Tibor Dénes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Dénes
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1907 (1907-07-15)
en Oradea
Morto 17-an de marto 1983 (1983-03-17) (75-jaraĝa)
en Lugano
Lingvoj hungaraitala vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Pécs vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturhistoriisto • theatre historian vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

DÉNES Tibor (de:neŝ) estis hungara verkisto, literaturhistoriisto naskita en Nagyvárad la 15-an de julio 1907 kaj mortinta en Lugano la 17-an de marto 1983.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tibor Dénes studis kaj doktoriĝis (1932) en Pécs. Li estis kunlaboranto de Napkelet kaj Vigilia, poste rubrikgvidanto de Katolikus Szemle. Post 1945 li instruis en la altlernejo Színház- és Filmművészeti Főiskola. En 1951 oni arestis lin laŭ falsaj akuzoj kaj kondamnis al malliberejo. Post sia liberiĝo li reĝisoris en teatroj de Kaposvár kaj Békéscsaba. En 1956 li forlasis Hungarion kaj loksidiĝis en Svislando. Li laboris kiel bibliotekisto en Ĝenevo kaj Lugano. Li publikis en Irodalmi Újság, Magyar Műhely, Új Látóhatár, Katolikus Szemle, Nemzetőr kaj en aliaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A költői lélektan kísérlete (studo, Pécs, 1929);
  • Péterfy Jenő esztétikája (studo., Pécs, 1930);
  • Kaffka Margit (studo, Bp., 1932);
  • Éjszaka (romano, Bp., 1943);
  • Villanykereszt a dombtetőn (r., Bp., 194);
  • Az idegen (r., Bp., 1944);
  • Századvég (studo, Bp., 1947);
  • Vízválasztó (eseoj, Bp., 1948);
  • Sztravinszkij (eseo, Bp., 1949);
  • A Thália története (studo, kun Ferenc Katona, Bp., 1954);
  • Musique (Genève, 1957);
  • Une pufit d' un portier d'Hotel (rakontoj., Trogen, 1959);
  • Sírontúli beszélgetés (rakontoj, München, 1960);
  • Fák, tavak, tengerek (rakontoj, Washington, 1967);
  • Socrate et la valeur de la pédagogie (studo, Párizs, 1969);
  • Agónia (r., München, 1971);
  • La décore de théâtre en Hongrie (stdo, München 1973);
  • Élmények a forradalomban (Genf, 1976);
  • Barátunk, Bunyák (r., München, 1977);
  • Arcok és harcok (eseoj, München, 1979);
  • Az ember milyen volt? (eseoj, München, 1980);
  • Budapest nincs többé Budapesten (r., München, 1981);
  • Holnap, holnapután, tegnapelőtt (rakontoj, Zürich, 1984).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon