Tiberio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiberio Julio Cezaro
Romia imperiestro
Tiberius NyCarlsberg01.jpg
Regado de la 18-a de oktobro de 14 – ĝis sia morto
Devena nomo Tiberio Klaŭdio Nerono
Vexilloid of the Roman Empire.svg
Naskiĝo la 16an de novembro de 42 a. K
en Romo, Ĉefurbo de la Romia Imperio, Italio
Morto la 16an de marto de 37 p. K
(65 jaroj)
en Miseno, Italio
Antaŭulo Cezaro Aŭgusto
Sekvanto Kaligulo
Edzino Vipsania Agripina,
Julia, filino de Aŭgusto
Idaro Druso la Juna
Dinastio Julia-Klaŭdia
Patro Tiberio Klaŭdio Nerono
Patrino Livia Drusila
Romia Imperiestro
Regado de la 18-a de oktobro de 14la 16an de marto de 37
v  d  r
Information icon.svg

Tiberio Julio Cezaro Aŭgusto, denaske nomita Tiberio Klaŭdio Nerono (en la Latina lingvo; Tiberius Claudius Nero; naskiĝis la 16an de novembro de la jaro 42 a. K kaj mortis la 16an de marto de la jaro 37 p. K.
Li estis romia imperiestro kiu regis ekde la 18-a de septembro de la jaro 14 ĝis sia morto, la 16-a de marto de la jaro 37. Li estis la dua romia imperiestro post la morto de Cezaro Aŭgusto. Li estis filo de Tiberio Klaŭdio Nerono kaj Livia Drusila.
Li eniris en la imperiestran familion kiam lia patrino eksedziniĝis el lia patro kaj edziniĝis al Oktavio Aŭgusto (39 a. K.). Dum sia junaĝo, Tiberio distingiĝis pro sia kapablo gvidante militistajn kampanjojn laŭlonge de la norda limo de la imperio kaj en Ilirio, ofte kun sia frato Druso, kiu mortis en Germanio.
Lia unua edziĝo estis kun Vipsania Agripina, filino de Marko Vipsanio Agripo, la ĉefa generalo de Aŭgusto, kaj el tiu geedziĝo naskiĝis Druso la Juna. Poste, laŭ ordono de Aŭgusto, li eksedziĝis el Vipsania por edziĝi al Julia, la filino de la imperiestro.
Tre malplaĉis al Tiberio la evoluo de la romia politika sistemo subgvide de lia bopatro Aŭgusto kaj la rolo kiun li mem estis destinita ludi en tiu procezo. Tial li volis ne plu partopreni en la afero kaj tiucele li ekziliĝis el Romo kaj restis en Rodiso dum ok jaroj studante.
Sed post la morto de la plejaĝaj nepoj de Aŭgusto kaj verŝajnaj heredontoj de la imperio kaj la ekziligo de la tria nepo, la imperiestro devis kalkuli kun Tiberio por siaj planoj kaj ĉi tiu devis reveni al Romo. En la jaro 4  a. K Tiberio estis adoptita de Aŭgusto kiu igis lin, fakte, sian sukcedonton. Sekve Tiberio devis komandi pluajn militistajn ekspediciojn al Ilirio kaj Germanio por ripari la katastrofajn sekvojn de la batalo de la arbaro de Teutoburgo.
En la jaro 13 la politikaj titoloj kaj povoj de Aŭgusto kaj Tiberio estis pluvalidigitaj por kromaj dek jaroj. Tamen Oktavio Aŭgusto mortis post iomete da tempo, la 19an de augusto de la jaro 14 restante Tiberio kiel heradanto, kaj sekve ĉiuj povoj ligitaj al la imperiestreco estis transigitaj al li, kaj de tiam lia oficiala nomo estis: Tiberio Cezaro Aŭgusto Julio.
Kiel imperiestro li entreprenis gravajn reformojn en la ekonomio kaj la politiko de la imperio, li metis finon al la militista ekspansio de la imperio kaj preferis certigi ĉi ties limojn. Helpis lin en tiu tasko lia filo Druso la Juna kaj lia nevo Germaniko. Ambaŭ ili devis sufoki la ribelojn de la legioj en Germanio kaj aliaj lokoj post la morto de Aŭgusto. Post la morto de tiuj junaj princoj Tiberio promociis la politikan karieron de la pretora prefekto Lucio Elio Sejano. Forlasinte Romon, Tiberio instaliĝis en Kapri-insulo lasante la administradon en la manojn de siaj du pretoraj prefektoj Lucio Elio Sejano kaj Nevio Sutorio Macro.
Post la morto de la plejaĝaj filoj de Germaniko, Tiberio adoptis la plej junan Gaius Caesar Germanicus (Kaligulo) por sukcedi lin kiel imperiestro. Post la subpremado de la konspiro de Sejano, Tiberio ne plu revenis al Romo, kie oni tre malaprezis lin. Lia morto okazis en la jaro 37. Kaligulo, filo de Germaniko kaj Agripina la Unua, sukcedis lin.
Tiberio estis taksita kiel mizantropa, suspektema kaj obskura reganto, kiu vere neniam volis esti imperiestro; Plinio la Maljuna nomis li «tristissimus hominum», t. e. «la plej trista el la homoj». (Naturalis Historiæ). Kvankam li estis mallaŭde kritikita de la antikvaj historiistoj kiel Tacito kaj Suetonio, la moderna historiografio konsideras lin iun lertan kaj kapablan politikiston.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Tiberio junaĝe.
Nerono Klaŭdio Druso, frato de Tiberio.

Tiberio Klaŭdio Nerono Germaniko Aŭgusto (Tiberius Claudius Nero Germanicus Augustus) naskiĝis la 16an de novembro de la jaro 42 a. K. en Romo. (Suetonio, Vivo de Tiberio). Li estis filo de la pretoro Tiberio Klaŭdio Nerono kaj Livia Drusilla. La patro de Tiberio estis unu el la plej fervoraj partianoj de Julio Cezaro, kaj post ĉi ties morto li fariĝis aliancano de Marko Antonio. En la interfrontiĝo de Oktavio kun Marko Antonio, Tiberio Klaŭdio apogis la duan kontraŭ la unua. Post la formiĝo de la dua triumviraro inter Oktavio, Antonio kaj Lepido, la kontraŭdiroj inter ili generis batalojn en Italio. En tiu situacio la patro de Tiberio daŭre apogis la partianojn de Antonio. Post la venko de Antonio la familio de Tiberio devis fuĝi al Napolo kaj poste al Sicilio. La infanaĝa Tiberio travivis tiujn malfeliĉajn okazaĵojn de siaj gepatroj. Per la interakordo de Brindizio oni establis ian provizoran repaciĝon inter Oktavio kaj Antonio kaj tiam la ekzilitoj povis reveni al Italio. En 39 a. K. Oktavio decidis eksedziĝi el Eskribonia, kiu naskinta al li filinon, por edziĝi al Livia Drusila, patrino de Tiberio, estante ŝi graveda je Druso la Unua, kiu naskiĝis en la jaro 38 a. K.

Oni ne multe konas pri la junaĝo de Tiberio. En la jaro 32 a. K. Tiberio unuafoje aperis publike, kiam li estis naŭjaraĝa, por eldiri la funebran oracion pro la morto de lia patro. [1] En la jaro 29 a. K., li kaj lia frato Druso partoprenis en la triumfa parado de ilia duonpatro Oktavio Aŭgusto festante ĉi ties venkon sur Marko Antonio kaj Kleopatra en la Batalo de Aktio. En la jaro 26 a. K. Aŭgusto grave malsaniĝis kaj la eventualeco de lia baldaŭa morto signifis minacon por la paco en la Romia Imperio. De tiam, la afero de la sukcedado en la imperiestra povo fariĝis la ĉefa zorgo de Aŭgusto. Tiam, liaj plej verŝajnaj sukcedontoj estis la generalo Marko Vipsanio Agripo kaj Marko Klaŭdio Marcelo, nevo kaj bofilo de la imperiestro.

De tiam Aŭgusto kontemplis ankaŭ Tiberion kaj ĉi ties fraton Druson kiel eblajn heredontojn. En la jaro 24 a. K., estante deksep-jara, Tiberio komencis sian politikan karieron kiam Aŭgusto nomumis lin kvestoro.[2] Oni permesis al li prezentiĝi al la balotado de konsulo kaj pretoro kvin jarojn antaŭ la laŭleĝa aĝo por la plenumado de tiuj politikaj funkcioj.[3] Samajn rajtojn oni koncesiis al lia frato Druso.

Civila kaj militista kariero[redakti | redakti fonton]

Tiberio komencis sian politikan karieron kiel advokato.[4] Supozeble, estis tiam kiam li komencis senti inklinon al greka retoriko. En la jaro 20 a. K. li estis sendita al Oriento subordone de Agripo cele rehavi la romiajn standardojn kaptitajn de la partoj en kelkaj antaŭaj militoj kontraŭ la romianoj. [3] Post kelkjara negocado, Tiberio komandis potencan armeon en Armenion cele restarigi la antikvan regnon ŝtato-kliento de Romo apud la limo de la Partia imperio. La konflikto inter ambaŭ imperioj finiĝis per interakordo kiu certigis la ekzistadon de neŭtrala Armenia regno.[3]

Reveninte el Oriento en la jaro 19  a. K., Tiberio edziĝis al Vipsania Agripina, filino de la plej bona amiko kaj generalo de Aŭgusto, Marko Vipsanio Agripo.[5] Li estis nomumita pretoro kaj sendita, komandante siajn legiojn, reunuiĝi kun sia frato Druso en la Ŭesto. Dum Druso kuncentrigis siajn fortojn en la "Gallia Narbonensis" kaj laŭlonge de la Alpoj, Tiberio kontraŭbatalis la tribojn de la Alpoj kaj la Transalpa Gaŭlujo. En la jaro 16 a. K. li malkovris la fonton de la Danubo kaj transiris tiun riveron en la mezo de ĝia kurso. Kiam li revenis al Romo en la jaro 13 a. K, Tiberio estis nomumita konsulo kaj en tiu epoko naskiĝis lia filo Druso.

En la jaro 12 a. K. mortis Vipsanio Agripo. Li estis edziĝinta al Julia, filino de Aŭgusto, post kiam ŝi vidviniĝis el ŝia kuzo Marcelo. Malaperinte tiuj du kandidatoj al la imperiestreco, Tiberio kaj Druso restis kiel unuavicaj heredontoj de la imperiestro. Tiberio eksedziĝis el Vipsania por edziĝi al Julia, la filino de la imperiestro. Ne estas klara afero ĉu la iniciato estis lia aŭ estis trudita al li de la Cezaro. Pli verŝajne estas ke ĉio estis rezulto de intrigo de lia patrino, Livia, kiu ambiciis por li la imperiestran heredon de Aŭgusto. [5] Tiu geedziĝo estis fatala okazaĵo en la vivo de Tiberio. Lia kunvivado kun Julia neniam estis feliĉa. La sola filo kiu naskiĝis el tiu geparo mortis dum sia infanaĝo.[5] Male, la politika kariero de Tiberio daŭre progresis en kio rilatas al lia alproksimiĝo al la imperiestra povo ĉar mortis ankaŭ lia frato Druso dum unu el siaj kampanjoj en Germanio, en la jaro 9 a. K. En la jaro 12 a. K. oni koncesiis al Tiberio la komandon de la armeoj de Panonio kaj Germanio, provincoj tre malstabilasj ambaŭ. En la jaro 7 a. K. Tiberio revenis en Romon kaj estis nomumita konsulo duafoje, kaj en la sekvinta jaro oni koncesiis al li tribunusajn povojn (potestas tribunicia). Sed, spite al sia tuta politika sukceso, Tiberio ne estis feliĉa.

Ekzilo en Rodiso[redakti | redakti fonton]

La kunvivado kun Julia komence estis sufiĉe harmonia, sed ĝi malboniĝis post la morto de eta filo kiun ili naskis. Laŭ Suetonio, la serioza karaktero de Tiberio, estis kontraŭa al tiu de la diboĉa Julia, ĉirkaŭita de multenombraj amorantoj. [6] Tiberio decidis retiriĝi el la politiko kaj forlasi Romon, por adresiĝi al memekzilo en la insulon Rodison, kiu fascinis lin ekde kiam li vizitis ĝin revenante el Armenio. Iuj asertas ke li estis ofendita kaj konsternita pro la situacio, aliaj opinias ke Tiberio suferis senkonsideron far Aŭgusto, kiu utiligis lin kiel gardisto de siaj du nepoj, Gajo kaj Lucio Cezaro, nomumitaj siaj heredontoj, kune kun malkontento pri la nova edzino. Lia foriro estis stranga kaj subita decido kiun Tiberio havis ĝuste kiam liaj aferoj estis bonsukcesaj, kaj li estis sufiĉe juna kaj bonstata. Aŭgusto kaj Livia intencis, vane, deadmoni lin. La antikvaj historiistoj ne kapablis konkretigi la kialojn de tiu stranga decido de Tiberio. Suetonio prezentas tiele la aferon:

Ene de tiela sukceso, estante li plenaĝa kaj bonstata, li subite decidis retiriĝi kaj malproksimiĝi ĉu por sin liberi el lia edzino, kiun li ne kuraĝis akuzi nek repudii, kvankam li ne povis elteni ŝin, aŭ pro tio ke li pensis ke la foresto, prefere ol neoportuna asidueco, pliigos sian gravecon en la kazo ke la Respubliko bezonus lin. Iuj opinias ke vidante li kreski la nepojn de Aŭgusto, volis, post esti ĝuinta dumlonge la duarangan postenon, ŝajnigi, laŭ la ekzemplo de Agripo, ke li rezignis pri ĉio propravole; Agripo, ja, kiam Marcelo partoprenis en la publika administrado, estis foririnta al Mitileno por ne ludi kun li la rolon de honor-konkuranto aŭ cenzuristo. Tiberio mem konfesis poste ke li havis similajn kialojn.

Dum la tuta daŭro de lia restado en Rodiso, Tiberio sin tenis prudenta evitante esti objekto de atento aŭ partopreni en la politikaj eventoj. Tamen, kiam en 1  a. K. li petis permeson por reveni cele viziti siajn gefamilianojn, oni malpermesis lin fari tion. Li apelaciis al sia patrino sed ĉi tiu atingis de Aŭgusto nur ke Tiberio esti nomumita legato de la imperatoro en Rodiso, kaj tio, almenaŭ, kaŝis la humiligan situacion kiun Tiberio suferadis. Li daŭre restis vivanta kiel privata civitano, timema kaj malkonfidema, evitante ricevi vizitojn en la insulo. En 2  a. K. lia edzino Julia estis kondamnita al ekzilo en la insulo Ventotene far ŝia patro, kiu krome nuligis ŝian edziniĝon kun Tiberio pro ŝia lasciva konduto.

Cezaro Aŭgusto.
Livia Drusila

En 1  a. K. li vizitis Gajon Cezaron kiam ĉi tiu alvenis al Samoso-insulo, post kiam Aŭgusto asignis al li proconsulan rangon kaj instruojn por plenumi mision en Oriento, kie post la morto de Tigrano renoviĝis la konflikto de Armenio. Tiberio honorigis lin humil-teniĝe sed la nepo de Aŭgusto, kondutis kun li indiferentece kaj arogantece. Nur en 1  a. K., sep jarojn post lia foriro, oni permesis al Tiberio reveni en Romon, dank al la propetado de Livia. Eĉ Gajo Cezaro permesis la revenon; Aŭgusto igis Tiberion ĵuri ke li neniel pridiskutos la regadon de ŝtato. Dume en Romo, la junaj nobeloj, simpatiantaj al la du Cezaroj, estis generantaj fortan senton de malamo al Tiberio, kiun ili konsideris obstaklon por la altrangiĝo de Gajo Cezaro. Iu, en iu bankedo, sin oferis al Cajo Cezaro iri al Rodiso por mortigi Tiberion. Reveninte al la ĉefurbo, Tiberio devis, do, agadi prudente kaj forlasi la intencon rehavi la prestiĝon kaj la influon kiujn li perdis dum la ekzilo en Rodiso.

Heredanto de la imperio[redakti | redakti fonton]

Dum la ekzilo de Tiberio, la sukcedo de la imperiestro estis asignita al la du junaj nepoj de Aŭgusto, Gajo kaj Lucio Cezaro. La situacio ŝanĝiĝis kun la morto de Lucio en la jaro 2  p. K.. Estis tiam, kiam Aŭgusto, laŭ peto de Livia, permesis la revenon de Tiberio el Rodiso, kvankam nur kiel privata civitano. En la jaro 4  p. K., mortis Gajo en Armenio kaj Aŭgusto devis sin turni al Tiberio. La morto de Gajo startigis intensan politikan aktivadon kaj intrigadon en la imperiestra palaco. Tiberio estis adoptita kiel filo kaj plenrajta heredanto, sed siavice li estis devigita adopti sian nevon, Germanikon, unu el la filoj de sia frato Druso kaj Antonia Minor. Tiberio ricevis tribunusajn povojn kaj alprenis parton el la maius imperium de Aŭgusto, io kio eĉ ne al Agripo estis koncesiita . En la jaro 7, Postumo Cazaro, la lasta nepo de Aŭgusto estis kondamnita al ekzilo far la imperatoro. Antikvaj kaj modernaj historiistoj mencias la eblan intervenon de Livia Drusila, edzino de Aŭgusto kaj patrino de Tiberio, en la forbalao de ĉiuj obstakloj por la aliro de ŝia filo al la imperiestreca rango. Dum la sekvaj jaroj Tiberio denove devis gvidi militon en Germanio por restarigi la situacion post la katastrofa malvenko de la romiaj legioj en la arbaro de Teutoburgo. En la jaro 13, la povo kaj funkcioj de Tiberio estis egaligitaj al ties de Aŭgusto mem. Tiberio fariĝis plenrajta 'kun-princo, destinita sukcedi la imperatoron je ĉi ties morto.

