Tibor Kolbenheyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Kolbenheyer [kolbenhejer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolbenheyer Tibor estis hungara-ĉeĥoslovakiana fizikisto, astronomo, pedagogo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1979), membro ordinara de Ĉeĥa-Slovaka Scienca Akademio (1954).

Tibor Kolbenheyer [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1917 en Hungara reĝlando en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 9-an de marto 1993 en Košice.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Kolbenheyer post naskiĝo de Ĉeĥoslovakio apartenis al la hungara minoritato. Li frekventis universitatojn en Prago kaj Budapeŝto inter 1935-1940. En 1941 li doktorĝis. Li eklaboris en astronomia instituto en Budapeŝto, iom poste li paralele laboris en firmao por esplori nafton. En 1947 li revenis al Ĉeĥoslovakio, kie li signife kontribuis al la disvolviĝo de supera edukado kaj scienco en Ĉeĥoslovakio. Komence li laboris en geologia instituto, poste li instruis en universitato. En 1953 en Bratislavo li fondis instituton, kiun li longe gvidis. Li estis rektoro inter 1955-1963. Li ricevis 2 premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A galaktikai csillagfelhők és halmazok egyensúlyáról (1941)
  • Az üstökösökről (Pri la kometoj), (1942)
  • A tejútrendszer dinamikája (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]