Tibor Huszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Huszár
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1930 (1930-08-20)
en Veresegyház
Morto 2-an de novembro 2019 (2019-11-02) (89-jaraĝa)
Lingvoj hungaraanglagermanarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Lenin Institute
Familio
Frat(in)o Ilona Huszár
Infano 1
Okupo
Okupo sociologo • lerneja majstro • politikisto • universitata instruisto
vdr

Tibor Huszár [husAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huszár Tibor estis hungara sociologo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987).

Tibor Huszár [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1930 en Veresegyház, mortis la 2-an de novembro 2019.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Huszár studis en Moskvo inter 1949-1953. Li iomete partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, tial li iĝis nur instruisto en gimnazio inter 1957-1960. Poste li instruis jam en la Scienca Universitato Loránd Eötvös, kie li estis lektoro ĝis 1969, poste docento kaj katedrestro. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1976, tial en la sekva jaro li ricevis la instruan rangon profesoro. Li havis edzinon, kiu naskis filon. Li ricevis premion en 2003.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fiatalkori bűnözők (1963)
  • Fejezetek az értelmiség történetéből (1977)
  • Nemzetlét, nemzettudat, értelmiség (1984)
  • A hatalom rejtett dimenziói (Kaŝitaj dimenzioj de la potenco), (1995)
  • Az elittől a nómenklatúráig (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]