Tibor Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Frank
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1948 (1948-02-03)
en Budapeŝto
Morto 15-an de septembro 2022 (2022-09-15) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

Tibor FRANK, laŭ hungarlingve kutima nomordo Frank Tibor estis hungara historiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2013, ordinara 2019) de Hungara Scienca Akademio.

Tibor Frank [1] Arkivigite je 2014-01-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de februaro 1948 en Budapeŝto kaj mortis la 15-an de septembro 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Frank frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Kembriĝo. Li doktoriĝis en 1973. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1979, li doktoriĝis en 1998 antaŭ la akademio. Krom en la Scienca Universitato Loránd Eötvös li instruas aŭ instruis en Santa Barbara, Losanĝeleso, Vieno, Novjorko. Li okupiĝis precipe pri kontaktoj inter Usono kaj Hungario. Li ricevis premiojn inter 2000-2011.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • From Habsburg Agent to Victorian Scholar: G. G. Zerffi 1820—1892 (2000)
  • Picturing Austria-Hungary: The British Perception of the Habsburg Monarchy 1865—1870 (2005)
  • Double Exile: Migrations of Jewish-Hungarian Professionals through Germany to the United States 1919–1945 (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.