Aŭgusto mortis en la jaro 14, estante 76-jaraĝa.[7] Li estis entombigita laŭ ĉiuj ceremonioj antaŭe deciditaj kaj la Senato deklaris lin dion. Tiberio estis akceptita kaj konfirmita kiel unusola sukcedanto.[8] Je la oficiala alpreno de la imperiestraj funkcioj, Tiberio, ŝajne, sentis skrupulojn ricevi la politikan heredaĵon. Okazis ke la transpreno de la imperiestra povo tiam estis okazante unuafoje en la romia historio. La funkcioj de Aŭgusto, kiujn Tiberio estis ricevante, teorie, estis kelkaj apartaj respublikaj roloj, kiujn Oktavio estis kunigante en lian personon: tribunusa povo, imperatora aŭtoritato sur la legioj, plejalta pastreco de ĉiuj religioj, princo de la Senato, kelkfoje ankaŭ konsulo… En la realo la kunigo de ĉiuj ĉi funkcioj konstituis novaĵon kiun oni esprimis per la titoloj de “Aŭgusto” kaj “Patro de la Patrujo” kiujn la Senato estis aljuĝinte al Oktavio, kaj ankaŭ tiu de “Cezaro” kiu de tiam estis asignita ankaŭ al la heredontoj de imperiestra povo. Do, Tiberio volis, aŭ ŝajnigis voli, disigi la diversajn imperiestrajn funkciojn kaj rolojn por ke iom-post-iom renormaliĝu la funkciado de la Respublikaj institucioj. Ĉu tiu intenco estis sincera aŭ ne, tiu pretendita normaliĝo evidentiĝis ne-realigebla; Oktavio Aŭgusto lasis ligitan kaj bon-ligitan la politikan aferon. Tiberio komprenis aŭ oni igis lin kompreni ke se li ne alprenus la tutan povo-ensemblon, alia persono povus akcepti ĝin kaj ke tiu pov-ensemblo ne estis facile disigebla.

Imperiestro[redakti | redakti fonton]

Unua etapo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la politika metodo de Aŭgusto kaj la ambigueco de ĉi ties rilatoj kun la tradicia institucio de la Senato, Tiberio devis respekti iujn formojn kaj klopodis montri ke li volis eviti la plukonservadon de la aŭtokrata povo enkarnigita de Aŭgusto. Li ne akceptis la titolon de Imperator: kaj nur aldonis la epiteton de “Aŭgusto” al la nomo de “Tiberio Julio Cezaro” kiun li portis ekde lia adopto far Oktavio Aŭgusto. Li ankaŭ ne volis akcepti la titolon “Patro de la Patrujo”, kaj ne permesis ke oni donu lian nomon al iu monato; antaŭe la sepa kaj oka monato estis renomitaj “Julio” kaj “Aŭgusto” honore al Julio Cezaro kaj Oktavio Aŭgusto. Fine, li sin oponis al tio ke oni dunu la titolon “Aŭgusta” al Livia, lia patrino.

Sed malantaŭ tiu teniĝo ŝajne kontraŭ-aŭtokrateca, en la realo la nova imperiestro pli kaj pli apartiĝis, laŭ la formo kaj laŭ la spirito, el la funkciado de la respublikaj institucioj. Tiberio transigis el la publikaj balotoj al la Senato la nomumadon de la magistratoj. Tiamaniere malaperis la tipa balot-sistemo de la Romia Respubliko. Tiu elpaŝo ne estis malfacile aplikebla ĉar la porbalotaj asembleoj estis jam senkreditigitaj kaj senutilaj de antaŭ multe da tempo, kaj la romiaj civitanoj ne sin sentis reprezentataj far tiu institucio. Ja, formale, tiuj porbalotaj asembleoj daŭre plu ekzistis ĝis la 3-a jarcento, sed ekde la epoko de Tiberio estis la imperiestro mem tiu kiu elektis la kandidatojn por kelkaj magistrat-postenoj, kaj por tiuj postenoj kiuj la cezaro volus lasi vakaj estus plenigitaj laŭ elektado far la Senato. Tiamaniere estis aranĝitaj unikaj kandidataroj kaj la popolaj asembleoj povis nur aklami la tiele arangitajn listojn. Kiam estis popola malkontento ĝi povis esti esprimita nur en la amasaj kuncentriĝoj kiel tiuj okazantaj en la spektakloj cirko kaj en festoj kiel la Saturnalioj.

Unu el la ĉefaj disponoj de Tiberio estis la pligrandigo kaj plifortigo de la Pretoriana gvardio. Tiu militista korpuso, kies celo estis protekti la personon de la imperiestro, pasis el la tri kohortoj ekzistintaj dum la regado de Aŭgusto, al naŭ, kaj oni konstruis por ili unu grandan fiksan kampadejon, la tiel nomatan castra praetoria en unu suburbo de Romo. Ekde tiam kaj dum pluraj sekvaj jarcentoj la pretorianoj estis grava kaj decida faktoro en la depono kaj proklamo de romiaj imperiestroj.

En la sama linio de la politiko de Aŭgusto, dum la regado de Tiberio la Senato daŭre perdis povon kaj funkciojn, restante kiel nura asembleo por la ellaborado de leĝoj, kaj tio ĉiam laŭ la volo de la imperiestro. En tiu epoko la Senato promulgis kelkajn leĝojn, inter ili unu pri la socia rango de la virinoj havintaj seksrilatojn kun sklavoj, alian pri kuratoreco, alian pri punoj pro damaĝoj en publikaj konstruaĵoj, normojn pri juĝado de krimoj, punojn al sklavoj kiuj troviĝus ene de iu domo kiam la mastro estus murdita, alian leĝon pri heredo de la virinoj. La Senado havis, aŭ akiris tiam, kompetentecon pri aferoj kiuj, tamen, tre rilatis al la persono de la Cezaro, ekzemple, en la epoko de Tiberio estis la Senato mem kiu juĝis kaj kondamnis multajn akuzitojn je majest-atenco. Tiu leĝo (Lex Majestate) promulgita unu jarcento antaŭ Tiberio estis aplikita en la kazoj de ofendo al la aŭtoritatuloj, kaj Tiberio kaj aliaj imperatoroj uzis ĝin kontraŭ iliaj politikaj malamikoj, kaj estas evidenta ke la Senato estis uzita serve de la Cezaroj por formaligi kaj apliki tiun leĝon. Al la rango de senatano povis aspiri tiuj kiuj posedis teron kies valoro estu almenaŭ unu miliono da sestercoj; tiutipaj personoj, se ili ne estis apartenintaj antaŭe al la senatan-klaso, devenis, ĉefe, el la klaso de la tiel nomataj "kavaliroj", iome ekvivalenta al la nuntempa burĝaro. Ne ĉiuj viroj apartenantaj al tiu senatana klaso rolis kiel membroj de la Senato, sed ili estis elekteblaj por tia posteno. Tiu senatana klaso, iamaniere, estis ia speco je aristokrataro.

Julio Cezaro Druso, filo de Tiberio.
Julio Cezaro Germaniko.

Rajtoj kaj rolo de la Imperatoro[redakti | redakti fonton]

Kvankam multaj el imperiestraj povoj kaj funkcioj estis iniciatintaj jam de Aŭgusto, sub la regado de Tiberio la hereditaj ŝanĝoj kaj aliaj novaj entreprenitaj de li mem akiris ian konstitucian aŭ institucian karakteron, tio estas, fariĝis de tiam tipe imperatoraj roloj kaj funkcioj. La ImperatorPrinceps havis kaj kapablis disponi je tuta kompetenteco de iu tribunalo (Tribunicia potestas), tio estas Tribunusa povo. Por plenumi tiun funkcion en la provincoj la imperiestro nomumadis prokonsulojn. Laŭvole, la cezaro alprenis en kelkaj okazoj, laŭlonge de sia regado, la respublikan rolon de konsulo kune kun kolego (la romia respublika konstitucio disponis ke la konsuleco, same kiel aliaj aŭtoritatecaj funkcioj, estu plenumata de du kolegoj). Krom tio, la imperiestro estis ankaŭ Pontifex Maximus de ĉiuj religioj agnoskitaj de la ŝtato. Ĉiuj ĉi funkcioj estis esprimitaj per titoloj kiel Pater Patriae, Princeps Senatus, Imperator kaj Augustus.

