Tibor Palánkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Palánkai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Palánkai Tibor estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).

Tibor Palánkai [1] naskiĝis la 1-an de marto 1938 en Jakabszállás.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Palánkai frekventis Universitaton Corvinus de Budapeŝto (dum la socialismo Ekonomika Universitato Karl Marx) inter 1956-1960. En la sekva jaro li doktoriĝis kaj li restis por instrui en la universitato. En 1966 li esploris en Usono, baldaŭe li instruis aŭ esploris en aliaj landoj. Li iĝis universitata profesoro en 1982. En la sekva jaro li estis elektita katedrestro, kiun li plenumis ĝis 1995. En 1986 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Inter 1997-2000 li estis rektoro. En 2008 li pensiuliĝis, sed li instruas plu. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1994-2010.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Nagy-Britannia és a Nemzetközösség (1971)
  • A fejlett tőkés országok világgazdasági alkalmazkodása (1986)
  • Integration and Transformation of Central and Eastern Europe (1997)
  • Economics of Enlarging European Union (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]