbestro Ĉefsekretario:ZhANG Gaoli (张高丽)

Urbestro :HUANG Xingguo (黄兴国)

Poŝtkodo 300000~30900
Aŭtokodo 津A,B, C,D, E, F,G ,H, J, K
津E (Taksio)
Telefona antaŭkodo +86 (0)22
Demografio
Loĝantaro 12281600 loĝ. en 2009
Loĝdenso 1,044.4/km2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
39°08′04.49″N 117°11′06.35″O  /  39.1345806°N, 117.1850972°O / 39.1345806; 117.1850972 (Tjanĝino)Koordinatoj: 39°08′04.49″N 117°11′06.35″O  /  39.1345806°N, 117.1850972°O / 39.1345806; 117.1850972 (Tjanĝino)
Alto 5 m
Areo 11760 km²
Horzono UTC +8
Loko de Tianjin Urbo de Ĉinio
v  d  r
Information icon.svg

Tjanĝino (ĉine天津, prononco Tiānĝīn, traduko "ĉiela vadejo") estas grava havena urbo en Ĉinio.

Tjanĝino estas unu el nur kvar sendependaj urboj de Ĉinio, tio signifas ke ĝi respondecas rekte al la centra registaro en la ĉefurbo Pekino kaj do havas la saman statuson kiel provinco.

En la teritorio de la kerna urbo vivas 3.761.272 homj, en la urbo plus la ĉirkaŭurba zono 6.354.345, kaj en la tuta administra regiono 10.409.230 (stato komenco de 2006). El ili 9,4 milionoj estas daŭraj enloĝantoj kaj 1 miliono dumtempaj loĝantoj kun limigita restadpermeso.

La urbo estas la industria, trafika kaj kultura centro de la regiono, havas universitatojn, altlernejojn, muzeojn kaj reprezentajn konstruaĵojn. Krom la kerna urbo, la regiono ne estas unueca urbega zono, sed plejparte havas urbetan kaj vilaĝan strukturon kaj tial kompareblas al eta provinco. Historie la urbo estis la centro de la eksa ĉina provinco Ĵili.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tjanĝino situas en la nordo de Ĉinio, sudoriente de Pekino kvin metrojn super marnivelo, en la loko de kunfluo de la rivero Haj He kaj la imperiestra kanalo. La regiono limas al la teritorio de la urbo Pekino kaj al la provinco Hebejo.

La administra regiono havas areon de 11.943 kvadrataj kilometroj. El tio 167,8 kvadrataj kilometroj (1,4 procentoj) konsistigas la geografian kernan urbon - kaj 11.775,2 kvadrataj kilometroj (98,6 procentoj) konsistigas antaŭurbojn kun urbeta kaj vilaĝa strukturo.

La distanco al la urbocentro de Tjanĝino al tiu de Pekino estas 120 kilometroj. La golfo de Bohaj troviĝas 50 kilometrojn oriente de Tjanĝino. Tra la urbo kaj direkte al tiu golfo fluas la rivero Haj He.

La administra regiono de la urbo entute havas amplekson de 186 kilometroj norde-sude kaj 101 kilometroj oriente-okcidente. La plej grandaj loĝlokoj de la administra regiono estas laŭ stato de la unua de januaro 2005: Tjanĝino kun 3.766.207 enloĝantoj, Tanggu 535.298 enloĝantoj, Hangu 208.369 enloĝantoj, Gangdong 139.225 enloĝantoj, Yangliuqing 76.387 enloĝantoj, Xianshuigu 74.028 enloĝantoj kaj Yangcun kun 63.756 enloĝantoj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La "granda ebenaĵo" en la nordo de Ĉinio, en kiu situas Tjanĝino, formiĝis per la deltoj de la nordĉiniaj riveroj, alfluantaj de la okcidentaj montaroj al la pacifika oceano. Laŭ klimato - la someroj estas varmegaj kaj humidaj, la vintroj frostaj, sekaj kaj karakterizitaj de polvoŝtormoj - la ebenaĵo simila al la apudaj montaroj. La teritorioj relative ofte havas tertremojn - kaŭzo por tio estas la hindia subkontinento, kiu daŭre malrapide (kun rapideco de proksimume 4 centimetroj po jaro) ŝoviĝas norden en la eŭrazian kontinenton.

