Tibor Halasi Kun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Halasi Kun [halaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halasi Kun Tibor estis hungara orientalisto, profesoro, membro (honora en 1986) de Hungara Scienca Akademio. Lia nomo estis Kun Tibor ĝis 1944. Lia frato estis György Halasi Kun.

Tibor Halasi Kun [1] Arkivigite je 2014-04-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de januaro 1914 en Zagrebo. Li mortis la 19-an de oktobro 1991 en New Milford en Konektikuto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Halasi Kun akiris diplomon en Universitato Pázmány Péter en 1936. Ĝis 1941 li instruis samloke en la universitato, poste en Ankaro. En 1951 li translokiĝis al Novjorko. Tie li instruis en Universitato Kolumbio. Foje li esploris en Istanbulo. Li okupiĝis precipe pri la prahungaroj, Kaŭkazio kaj Osmana Imperio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gennadios török hitvallása (1936)
  • A magyarság kaukázusi története (Historio de la hungareco en Kaŭkazo), (1943, 1986)
  • Peoples and Languages of the Caucasus (1959, 1979)
  • The Caucasus (1962)
  • Kipchak Philology and the Turkic Loanwords in Hungarian (1975)
  • Ottoman Data on Lesser Cumania (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.