Tibor Cári

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CÁRI Tibor (ca:ri) estas rumanuja hungara komponisto, pianisto naskita en Odorheiu Secuiesc la 19-an de januaro 1979. Lia edzino estas Tünde Baczó koreografino, dancistino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Cári finis muzikpedagogion en 2002 en la Okcidenta Universitato de Temeŝvaro kaj inter 2000 kaj 2004 li estis komponisto kaj pianisto de la hungara Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro, en jaroj 2005-2007 referanto de la Kultura Centro de Distrikto Timiş. De 2007 li estas liberprofesiulo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi Magyar Ki Kicsoda, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]