Tibetobirma lingvaro
Etnografio > Etno > Ĉinotibeta familio > Tibetobirma grupo
Etnoj de la grupo | Kvanto |
---|---|
Birmanoj | 30 280 000 |
Izuoj | 6 900 000 |
Tibetanoj | 4 830 000 |
Karenoj | 3 700 500 |
Manipuranoj | 1 400 500 |
Bhotioj | 1 200 500 |
BHOTIOJ
- Nomo: [f] Bhotias; [r] bhotija
- Popolo, ĉefloĝantoj de Butano (1 miliono, 1991). Loĝas ankaŭ en Nepalo (110 mil) kaj Hindio (90 mil).
- Lingvo: de ĉino-tibeta familio.
- Kredantoj: precipe budhistoj, en Hindio - hinduistoj.
BIRMANOJ, Mjanmanoj
- Nomoj: [m] mjanma; [f] Birmans; [r] mjanma, birmanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Mjanmao (pli ol 30 milionoj). Loĝas ankaŭ en Hindio, Kamboĝo, Laoso k.a. Prauloj de birmanoj venis de Tibeto kaj asimilis lokaj mon-kmerajn tribojn. Totala kvanto: 30,28 milionoj (1987).
- Lingvo: birma.
- Kredantoj: precipe budhistoj.
ĤANOJ
- Nomoj: [f] Hani; [r] ĥani
- Grupo de popoloj en Ĉinio (pli ol 1,3 milionoj) kaj la landoj Hindoĉinio. Totala kvanto: 1,48 milionoj (1992).
- Lingvoj: lolo-birmaj.
IZUOJ
- Nomo: [m] ij; [f] Izu; [r] iczu
- Popolo en la sudo de Ĉinio; 6,9 milionoj (1992).
- Lingvo: de ĉino-tibeta familio.
- Kredantoj: daosistoj, konfuceanoj, parto de tradiciaj konfesoj.
KAĈAROJ
- Nomo: [m] boro, dimasa; [f] Katchars; [r] kaĉari
- Popolo en Hindio (ŝtato Asamo), 1 milionoj (1992).
- Lingvo: de tibeto-birma grupo. precipe hinduistoj.
KAĈINANOJ
- Nomo: [m] ĉĵinpo; [f] Kachin; [r] kaĉin, czinpo
- Popolo en Mjanmao (675 mil, nacia regiono Kaĉino) kaj Ĉinio, malgrandaj grupoj - en Tajlando, Laoso kaj en sudoriento de Hindio. Totala kvanto: 810 mil (1992).
- Lingvo: kaĉina.
- Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ budhistoj kaj kristanoj (baptistoj).
- Nomo: [m] pgĥanjo; [f] Karens; [r] kareni
- Popolo en Mjanmao kaj okcidento de Tajlando; 3,7 milionoj, inter ili en Mjanmao pli ol 3,5 milionoj (1992).
- Lingvo: de sino-tibeta familio.
- Kredantoj: precipe budhistoj, estas ankaŭ kristanoj (baptistoj).
MANIPURANOJ
- Nomoj: [m] mejthej; [f] Manipuri, Meithei; [r] manipuri
- Popolo en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Manipuro; 1,4 milionoj (1992).
- Lingvo: manipura.
- Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ kristanoj (protestantoj) kaj muzulmanoj-sunaistoj.
NAGAOJ
- Nomoj: [f] Naga; [r] naga
- Grupo de popoloj en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Nagalando. Loĝas ankaŭ en ŝtatoj Manipuro kaj Asamo kaj najbaraj regionoj de Mjanmao. Totala kvanto: 1,12 mil (1992).
- Lingvo: nagaa.
- Kredantoj: parto estas kristanoj, la restaj nagaoj estas anoj de tradiciaj religioj.