La Imperator havis liaserve jenajn servistojn:

  • La liktoroj (asistantoj aŭ eskortistoj).
  • Los pretorianoj, militistaj unuoj enkadrigitaj en iu speciala korpuso je la imperiestra servo, kiuj kampadis en specialaj por ili kazernoj aŭ Pretoriejoj. Ili konstituis la personan gvardion de la Imperator kaj komandadis ilin la tiel nomata Praefectus Praetorius. Dum la regado de Tiberio plenumis tiun rolon Elio Sejano, kiu ankaŭ ĝuis grandan influon kiel ĉefministro aŭ favorato de la imperiestro.
  • La Speculatores, kavaleria korpuso kun funkcioj de eskorto kaj kurier-servo.
  • La servistoj, sklavoj kaj imperiestraj emancipitoj, kiuj multenombris po miloj da personoj el diversaj oficoj, ekde tiuj dediĉitaj al la hejmaj taskoj ĝis la servado en la rezidejoj de la imperatoro, kaj la plej influa rolo de la Cubicularius, tio estas, ĉambelano.

La Imperiestro laŭleĝe disponis je la tiel nomata Fiscus, konstituita de sekvaj rentoj:

  • Tiuj generitaj de la personaj propraĵoj de la Cezaro. Laŭlonge de la daŭro de la imperiestra institucio, kaj jam ekde la epoko de Tiberio, la ensemblo de tiuj propraĵoj multe kreskis pro la konfiskoj faritaj al personoj juĝitaj pro konspirado, reala aŭ ne.
  • Los donacoj kaj heredoj de civitanoj. Tio komence estis eventualaj okazaĵoj, poste fariĝis kutimo kaj sub iuj imperatoroj fariĝis deviga ago. Multaj riĉaj civitanoj falintaj en malfavoron de la Princo, cele savi por siaj familioj parton el la posedaĵoj, cedis al la imperiestro parton el la heredaĵo por ne estis juĝe kondamnitaj kaj perdi ĉion.
  • La elmilitaj predaĵoj.
  • La donacoj faritaj de la multenombraj urboj kaj provincoj de la imperio.
  • Parto el la havaĵo de la civitanoj mortintaj sen heredantoj. Ceteran parton iris destinita al la Aerarium , tio estas, la publikaj financoj (cetere demarŝitaj de la Imperatoro kune kun la Senato).

La persona havaĵo de la imperiestro estis hereditaj de la sukcedanto, ĉu ĉi tiu estus parenco lia aŭ ne. Por la kontrolo de la imposto-kolektado oni faris censadojn en la provincoj. La censadojn estis demarŝitaj de la romiaj aŭtoritatoj ĉu la funkciuloj de la Imperiestro ĉu tiuj de la Senato, dependante de la rango de ĉiu provinco: estis imperiaj provincoj, ekzemple Egiptio, kaj ankaŭ senataj provincoj. Sed dum la unua jarcento (ĝis la regado de Adriano) la enspezado de la impostoj ne estis realigita rekte de la ŝtato sed kontraktita al privataj personoj: riĉuloj ĉu romanaj aŭ provincanaj, kiuj anticipis la pagon ŝanĝe de makleraĵo. Kutime la koncesiuloj siavice subkontraktadis la imposto-enspezadon al siaj propraj klientoj.

Iu el la roloj kaj taskoj de la imperiestro estis la censado. Kiel plejalta censisto de la imperio, Tiberio faris kaj aplikis leĝojn por:

  • Kontrolo, fare de la Senato, de la provizado de la nutraĵoj.
  • Limigi la lukson pri meblaro.
  • Limigi la elspezadon en cirkaj ludoj kaj aliaj spektakloj.
  • Instali la Pretorianan Gvardion en specialan kampadejon apud Romo. Antaŭe la pretorianoj garnizonis diversloke ĉirkaŭ la urbo.
  • Malpermesi ke la magistratanoj akiru virinon per lotado kaj poste repudii ŝin.
  • Reguligi ke kian iu adultulino ne havus publikan akuzanton, iu familia konsilio punu ŝin.
  • Malpermesi la celebradon, en Romo, de egiptajn kaj judajn ritojn.
  • Disponi ke en la bankedoj devus esti forkonsumitaj la preparitaj manĝajoj, aŭ en sekvaj tagoj, kontraŭ la kutimo forĵeti duonon el la viando de bestoj el kiuj jam oni estis manĝinte parton.
  • Malpermesi prokrastigi post la mezo de januaro la transdonadon de la donacoj okaze de novjaro.

Prospero kaj defalo de Germaniko[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Aŭgusto, baldaŭ estis militistaj problemoj por Tiberio. Ribelis la legioj de Germanio kaj Panonio tial ke ili ne ricevis la bonifikon kiu oni promesis al ili dum la regado de Oktavio.[9] Julio Cezaro Germaniko kaj la filo de Tiberio, Julio Cezaro Druso estis komisiitaj de la imperiestro por sufoki la ribelon. Germaniko, kondamnis al mortpuno la ĉefajn incitintojn de la insurektoj kaj sekve kondukis la trupojn laŭlonge de la Rejno-rivero en teritorio subkontrole de la germanoj por iu mallongdaŭra kampanjo en kiu la romiaj trupoj cele de la farataj predoj akiru la promesitan al ili bonfikon.[10] Transirinte la riveron, la armeo komandita de Germaniko okupis la tutan teritorion inter la riveroj Rejno kaj Elbo. Germaniko rekuperis la standardojn, kiuj estis falintaj en la manojn de la germanoj post la malvenko de tri romiaj legioj en la batalo de Teutoburgo. [11] Germaniko estis sufokinta ribelon de trupoj, atingis gravan venkon sur la germanaj malamikoj de Romo kaj rekuperis la perditajn standardojn. Tial li atingis grandan famon inter siaj kuncivitanoj. Post tiu sukcesa kampanjo en Germanio,[12] oni koncesiis al Germaniko la celebradon de triumfo en Romo en la jaro 17. Tiu solenaĵo estis la unua okazanta en la urbo ekde tiu de Aŭgusto en la jaro 29 a. K. Druso, la filo de Tiberio sukcesis sufoki la ribelon de trupoj en Panonio kun la helpo de Elio Sejano kiu estis prosperanta en sia influo sur la imperiestro.

Germaniko fariĝis la duaranga reganto en la imperio post Tiberio kaj ĉi ties plej verŝajna sukcedonto. En la jaro 18 oni asignis al li la orientajn provincojn, same kiel Aŭgusto estis farinta kun Agripo unue kaj kun Tiberio mem poste.[13] La rilato de Germaniko kun Tiberio iome malboniĝis kiam li faris viziton al Egiptio ne konsultinte antaŭe kun la imperiestro. La kaŭzo estis iu dispono el la epoko de Aŭgusto malpermesante la vizitadon al tiu lando fare de altrangaj romanoj pro la danĝero ke la kontrolo de tiu teritorio, esenca por la romia ŝtato, falu for el la manoj de la Cezaro. La malkonfidema Tiberio komisiis la guberniestron de Sirio, Cneo Calpurnio Pisono por spioni kaj kontroli Germanikon. Ŝajnas ke Pisono translimiĝis en la plenumado de tiu komisio kaj poste oni akuzis lin esti kulpanto pri la morto de Germaniko, okazinta en stranga cirkonstancoj en la jaro 19.[14] La familio de Pisono estis tre estimata de Livia, la patrino de Tiberio, kaj pro tio, antaŭ la popolo Tiberio fariĝis suspektinda pri la morto de sia nevo. Krome, en la juĝo kiun oni faris al Pisono en la Senato pri ĉi tiu afero, li minacis impliki Tiberion,[15] La teniĝo kontraŭ Pisono estis malfavora en la Senato, en la popolo kaj fine ankaŭ en la imperiestra palaco. Fine li sin mortigis.[16][17]

En la jaro 22 Tiberio komencis asigni regad-taskojn al sia filo Druso[18] kaj pasadis longan tempon for el la ĉefurbo. La sekvan jaron lia filo mortis, ankaŭ li en strangaj cirkonstancoj[19][20] kaj li decidis retiriĝi al la Kapri-insulo.[21]

Tiberio en Kapri-insulo, Sejano en Romo[redakti | redakti fonton]

