Tiatira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiatira
urbo [+]
Koordinatoj38° 55′ 15″ N, 27° 50′ 30″ O (mapo)38.920833333327.8416666667Koordinatoj: 38° 55′ 15″ N, 27° 50′ 30″ O (mapo)

Tiatira (Turkio)
Tiatira (Turkio)
DEC
Tiatira
Tiatira

Map
Tiatira
Vikimedia Komunejo:  Thyatira (Turkey) [+]
vdr

Tiatira aŭ Thyatira estis urbo de Lidio, kies nomo estis ŝanĝita dum mezepoko al Akhisar; ĝi troviĝas hodiaŭ en regiono Manisa Turkio.

Ĝia origino estis lidia aŭ, eble, ĝi estis fundita de Seleuzko la 1-a (355 ĉirkaŭ - 280 ĉirkaŭ). Ĉi tie, laŭ Strabono,[1] estis fundita makedonia kolonio, kie oni kultis Asklepion, Bakĥon, Artemison kaj precipe Apolon, kiun oni honoradis per ludoj celebritaj je lia nomo.

Oni rakontas ke, ĉe la finiĝo de la Unua Mitridata Milito tie surkampiĝis Flavio Fimbria, kiu ĉirkaŭita kaj sieĝita de Lucio Cornelio Silla,[2][3] perdis estimon kaj kapablon obeigi siajn soldatojn kaj tiam obtenis de Silla la indulgon senpune forlasi la kampon; sed poste preferis sin mortigis en la templo de Asklepio en Pergamo.[4]

En 366 Tiatira estis areo de la batalo en kiu la armeo de imperiestro Teodosio la 1-a venkis la generalon uzurpanton Prokopion.

Tiatira en la Apokalipso de Johano[redakti | redakti fonton]

La sep urboj kies kristanaj eklezioj estas menciitaj en la Apokalipso de Johano.

Laŭ simbola rakontaĵo de la johana Apokalipso Tiatira estas la kvara el la sep lokaj eklezioj akuzataj pri malvermiĝo en la kredo, Tiarira ŝajnas alproksimiĝanta al la apostateco. Jen la teksto (Ap 2,19-28)

“18 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno: 19 Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj. 20 Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn. 21 Kaj mi donis al ŝi tempon, por ke ŝi pentu; kaj ŝi ne volas penti pri sia malĉasteco. 22 Jen mi ĵetos ŝin en liton, kaj la kun ŝi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri ŝiaj faroj. 23 Kaj mi pereigos ŝiajn idojn per morto; kaj ĉiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internaĵojn kaj korojn; kaj mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj. 24 Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al ĉiuj, kiuj ne havas ĉi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundaĵojn de Satano, kiel oni diras: Mi ne ĵetos sur vin alian ŝarĝon. 25 Tamen tion, kion vi havas, tenu, ĝis mi venos. 26 Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj; 27 kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro; 28 kaj mi donos al li la matenan stelon. 29 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj”.

Kritikistoj rimarkigis ke plejeble en Tiatira tiam ne ekzistis kristana komunumo kaj ke kristanismo atingis tiun lokon kaj enradikiĝis ĝis fariĝi Komunumo kun la karakterizoj de eklezio: fakte, nur post jarcentojn en tiu zono naskiĝis vera eklezia komunumo. Sed oni respondis ke la verkisto celis komuniki spiritan situacion de la kristanaj komunumoj kaj pro tio elpensis hipotezajn kristanajn komunumojn kiu povu prezenti ekzemplon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Strabono, en la greklingva verko Γεωγραφικά, XIII, 4.
  2. Plutarko, Vivo de Silla, 25.1.
  3. Apiano el Aleksandrio, Mitridataj Militoj, 59.
  4. Velleio Paterkolo, Historiae Romanae ad M. Vinicium libri duo, II, 24.1.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]