La administra regiono de Tjanĝino - centre la geografia kerna urbo kun la distrikto Heping

Dum julio 1976 en Tangŝan, 120 kilometrojn oriente de Tjanĝino, okazis la plej severa tertremo de la 20-a jarcento. Laŭ la riĥtera skalo pri tertremoj ĝi havis la fortecon 8,2. Laŭ oficialaj statistiko de la registaro de Ĉinio, tiam mortis 242.419 personoj, sed kelkaj fakuloj taksas, ke temis pri preskaŭ 800.000 mortintoj, el ili 25.000 en Tjanĝino. La tertremo grave damaĝis amason da konstruaĵoj en ĉiuj urboj de la regiono.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La administra regiono de la sendependa urbo Tjanĝino dividiĝas al 18 distriktoj - 15 urbaj kaj 3 malurbaj. La teritorio de la kerna urbo konsistas el ses urbaj distriktoj: Heping (和平区 Hèpíng Qū), Hexi (河西区 Héxī Qū), Hebei (河北区 Héběi Qū), Nankai (南开区 Nánkāi Qū), Hedong (河东区 Hédōng Qū) kaj Hongqiao (红桥区 Hōngqiáo Qū).

Tri distriktoj situas ĉe la marbordo en la antaŭurboj kaj neurbaj ĉirkaŭaj teritorioj: Tanggu (塘沽区 Tánggū Qū), Hangu (汉沽区 Hàngū Qū) kaj Dagang (大港区 Dàgǎng Qū).

Ses pliaj distriktoj troviĝas for de la marbordo en la antaŭurboj kaj neurbaj ĉirkaŭaj regionoj: Jinnan (津南区 Jīnnán Qū), Dongli (东丽区 Dōnglì Qū), Xiqing (西青区 Xīqīng Qū), Beiĉen (北辰区 Běichén Qū), Baodi (宝坻区 Bǎodǐ Qū) kaj Wuqing (武清区 Wǔqīng Qū).

La tri malurbaj distriktoj same troviĝas ekster la kerna urbo: Ji (蓟县 Jì Xiàn), Jinghai (静海县 Jìnghǎi Xiàn) kaj Ninghe (宁河县 Nínghé Xiàn).

Historio[redakti | redakti fonton]

Matsu-Templo

Origino kaj komenca evoluo[redakti | redakti fonton]

La historio de Tjanĝino de fiŝista vilaĝo al moderna komerca metropolo ampleksas multajn jarcentojn kaj proksime ligiĝas al la historio de Pekino. Inter la 11-a kaj 14-a jarcentoj Tjanĝino estis eta mara haveno, kiu gravis kiel grenstokejo. Poste, kiam antaŭe sendependaj regnoj en la sudo de Ĉinio konkeriĝis, la urbo estis transporta haveno por la impostoj kaj kromaj donaĵoj de tiuj regnoj al la ĉefurbo de Ĉinio. Dum la Juan-Dinastio fine pretiĝis la imperiestra kanalo, kiu tuŝas la urbon.

Sian nomon la urbo ricevis de la imperiestro Ĵudi dum la fruaj jaroj de la Ming-Dinastio (1368-1644). Dum tiu tempo ĝi ekhavis sian priveligian rolon de haveno por la ĉefurbo kaj iĝis fortikita urbo. Pli poste, dum la Qing-Dinastio (1644-1911), ĝi iĝis floranta centro aparte por la varo salo.

Koloniejoj de eŭropaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Banka konstruaĵo el la 19-a jarcento en la kvartalo Maĉangdao

Dum la 19-a jarcento la okcidenteŭropaj potencoj kun fortaj mararmeaj ekinteresiĝis pri la urbo. Sub preteksto - ĉinaj soldatoj estis atakintaj britan ŝipon - ili deklaris militon al Ĉinio. La kanonaj ŝipoj de la eŭroanoj garantiis venkon, kaj dum la "paco de Tjanĝino" de junio 1858 la eŭropanoj ekhavis la rajton malfermi novajn koloniejojn sur la kontinenta parto de Ĉinio. El tiuj koloniejoj ili organizis komercadon kaj vendis opion. Sola koncedo de la eŭropanoj estis la retiriĝo de la brita armeo el Tjanĝino kaj el la fortikaĵo Dagukuo, 60 kilometrojn sude de la urbo. Ĉinio sekve rifuzis apliki la kontrakton. Reage al tiu rifuzo, la brita armeo dum la jaro 1858 komencis novan atakon - komenciĝis la dua fazo de la "dua opia milito". Nur post "puna ekspedicio" de la brita armeo dum 1860 al la ĉefurba regiono, dum kiu inter alie detruiĝis la Malnova Somera Palaco en Pekino, princo Gong kiel reprezentanto de la ĉina imperiestro Xianfeng, kiu estis fuĝinta al Manĉurio, akceptis la kontraktajn kondiĉojn. Dum aldona "Koncesio de Pekino" la eŭropanoj eĉ ricevis pluajn rajtojn, ekzemple la uzadon de la haveno de Tjanĝino, kaj Ĉinio devis cedi teritoriojn al Britio kaj Rusio.