Lucio Elio Sejano estis dum multe da tempo servanto de Tiberio kaj la imperietra familio. En la jaro 15 li estis nomumita Prefekto de la Pretorejo. Li estis la organizanto de la ŝanĝoj entreprenitaj de Tiberio en kio rilatas al la Pretoriana gvardio. En la jaro 18 Tiberio igis translokigi la disajn pretorianajn kampadejojn al unusola fortikaĵo en la eksteraĵo de Romo. La graveco de tiu speciala gvardio estas komprenebla konsiderante ke la politika povo de la imperatoro, damaĝe al la institucioj de la Respubliko, estis atingita pere de militista forto jam ekde la epoko de la Unua Triunviraro, kaj la imperiestroj restis subriske de ribeloj de legioj garnizonantaj en la multaj limoj de la imperio. Do, post tiuj ŝanĝoj de la pretoriana gvardio far Tberio, Sejano fariĝis estro de pli ol 8.000 elitaj soldatoj, kio igis lin tre potenca en Romo kaj la imperio. Post la morto de Germaniko kaj Druso multaj en Romo vidis lin kiel la verŝajna sukcedonto de la imperiestro, kaj Sejano mem ambiciis tiun postenon. Tiberio montris grandan aprecon pri sia Prefekto de la Pretorejo kaj kutime temis pri li kiel "mia kunulo" kaj ordonis starigi statuojn de Sejano en la ĉefurbo[22][23] kaj iom-post-iom retiĝis el la povo asignante funkciojn al tiu favorato. En la jaro 26 la imperiestro fine retiriĝis al Kapri-insulo kaj Sejano restis en Romo kontrolante la imperian administracion. Tiberio konformiĝis resti informita pri la politika vivo de Romo, kaj regule ricevadis leterojn informante lin pri la diskutoj en la Senato, li mem, uzante la imperiestran poŝton povis esprimi opiniojn kaj sendi ordonojn al Romo. [24] La foresto de Tiberio el Romo kondukis al progresiva malgravigo de la Senato, profite al la imperiestro mem kaj al Sejano.

La pretoriana prefekto, fakte, komencis persekuti siajn kontraŭulojn akuzante ilin pri perfido kaj forigi ilin el la politika sceno. En tiu etoso abundis kaj prosperis la informantoj, kiuj agadis kiel akuzantoj klopodante la kondamnon de la akuzitoj. Tiu situacio kondukis al la kreo de klimato de ĝenerala suspekto, kiu, siavice, nutris la publikan opinion pri la kunkulpeco de la imperiestro rilate al la multnombraj politikaj procezoj estigitaj de Sejano kaj ĉi ties kunlaborantoj. En la jaro 29, kiam Livia Drusila, kiu, kun sia aŭtoritata karaktero ĉiam influis la registaron kaj estis bremsilo kontraŭ Sejano, mortis je la aĝo de okdek ses jaroj, ŝia filo rifuzis reveni al Romo por la funebraĵo, kaj malpermesis ŝian diinigon. De tiam, do, Sejano povis procedi pli libere kaj agadis kontraŭ la familio de la estinta Germaniko. Agripina kaj ŝia plej aĝa filo, Nero, estis akuzitaj je konspirado kontraŭ la imperiestro; la knabo estis kondamnita al ekzilo en la insulo Ponza, kie li mortis en la jaro 30 pro malsato. Agripina, akuzita de adulto, estis deportitaj al la insulo Pandataria kie ŝi mortis en la jaro 33.

La projekto de Sejano celis ĝuste certigi al si la sukcedon la rolo de imperiestro. Eliminitaj la rektaj posteuloj de Tiberio, la prefekto ŝajnis tiam la sola kandidato por la heredo. Sed lia pozición ne estis ĝuste tiu de vera sukcedonto; li mendis, en 25, permeson por edziĝi al Livila, nevino de Tiberio kaj vidvino de ĉi ties filo Druso,[25] kaj oni devigis lin retiri la peton.[26] Poste li komencis aspiri al la koncesio de la tribunusa Povo, kiu povus iam certigi al si la nomumon kiel imperatoro. Dume li atingis esti nomumata konsulo havante Tiberion kiel kolega konsulo.

Antonia, vidvino de Druso, la frato de Tiberio, esprimante la sentojn de plejparto el la senatana sociklaso, perletere komunikis al Tiberio ĉiujn intrigojn kaj perfortajn agojn de Sejano, prezentante la aferon kiel konspiro kontraŭ la imperiestro mem. Tiberio, alarmita, decidis nuligi la potencan prefekton, kaj organizis ruzan manovron kun la helpo de Makrono, la alia prefekto de la pretorianoj. Por eviti suspekton, la imperiestro nomumis Sejanon pontifikon, promesante asigni al li kiel eble plej baldaŭ la tribunusan povon. Tamen, samtempe, li demisiis kiel konsulo por devigi Sejanon fari la samon. La 17an de oktobro de la jaro 31, Tiberio sekrete enoficigis Makronon kiel Prefekto de Romo kaj estro de la urbaj pretorianaj kohortoj kaj sendis lin al Romo kun ordonoj interakordi kun Grecinio Laco, prefekto de urba gvardio, kaj kun la nov-nomumita konsulo Publio Memmio Reguluso, la kunvokadon de la Senato por la sekvonta tago. Tiamaniere, Tiberio, certigante al si la apogon de la urbaj kohortoj kaj duono el la pretorianoj sub kontrolo de Makrono, sin ŝirmis kontraŭ ian eventuala apogo de la ceteraj pretorianoj al Sejano.

Kiam Sejano alvenis en la Senaton, li estis informita de Makrono pri la alveno de letero de Tiberio anoncante la asignadon al li de la tribunusa povo. Konfidante pri tio li sidis inter la senatanoj, kaj dume Makrono anstataŭigis la pretorianajn gvarditoj per tiuj de Gracinio Laco. La konsulo legis la leteron de Tiberio en la Senato. La skribaĵo, intence, estis tre longa kaj malpreciza, kaj nur je ties finaĵo subite la prefekto estis akuzita pri perfido, kaj oni ordonis ĉi ties areston. .[27] Sejano, konsternita de la neatendita sorto-renverso, estis tuj ĉatenita kaj forkondukita de la urbaj gvardistoj. Li estis mort-kondamnita kaj ekzekutita tiun nokton mem. Estis arestitaj kaj diversmaniere punitaj dum la sama semajno multaj el siaj partianoj, kaj oni dekretis kontraŭ li damnatio memoriaen. Kiel Prefekto de la Pretoriejo anstaŭis Sejanon Nevio Sutorio Makro. La multaj juĝoj okazintaj en Romo kiel reago al la afero Sejano kreis en la urbo klimaton de teroro[28] Tacito priskribas tiele la aferon:

Ekzekutoj estis nun stimulo al sia furiozo, kaj li kondamnis al morto ĉiujn, malliberulojn akuzitajn kunlabori kun Sejano. Tie kuŝis, sole aŭ amasigite, sennombraj mortoj de ĉiuj seksoj kaj aĝoj. Oni ne permesis al iliaj parencoj kaj amikoj alproksimiĝi al ili, plori ilian morton aŭ eĉ rigardi ilin. Spionoj estis metitaj ĉirkaŭ ili por noti la plorantojn, kiuj kuraĝus alproksimiĝi. Kiam la korpoj estis putritaj, ili estis trenitaj al la Tiber-rivero. La forto de teruro kaj krueleco estingas la penon.

Kelkaj modernaj historiistoj, kiel Gregorio Marañón, pridubas la konspiron de Sejano kaj sugestas ke li nur volis protekti Livilan kaj la interesojn de ties ties filoj.[29]

Antonia.
Kaligulo.

La morto de Tiberio[redakti | redakti fonton]

En Romo komencis aperi onidiroj pri la infamia vivmaniero de Tiberio en Kapri-insulo. Suetonio priskribas situaciojn de kompleta seksa perverseco, en kiuj ne mankis sadomasoĥismo kaj pedofilio.[30][31] Kvankam eblas ke temis nur pri kalumnioj far liaj malamikoj, tiuj onidiros montras la malbonan opinion kiun la romanoj havis pri sia imperatoro dum lia 23-jara regado.

