Tibor Czigány

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Czigány [cigAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czigány Tibor estis hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 2013, ordinara en 2019) de Hungara Scienca Akademio.

Tibor Czigány [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Czigány frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo ricevinta diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1988. Post lernado li ekinstruis samloke en la universitato. En la 1990-aj jaroj li kelkfoje instruis ankaŭ en Kaiserslautern. Li doktoriĝis en la universitato en 1994. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1997, li doktoriĝis (DSc) en 2005 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis en 2002. Ekde 2001 li estis katedrestro, en 2012 dekano. Li havas edzinon, kiu naskis 4 gefilojn. Li okupiĝas precipe pri polimeroj. Li ricevis medalojn kaj premiojn inter 2001-2018.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Deformation rate dependence of the essential and non-essential work of fracture parameters in an amorphous copolyester (1998)
  • Special manufacturing and characteristics of basalt fiber reinforced hybrid polypropylene composites: Mechanical properties and acoustic emission study (2006)
  • Microscopic analysis of the morphology of seams in friction stir welded polypropylene (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.