La eŭropaj koloniejoj en Tjanĝino laŭlonge de la rivero Haj He estis fermitaj eŭropaj enklavoj. La francoj konstruigis elegantajn kastelojn kaj turojn, la germanoj bavar-stilajn vilaojn. Ĉinoj ne rajtis aliri la teritoriojn, krom se ili estis servistoj kaj havis specialajn pasportojn.

Ribeloj kaj japana okupo[redakti | redakti fonton]

la unua tramo de la urbo dum 1906
Tjanĝino dum 1930

La tensio inter la loka enloĝantaro kaj la okupantaj eŭropanoj malŝarĝiĝis dum la jaro 1870, kiam amaso da lokuloj atakis orfejon prizorgitan de francoj kaj en la kredo, ke ĉinaj infanoj estus ŝtelitaj kaj tien transportitaj, mortigis la francajn monaĥinojn kaj pastrojn tien laborantajn. Rezulte 20 ĉinoj estis senkapigitaj kaj la urba prefekto senpostenigita.

Kvankam Tjanĝino fakte estis protektejo de la eŭropaj armeoj, la urbo iĝis la dua plej grava havena kaj komunika centro en Ĉinio. Je la fino de la 19-a jarcento Tjanĝino estis internacie grava komerca centro.

Kiel centro de la sekreta rezisto al la eŭropanoj la urbo dum la ribelo de 1900 denove malpaciĝis. Granda parto de la malnova urbocentro kaj la antikva urba muro detruiĝis dum la ribelo, sed baldaŭ poste novaj konstruaĵoj en eŭropa stilo staris tie. Fine la eŭropanoj detruigis ankaŭ la reston de la urbaj muroj kaj de la malnova ĉina kvartalo, por havi pli bonana kontrolon pri la loka enloĝantaro. Inter 1900 kaj 1909 la urbo administriĝis fare de internacia komisiono, en kiu reprezentiĝis la potencoj, kiuj havis koloniejojn en Tjanĝino: Rusio, Britio, Francio, Belgio, Japanio, Italio, Aŭstrio-Hungario kaj la Germana Regno. Dum la jaro 1906 malfermiĝis la unua trama linio kaj dum 1927 Tjanĝino ekhavis la statuson de sendependa urbo.

Dum 1937 la japana armeo komence de la Dua Milito inter Japanio kaj Ĉinio okupis la urbon kaj komencis konstrui militan havenon. La japana okupo daŭris ĝis 1945, kiam la usona armeo transprenis la regadon. Dum 1946 la perforto de ĉininoj fare de usonaj soldatoj ribeligis la lokan enloĝantaron, kaj dum 1947 la usona armeo forlasis la urbon.

Komunisma epoko[redakti | redakti fonton]

turdomo en la urboparto Heping

Komunismaj ĉinaj soldatoj okupis la urbon dum januaro 1949. Post la komunistiĝo Tjanĝino unue restis sendependa urbo je provinca nivelo, dum 1958 iĝis ĉefurbo de la provinco Hebejo kaj dum 1967 iĝis sendependa urbo je ŝtata nivelo.

La tertremo de 1976 mortigis multajn homojn kaj detruis multajn urbajn konstruaĵojn. La ekonomio de la urbo post la ŝtata ĉinia ekonomia reformo de 1978 konstante kreskas, kaj granda parto de la enloĝantaro ekonomie bonfartas.

La plej grandaj problemoj, kiun alfrontas la urbo nuntempe, estas la amasa almigro de homoj el la kamparo, la aera malpurigo pri malmodernaj fabrikoj, kaj la daŭre kreskanta trafiko, kiu kontribuas al la malbona aera kvalito kaj preskaŭ kolapsigas la urbon. Tamen ankaŭ sociaj problemoj ekreaperas, kiujn la komunistoj opiniis malaperintaj post 1949: senlaboreco, drogomisuzo kaj prostituo grave kreskas.

Kresko je enloĝantoj[redakti | redakti fonton]

Dum la urba enlaĝontaro duobliĝis inter 1950 kaj 1990, ĝi ekde tiam restis relative konstanta. En la kerna urbo 3.791.472 homoj havas sian oficialan unuan loĝlokon. 22.595 enloĝantoj vivas po kvadrata kilometro.