La teroro okazigita post la ekzekutado de Sejano kaj la juĝoj pro perfido damaĝis la prestiĝon de Tiberio kaj la popolan estimon al li. Post la eliminado de Sejano kaj ĉi ties partianoj, la retiriĝo de Tiberio estis kompleta; la demarŝado de la aferoj de la imperio estis plenumita de la burokrataro kreita de Aŭgusto. Tiberio estis atakita de paranojo[31] kaj tre emis resti solece, jam ekde la morto de sia filo. En tiu epoko, laŭ Suetonio, la partoj entreprenis mallongdaŭran invadon kaj la triboj de la romia provinco de Dakio kaj tiuj germanaj de la [Rejno]] efektivigis raziojn en la romian teritorion.[32]

Ŝajnas ke Tiberio disponis nenion konkretan rilate al la sukcedado al li en la gvido de la imperio. Estas konate ke persone li ne simpatiis al la imperiestra institucio. Post la morto de multaj viroj el la Julia-Klaŭdia familio, inter ili lia propra filo, kaj elstaraj verŝajnaj kadidatoj kiel Sejano, en la cezara familio restis vivaj nur lia nepo Tiberio Gemelo[33] kaj la filo de Germaniko, Kaligulo. Spite al ĉio, Tiberio daŭre faris nenion por certigi pacan transiron al nova etapo en la regado de la imperio. Kaligulo estis nomumita, nur je la fino de la vivo de la imperatoro, honora kvestoro.[34]

Tiberio mortis en Miseno la 16an de marto de la jaro 37 estante 77-jaraĝa.[35] Laŭ Tacito la morto de la imperiestro estis entuziasme ricevita inter la romana popolo. La entuziasmo tuj ĉesis kiam oni sciis ke li estis ankoraŭ vivanta kaj resaniĝanta, sed poste la ĝojo reiĝis kiam Kaligulo kaj Makrono murdis lin.[36] Tamen, eble la skribaĵoj de Tacito estas apokrifaj ĉar neniu alia antikva aŭtoro konfirmas tiun informon. La raporto de Tacito povas indiki la senton de plejparto el la senatanoj rilate al Tiberio en la momento de ĉi ties forpaso. En la testamento de Tiberio, la forpasinta imperiestro delegis en Kaligulo kaj Tiberio Gemelo la kunregadon de la imperio.[37][38] La unaj faroj de Kaligulo estis alpreni la povojn kaj funkciojn de Tiberio kaj ordoni murdi Tiberion Gemelon.[38]

Pri la persono kaj la regado de Tiberio estas malakordo ne nur inter la antikvaj historiistoj sed ankaŭ, kaj ĉefe, inter la modernaj aŭtoroj. Ĝenerale, estas sufiĉe da interkonsento pri tio ke pri ĉi tiu imperiestro oni povas pli temi pri rifuzo uzi la povon ol pri misuzo de lia aŭtoritato. Lia regad-etapo, pro lia apatio kaj indiderento, kontrastas kun tiu de lia antaŭanto. Dum la regado de Aŭgusto la funkciado de la Senato estis nur formala; la vera decidanto de ĉio estis la imperiestro. Iamaniere, Tiberio volis ke la Asembleo reprenu kaj uzu ĉi ties antikvajn funkciojn, sed la Senato ne sciis aŭ ne povis rehavi aŭtonomecan karakteron kaj ne kapablis agadi per si mem. Fiaskinte en tiu celo, Tiberio ŝajne perdis intereson pri sia aŭtokrata pozicio kaj pri sia imperiestra rolo.

Biografia skizo de la Cezaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la priskriboj kiujn oni faris pri Tiberio en lia epoko, li estis altestatura kaj havis atletan kompleksion, blankan haŭton kaj trofruan kalvecon. Al li restis hararo nur sur la nuko, kiun li lasis kreski laŭ la modo de la patricioj de la epoko. Li estis livuma kaj liaj okuloj havis malsaman koloron unu el la alia, verda kaj blua, kiel la katoj, kaj kvankam estis miopa, dumnokte li kapablis vidi eksterordinare bone. Lia sano estis bonega, kaj pri li oni scias ke malsaniĝis en nur du okazoj.

Timida kaj rezerviĝema homo, la honto-sento pro sia kalveco okazigis al li profundan deprimon, ĝis tia grado ke li kondamnis Lucion Cesianon tial ke ĉi tiu publike mokis pri li pro lia kalveco. Je sia maljunaĝo, li suferis ankaŭ iujn terurajn faciajn ulcerojn, kiuj malbeligis sian vizaĝon kaj devigis lin kovri ĝin per plastro; ĉi tiu haŭto-malsano igis ke Tiberio evitu aperi pubike. Sentante rankoron al la mondo, li havis amaran karakteron kaj kruelan temperamenton. Suetonio rakontas anekdoton laŭ kiu, iam en Kapri-insulo iu fiŝkaptisto eskalis klifon por oferi sian plej fajnan kaptaĵon al Tiberio, kiu troviĝis en la supro. Je la subita kaj neatendita apero de la homo ektimigis la Cezaron kaj ĉi tiu ordonis ke oni frotu la fiŝaĵon sur la vizaĝo de la fiŝkaptisto. La ulo esprimis kontenton pro tio ke li ne oferis al la imperiestro iun grandan languston kiun li estis kaptinta, Tiberio ordonis alporti la marestaĵon kaj ke oni frotu ankaŭ per ĝi sur la vizaĝo de la malfeliĉulo.

Bilanco[redakti | redakti fonton]

Historiografio[redakti | redakti fonton]

Tiberio, je sia morto en la jaro 37, povus esti memorita kiel ekzemplo de kiamaniere regadi.[39]

Ŝajnas al mi oportune priskribi ankaŭ la staton de la ceteraj aferoj de la ŝtato, kaj la maniero kiel ili estis demarŝitaj ĝis tiu jaro kiam komenciĝis malboniĝi la regado de Tiberio. Unue la publikaj aferoj kaj la plej gravaj el la privataj estis prezentitaj al la senatanoj por ke la plej gravaj inter ĉi tiuj esprimu sian opinion pri ili, tiamaniere ke, se ili falus en flatado, Tiberio mem bridus ilin. Li distribuadis la honorojn, konsiderante la socian rangon, la kuraĝon en la armea servo kaj ceterajn civitajn meritojn, restante evidente ke li klopodis elekti la plej kapablajn ulojn. Estis respektata la figuro de la konsuloj kaj la pretoroj kaj ankaŭ la aŭtoritato de la pli malgravaj magistratanoj. La leĝoj, esceptante tiun pri Lex Majestate, ne estis malbone uzataj. La tritiko, impostoj, tributoj kaj aliaj publikaj rentoj estis administrataj de la ordenoj de la romanaj kavaliroj. La demarŝadon de siaj propraj aferoj asignis Tiberio al kapablaj personoj konataj de li; kaj tiuj kiuj ne estis tiaj, povis atendi bonsancon, kaj ĉiuj ili, post ties aliro al la postenoj, ne estis eksigitaj poste; tiamaniere ĉi tio estis normo, ke multaj maljuniĝis en la samaj postenoj. La popolo devis suferi penojn okaze de malabundo, sed sen kulpo de la Cezaro, kiu ne evitis al si elspezon kaj atenton, klopodante meti rimedon al la sterileco de la tero, kaj ke oni evitu la danĝerojn de la maro kaj ke oni plifaciligu la provizadon; disponante ankaŭ ke la provincoj ne estu troŝaĝitaj per novaj tributoj, kaj ke la krueleco kaj avareco de la ministroj ne igu neelteneblajn la malnovajn. Oni ne uzadis vipo-batojn nek konfiskoj de propraĵoj.

Spite al la ĝenerala malamikeco kun kiu memoras lin la antikvaj kaj modernaj historiistoj, Tiberio lasis en la ŝtata tezorejo tri bilionoj da sestercoj.[40][38] Anstataŭ entrepreni multekostajn eksterajn kampanjojn, Tiberio decidis plifortigi la Imperion per la konstruado de defendaj linioj, la uzado de la diplomatiko kaj subtenante pasivecan politikon en la disputoj de fremdaj monarĥoj. La rezulto de la politiko de Tiberio estis iu Imperio pli potenca kaj firmigita. El la aŭtoroj kies tekstoj pri ĉi tiu imperiestro konserviĝis ĝis nun, nur kvar priskribas tute detale ties regadon: Tacito, Suetonio, Dion Kasio kaj Velejo Paterkulo, krom malgrandaj fragmentoj verkitaj de Plinio la Maljuna, Estrabono kaj Marko Anneo Seneko. Tiberio mem verkis unu aŭtobiografion kiun Tacito prikribas kiel «mallonga kaj konciza»; tamen, ĉi tiu teksto perdiĝis.[41]

Publio Kornelio Tacito[redakti | redakti fonton]

La plej detala informo pri la regad-etapo de Tiberio ĝis nun konservita estas tiu de Publio Kornelio Tacito, Analoj, kies ses unuaj libro-partoj estas dediĉitaj al tiu temo. Tácito estis kavaliro apartenanta al la ordo equester naskiĝinta dum la regado de Nerono en la jaro 56. Sia verko baziĝas, ĉefe, sur la acta senatus (la aktaro de sesioj de la Senato) kaj la acta diurna populi Romani (kolekto de raportoj kaj informoj pri la regantara kaj kortega agado), sur la autobiografio de Tiberio kaj sur la verkaro de la tiutempaj historiistoj kiel Kluvio Rufo, Fabio Rustiko kaj Plinio la Maljuna, kies skribaĵoj perdiĝis. La priskribo de la imperiestro kiun faras Tacito estas ĝenerale malfavora.[42] La historiisto mencias klaran degradiĝon de la psikologia stato de la imperiestro ekde la morto de ĉi ties filo en la jaro 23.[39]

