Tibeta skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tibeta alfabeto)
Ĉi tiu artikolo uzas specialajn signojn; se via komputilo ne kapablas montri ilin, vi povas rigardi bildan version de la tabelo.

La tibeta skribo estas abugido, kiu apartenas al la nordhindaj skriboj. Ĝi estas utiligata en Tibeto, Butano kaj partoj de Nepalo kaj Barato (Ladhako). Temas pri la skribo, en kiu estas verkitaj la sanktaj skriboj de la tibetaj budhanoj. La tibeta skribo estas uzata por la tibeta, la dzonka kaj la ladhaka lingvo.

Kiel ĉe ĉiuj hindaj skriboj, ĉiu silabo enhavas entenatan vokalon a (ka, kha, ga, …), kiu per kromsignoj estas modifita en aliajn vokalojn (ki, khi, ghi, …).

Literoj[redakti | redakti fonton]

Bazaj silaboj kun entenata vokalo a[redakti | redakti fonton]

Jen la skribo (Unikodaj signoj 0F40 ĝis 0F6A):

Litero Transliterumado
Wylie
Prononco
ka ka
kha kha kun aspiro
ga ga
nga inter nga kaj na
ca ĉa sen forta aspiro
cha ĉha kun aspiro
ja ĝa sen forta aspiro
nya nja
ta ta
tha tha kun aspiro
da da
na na
pa pa
pha pha kun aspiro
ba ba
ma ma
tsa ca
tsha cha kun aspiro
dza dza
wa ŭa
zha zha kun aspiro
za za
’a a
ya ja
ra ra
la la
sha ŝa sen forta aspiro
sa sa
ha ha kun aspiro
a a

Aliaj vokaloj[redakti | redakti fonton]

La tibetaj vokaloj estas same kiel tiuj de Esperanto. Ili aperas kiel signoj aldonitaj al la literoj a (nenio), i (  ི), u (ུ), e (  ེ) kaj o (  ོ). Krom por a, la aliaj estas skribitaj sur aŭ sub la litero kies prononco ŝanĝiĝas. Ekzemple:

  • ཀི estas ki,
  • ཇུ estas ĝu,
  • ཏེ estas te, kaj
  • མོ estas mo.

Sanskrito[redakti | redakti fonton]

Kelkaj literoj estas uzataj por vortoj el sanskrito :

Litero Transliterumo Prononco
གྷ gha gha kun aspiro
tta ta
ttha tha kun aspiro
dda da
ཌྷ ddha dha kun aspiro
nna na
དྷ dha dha kun aspiro
བྷ bha bha kun aspiro
ཛྷ dzha dzha kun aspiro
ssa sa
ཀྵ kssa ksa

Unikodo por tibeta skribo[redakti | redakti fonton]

Unikodo uzas la signojn kun kodoj 0F00 ĝis 0FFF por la tibeta skribo. (ISO/CEI 10646 Unicode 3.2). Tiuj signoj reprezentas literojn, ciferojn, astrologiajn signojn, interpunkciojn, ktp. Jen skema priskribo:

  • Silabo OM 0F00
  • Komencosignoj 0F01 - 0F07
  • Aliaj frazsignoj 0F08 - 0F14
  • Astrologiaj signoj 0F15 - 0F1F; 0F3E - 0F3F; 0FCF
  • Ciferoj 0F20 - 0F29; (ciferoj -1/2 0F2A 0F33)
  • Signoj 0F34 - 0F39; 0FBE - 0FBF
  • Interpunkcioj 0F3A - 0F3D
  • Literoj 0F40 - 0F6A
  • Literaj kromsignoj 0F71 - 0FB9
  • Kantsignoj 0FC0 0FC3
  • Simboloj 0FC4 0FCC

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.