El la 9.848.731 enloĝantoj de la tuta areo de Tjanĝino, kiujn nombris la plebiscito de la jaro 2000, 97,29 procentoj estis Han-ĉinoj, 1,75 procentoj muslimaj Hui-ĉinoj, 0,57 procentoj manĉuroj, 0,12 procentoj mongoloj kaj 0,11 procentoj koreoj. Inter la 56 naciecoj oficiale rekonitaj en Ĉinio nur 4 ne estas reprezentataj en la urbo.

La sekva tabelo montras la evoluon de la nombro de enloĝantoj de la kerna urbo post 1860:

aŭtoŝoseo en Tjanĝino
        Jaro         enloĝantoj
1860 300.000
1896 600.000
1911 750.000
1920 800.000
1923 900.000
1936 1.081.000
1939 1.223.000
1948 1.686.000
        Jaro         enloĝantoj
1953 1.714.354
1957 2.049.200
1970 2.291.000
1982 3.272.725
1990 3.693.938
1995 3.687.081
2000 3.771.900
2005 3.766.207

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Flago de Japanio Kobe en Japanio ekde 1973Flago de Usono Philadelphia en Usono ekde 1980Flago de Aŭstralio Melbourne en Aŭstralio ekde 1980Flago de Japanio Yokkaichi en Japanio ekde 1980Flago de Bosnio kaj Hercegovino Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino ekde 1981Flago de Nederlando Groningen en Nederlando ekde 1985Flago de Japanio Ĉiba en Japanio ekde 1986Flago de Turkio Izmiro en Turkio ekde 1991Nekonata flago Abiĝano en Eburbordo ekde 1992Flago de Mongolio Ulan-Batoro en Mongolio ekde 1992Flago de Ukrainio Ĥarkivo en Ukrainio ekde 1993Flago de Svedio Jönköping en Svedio ekde 1993Nekonata flago Incheon en Suda Koreio ekde 1993Flago de Pollando Łódź en Pollando ekde 1994Flago de Vjetnamio Hai Phong en Vjetnamio ekde 1999Nekonata flago Namp'o en Norda Koreio ekde 2002

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatroj[redakti | redakti fonton]

La urbo havas multnombrajn teatrojn, operejojn kaj koncertejojn. Inter ili estas la Teatro de Popola Arto, kiu malfermiĝis dum 1951, la Teatro de Opero kaj Danca Dramo, kiu ekzistas ekde 1959, kaj la Tjanĝina Teatro de Pekina Opero, kiu laboras ekde 1995.

Ankaŭ la "Guangdonga domo de gildoj", teatro kun sidlokoj por 700 ĝis 800 spektantoj, montras Pekinajn Operojn. La domo ekestis dum la komenco de la Dinastio Qing (1644-1911) kaj konstruiĝis el ligno, kun tri ĉefaj lignaj kolonoj, kiuj poe fabrikiĝis el arbo de 50 metroj da alteco. Pluraj teagroj estas la Teatro de Grandaj Operoj, la Teatro de Kanto kaj Danco kaj la Ŝtata Pupa Teatro.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Tanggu

La Arta Muzeo, impona malnova konstruaĵo, gastigas kolekton de tradiciaj ĉinaj pentraĵoj, drakoj, novjaraj presaĵoj kaj argilaj figuretoj.

La nova Muzeo pri Scienco kaj Tekniko havas multajn eksponaĵojn pri natursciencaj fenomenoj. Kromaj fokusoj estas akupunkturo, fiziologio kaj astronomio.

Sudokcidente de la urbocentro giganta memorejo informas pri Zhou Enlai, konata filo de la urbo, kiu ekde 1949 estis la unua prezidento de la komunisma Ĉinio.

Eduko[redakti | redakti fonton]

La Tjanĝina Fremd-Lingva Universitato TFLU

Tjanĝino disponas pri multnombraj universitatoj, alt- kaj faklernejoj, esploraj centroj kaj bibliotekoj. El inter la plej gravaj edukejoj de la urbo estas la Universitato de Tjanĝino (南开大学), kiu malfermiĝis dum 1919, kaj la Universitato pri Teknologio de Tjanĝino (天津理工大学), kiu malfermiĝis dum 1960.

Pluraj universitatoj de la urbo estas la Universitato pri Civila Aviado de Ĉinio (中国民用航空学院), la Universitato pri Fremdaj Studoj de Tjanĝino (天津外国语学院), la Medicina Universitato (天津医科大学) kaj la "Normala Universitato" de Tjanĝino.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.