La historiisto Tacito ĝenerale priskribas la regadon de la Dinastio Julia-Klaŭdia kiel maljusta kaj kruela[42] kaj la bonan agadon je la komenco li atribuas al nura hipokriteco.[35] Tacito reliefigas ankaŭ la malekvilibron de la povo inter la imperiestroj kaj la Senato kaj insistas pri la koruptado kaj la tiraneco de la regantoj, dediĉante grandparton el sia raportado al la juĝoj kaj persekujtado faritaj aplikante la restarigitan leĝon de maiestas.[43] La lasta deklaro de sia sesa libro estas la plej klara ekzemplo de sia opinio pri la imperiestro:

Lia karaktero oftege ŝanĝiĝas. Dum la regado de Aŭgusto li estis privata civitano kiu plenumis diversajn oficialajn rolojn kaj atingis altan reputacion. Sed post la morto de Druso kaj Germaniko lia karaktero merĝiĝis en malbonon kaj malfeliĉon. Fine li intencis liberigi sin el la timo kaj la honto, kiujn siaj propraj inklinoj estis stimulintaj.[35]

Suetonio Trankilo[redakti | redakti fonton]

Suetonio estis kavaliro de la ordo equester kiu laboris en la romia administracio dum lsa regado de Trajano kaj Adriano. Lia granda verko, titolita La vivo de la dekdu cezaroj estas unu biografio de Julio Cezaro kaj la unua dekunu imperiestroj de Romo, ekde la naskiĝo de Julio Cezaro ĝis la morto de Domiciano en la jaro 96. Same kiel Tacito, Suetonio ĝuis alirecon al la imperiestraj arkivoj, samkiel al la skribaĵoj de antikvaj historiistoj kiel Aufidio Baso, Kluvio Rufo, Fabio Rustiko kaj la leteroj de la imperiestro Cezaro Aŭgusto mem. La verko de Suetonio estas pli impresiga kaj anekdota ol tiu de lia samtempulo, reliefigante la partojn en kiuj oni priskribas la hipotezajn perversiojn de Tiberio en Kapri-insulo,[30] kaj tamen laŭdante la agadon de la imperiestro komence de ĉi ties regado, substrekante ties modestecon.[44]

Velejo Paterkulo[redakti | redakti fonton]

La historiisto Veleyo Paterkulo estas unu el la malmultaj fontoj samtempaj al Tiberio, kiu temas pri ĉi-ties persono kaj regado. Paterkulo estis soldato subordone de Tiberio dum ok jaroj en Germanio kaj Panonio en la rango je prefekto de kavalerio kaj legato. La verko de Paterkulo pritraktas la periodon inter la falo de Trojo kaj la morto de Livia (29), kaj faras tre favoran prezentadon de la imperiestro[2][45] kaj de ĉi-ties Prefekto de la Pretorio, Sejano.[46] Kvankam oni ne scias certe ĉu tiu laŭda karaktero de la verko estis rezulto de vera admiro aŭ de timo pri reprezalioj, gravas koni la fakton ke Paterkulo estis murdita en la jaro 31 pro tio ke li estis amiko de Sejano, kio igas nin pensi ke ekzistis vera amikeco inter ambaŭ.

Evangelioj[redakti | redakti fonton]

La evangelio mencias ke dum la regado de Tiberio Jesuo de Nazareto estis krucumita laŭ ordonoj de la guberniestro de Judujo, Pontio Pilato. En la Biblio, la nomo de Tiberio estas menciata nur unufoje (Evangelio laŭ Luko),[47] kiam oni mencias la komenciĝon de la publika agado de Johano la Baptisto, kvankam aperas multfoje la nomo Cezaro, sen la konkreta mencio de la nomo Tiberio.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

La palaco de Tiberio en Romo estis malkovrita en la Palatina Monto kaj ties ruinojn oni povas viziti nuntempe. Dum la regado de Tiberio oni ne faris en ĝi grandajn laboraĵojn krom la konstruado de unu templo dediĉita al Aŭgusto kaj la rekonstruado de la Teatrejo de Pompeo,[48][49] kiu ne finiĝis ĝis la regado de la imperiestro Kaligulo.[50]

Oni rekuperis kaj prezervas la restaĵojn de la vilao de Tiberio en Sperlongo, kie estis malkovrita iu groto ene de kiu oni rekuperis kelkajn statuojn. Oni opinias ke la loĝ-komplekso de Tiberio en Kapri-insulo ampleksis dekdu vilaojn,[21] el kiuj la famkonata Villa Jovis estas la plej granda.

Tiberio rifuzis esti adorata kiel dio, kiel oni estis farinta kun Julio Cezaro kaj Cezaro Aŭgusto, kaj permesis nur la konstruadon de unu templo honore al li en Izmiro.[51]

Herodo la tetrarĥo de Galileo asignis la nomon de la urbo Tiberiado, en okcidenta bordo de la Maro Kineret honore al Tiberio.[52]

Moderna kaj nuntempa historiografio[redakti | redakti fonton]

Perceptiĝas inter la modernaj historiistoj ia tendenco rehabiliti la personon de Tiberio, misfamigita de la ĉefaj historioj verkitaj en lia epoko. Ne kontribuas liafavore lia diskreteco kaŭzita de lia timideco. Ŝajnas ke Aŭgusto elektis lin kiel sukcedonton nur kiam mankis aliajn alternativojn. Kaj kiam li fariĝis imperiestro, li ŝajnis elrevigita, seniluziigita kaj amara.

La historiaj verkoj pri Tiberio de la lastaj jarcentoj rekonas al li grandan kapablon. Ekde lia junaĝo serve de Aŭgusto, Tiberio montris grandan politikan inteligenton en la solvado de multaj konfliktoj kaj sukcesis en la atingo de multaj venkoj gvidante la legiojn, kio atestas pri lia superregado de la militista strategio. Estis tre trafaj ankaŭ multaj el liaj faroj kaj disponoj dum la unuaj jaroj de lia regado, ĝis la momento de lia foriro destine al Kapri kaj la morto de Sejano. Tiberio klopodis kaj kapablis eviti la uzadon de romiaj militistaj fortoj en la eksteraj militoj kun necerta rezulto, kaj preferis krei sistemon de vasalaj ŝtatoj kiuj garantius le sekurecon el la limoj de la imperio. En la tereno de la ekonomia politiko, li kapablis praktiki saĝan politikon de kontrolo de prezoj kio utilis por restarigi la ŝtatan politikon sennecese krei novajn impostojn. Laŭ tiu vidpunkto, Tiberio montriĝis kiel kompetenta administranto kun nedudebla organiz-kapablo plen-linie kun la politiko de lia antaŭanto. Malfeliĉe por li, li devis alpreni taskon kaj respondecojn kiujn li nek serĉis nek deziris.

La malkonsento de la modernaj kaj nuntempaj historiistoj konkretiĝas en polemiko en la analizado de la konduto de Tiberio dum lia restado en Kapri, kaj ankoraŭ ne ekzistas ĝenerala interkonsento pri la temo. Laŭ Spinosa, eblas ke la imperiestro lasis liberaj siajn pasiojn kaj malvirtojn dum lia restado en la insulo, sed estas ne-verŝajne ke, post lia modeta konduto, li sin lasus fali en la ekscesoj priskribitaj de la antikvaj historiistoj. Oni opinias ke la demonigo de Tiberio, prezentante la imperiestron kiel perversa kaj freneza far Tacito kaj Suetonio, estas rezulto de la manko de rilato de tiuj historiistoj kun la realo: ja, Suétone emis rakonti ĉiujn malmorale krudajn detalojn, kaj Tacito estis tro influita de sia emo al la respublikisma sistemo.

Inter la studintoj pri tiu ĉi temo, rehabilitis la karakteron de Tiberio Amedeo Maiuri, Santo Mazzarino, Antonio Espinosa, Axel Munthe, Paolo Monelli, Giovanni Papini kaj Maxime Du Camp. Ankaŭ Voltaire pozitive komentis la agadon de la Imperiestro.

Modernaj historiaj verkoj pri Tiberio[redakti | redakti fonton]

En la itala lingvo[redakti | redakti fonton]

  • AAVV, Cambridge Ancient History, L'impero romano da Augusto agli Antonini (Vol. VIII), Milano, 1975.
  • Augusto Fraschetti, Roma e il Principe, eldonejo Laterza, Bari, 1990.
  • Michael Grant, Gli imperatori romani, eldonejo Newton & Compton, Romo, 1984.
  • Santo Mazzarino, L'Impero romano (Vol. I), eldonejo Laterza, Bari, 1976.
  • Maria Luisa Paladini, L'Imperatore Tiberio e i primi processi politici del suo regno, Revue belge de philologie et d'histoire, Bruselo.
  • Howard Scullard, Storia del mondo romano, eldonejo Rizzoli, Milano, 1992.
  • Antonio Spinosa, Augusto. Il grande baro, eldonejo Mondadori, Milano, 1996.
  • Antonio Spinosa, Tiberio. L'imperatore che non amava Roma, eldonejo Mondadori, Milano, 1991.
  • Lidia Storoni Mazzolani, Tiberio o la spirale del potere, eldonejo Rizzoli, Milano, 1992.
  • Ronald Syme, L'aristocrazia augustea, eldonejo Rizzoli, Milano, 1992.
  • Colin M. Wells, L'impero romano, eldonejo Il Mulino, Bologne, 1995.

En la franca lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Alföldi, La politique provinciale de Tibère, eldonejo Latomus, 1965.
  • Charles Ernest Beulé, Tibère et l'héritage d'Auguste, Parizo, 1868.
  • Pierre Grenade, Essai sur les origines du principat : investiture et renouvellement des pouvoirs impériaŭ, eldonejo De Boccard, Parizo, 1961.
  • Wilhelm Gollub, Tibère, eldonejo Fayard, 1961.
  • Ernest Kornemann, Tibère, eldonejo Payot, 1962.
  • Régis Martin, Les douze Césars, du mythe à la réalité, Les Belles Lettres 1991, réédition Perrin 2007,
  • Pierre Renucci, Tibère, l'empereur malgré lui, eldonejo Mare et Martin, 2005.
  • Lidia Storoni Mazzolani, Tibère, ou, La spirale du pouvoir, eldonejo Les Belles Lettres, Paris, 1986.
  • Ronald Syme, La Révolution romaine, eldonejo Gallimard, 1967.

En la hispana lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Gregorio Marañón, Tiberio: Historia de un resentimiento, eldonejo Espasa-Calpe, Argentino, 1939

En la angla lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Allen, The political atmosphere of the reign of Tiberius, Transactions of the American philological Association, 1941.
  • Barbara Levick, Tiberius the Politician, eldonejo Routledge, 1999.
  • Frank Burr Marsh, The reign of Tiberius, Oxford University Press, Londono, 1931.
  • Frank Burr Marsh, Roman parties in the reign of Tiberius, The American historical review, XXXI, 1926.
  • Frank Burr Marsh, Tiberius and the development of the early empire, The Classical Journal, 24, 1928-1929.
  • Chris Scarre, Chronicle of the Roman Emperors, Londono, 1995.
  • Ronald Syme, The Roman Revolution, Oxford, 2002.

En la germana lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Baar: Das Bild des Kaisers Tiberius bei Tacitus, Sueton und Cassius Dio. Teubner, Stutgarto, 1990, ISBN 3-519-07456-7 (Beiträge zur Altertumskunde, Bd. 7).
  • Glanville Downey: Tiberiana. In: Aufstieg und Niedergang der römischen Welt II 2. De Gruyter, Berlin/New York 1975, ISBN 3-11-004971-6, S. 95–130.
  • Raban von Haehling: Tiberius. In: Manfred Clauss (Hrsg.): Die römischen Kaiser. 55 historische Portraits von Caesar bis Iustinian. 4. aktualisierte Auflage. C. H. Beck, Munkeno 2010, ISBN 978-3-406-60911-4, S. 50–63.
  • Claudia Kuntze: Zur Darstellung des Kaisers Tiberius und seiner Zeit bei Velleius Paterculus. Lang, Frankfurto/Main 1985, ISBN 3-8204-7489-7 (Europäische Hochschulschriften, Reihe 3, Bd. 247).
  • Gregorio Marañón: Tiberius. Geschichte eines Ressentiments. München 1952.
  • Mehran A. Nickbakht: Tiberius’ Adoption durch Augustus: rei publicae causa?. In: Göttinger Forum für Altertumswissenschaft 1, 1998, S. 112–116 (PDF, 46 KB).
  • Ulrich Schmitzer: Velleius Paterculus und das Interesse an der Geschichte im Zeitalter des Tiberius. Winter, Heidelberg 2000, ISBN 3-8253-1033-7 (Bibliothek der klassischen Altertumswissenschaften, Reihe 2, Neue Folge, Bd. 107).
  • Paul Schrömbges: Tiberius und die Res Publica Romana. Untersuchungen zur Institutionalisierung des frühen römischen Principats. Habelt, Bonno 1986, ISBN 3-7749-2207-1.
  • Robin Seager: Tiberius. 2. Auflage. Blackwell, Malden/Massachusetts 2005, ISBN 1-4051-1529-7.
  • Ronald Syme: History or Biography. The Case of Tiberius Caesar. In: Historia 23, 1974, S. 481–496.
  • Zvi Yavetz: Tiberius. Der traurige Kaiser. dtv, Munkeno 2002, ISBN 3-423-30833-8.

Tiberio en la fikcio[redakti | redakti fonton]

Tiberio estis reprezentita kelkfoje en la fikcio, tiel en literaturo kiel en kino kaj televido, ĉu kiel ĉefa rolulo, en Allan Massie (Tiberio), aŭ plej ofte, kiel duaranga rolulo. Tre konata estas lia reprezentado en la novelo Mi, Klaŭdio, de Robert Graves, kaj ties adapto al la samnoma televida serio de la (BBC), en kiu interpretas lin George Baker. La usona NBC elektis James-Mason-on por la rolo de Tiberio en ĝia televid-serio "A.D. Anno Domini". Tiberio aperas ankaŭ en la filmoj Ben-Hur (interpretita de George Relph) kaj Calígula (interpretita der Peter O'Toole).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 6
  2. 2,0 2,1 Veleyo Patérculo, Romia Historio II.94
  3. 3,0 3,1 3,2 Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 9
  4. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 8
  5. 5,0 5,1 5,2 Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 7
  6. Antonio Spinosa, Tiberio
  7. Velejo Paterkulo, Romia historia II.123
  8. Tácito, Analoj I.8
  9. Tácito, Analoj I.16, I.17, I.31
  10. Dion Kasio, Romana Historio LVII.6
  11. Tacito, Analoj II.41
  12. Tacito, Analoj II.26
  13. Tacito, Analoj II.43
  14. Tacito, Analoj II.71
  15. Tacito, Analoj III.16
  16. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 52
  17. Tacito, Analoj III.15
  18. Tacito, Analoj III.56
  19. Tacito, Analoj, IV.7, IV.8
  20. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 62
  21. 21,0 21,1 Tácito, Anales IV.67
  22. Tacito, Analoj IV.2
  23. Dión Kasio, Romana Historio LVII.21
  24. Tacito, Analoj IV.41
  25. Tacito, Analoj IV.39
  26. Tacito, Analoj IV.40, IV.41
  27. Dion Kasio Romia Historio LVIII.10
  28. Tacito, Analoj VI.19
  29. Gregorio Marañón, Tiberio. Historio de iu rankoro
  30. 30,0 30,1 Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 43, 44, 45
  31. 31,0 31,1 Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 60, 62, 63, 64
  32. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 41
  33. Tacito, Analoj VI.46
  34. Dion Kasio, Romana Historio LVII.23
  35. 35,0 35,1 35,2 Tacito, Analoj VI.50, VI.51
  36. Tacito, Analoj VI.50
  37. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 76
  38. 38,0 38,1 38,2 Dion Kasio, Romana Historio LIX.1
  39. 39,0 39,1 Tacito, Analoj IV.6
  40. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Kaligulo 37
  41. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Kaligulo 61
  42. 42,0 42,1 Tacito, Analoj, I.6
  43. Tacito, Analoj I.72, I.74, II.27-32, III.49-51, III.66-69
  44. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj, Vivo de Tiberio 26-32
  45. Veleyo Paterkulo, Romia Historio, II.103-105, II.129-130
  46. Veleyo Paterkulo, Romia Historio II.127-128
  47. Lucas 3,1
  48. Tacito, Analoj IV.45, III.72
  49. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj Vivo de Tiberio 47
  50. Suetonio, La vivo de la dekdu cezaroj Vivo de Tiberio 21
  51. Tacito, Analoj IV.37-38, IV.55-56
  52. Flavio Josefo, Judaj antikvaĵoj XVIII.2.3

Antaŭulo:
Aŭgusto Cezaro (-2714)

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Kaligulo (3741)