Tibor Szamuely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

SZAMUELY Tibor [samuelj tibor] (naskita la 27-an de decembro 1890 en Nyíregyháza en Hungario, mortinta la 2-an de aŭgusto 1919 en Lichtenwörth en Aŭstrio) estis ĵurnalisto, komunista politikisto, gvidanto de ruĝa teroro dum la Hungara Konsilantara Respubliko.

Li venis el bonhava burĝa familio. Li eklaboris en Budapeŝto (1908) kiel bankoficisto, poste dungito de asekura asocio. Dumtempe li membriĝis en la Hungara Socialdemokrata Partio, sed ne aktive politikumis. Li estis ekde 1909 kunlaboranto de eldonaĵo Szabolcsvármegye; inter 1910 kaj 1912 kunlaboranto de gazetoj Nap, Nagyváradi Napló kaj Szabadság en Nagyvárad. Post siaj akre-kritikaj, senvualigaj artikoloj li devis forlasi la urbon kaj translokiĝis al Fiume (Rijeko), kie li laboris ĉe la gazeto Tengerpart. Iom poste li estis dungita de la ĉefurba katolika gazeto Magyar Kurírnál (dumtempe li laboris pri antiklerika libro, kiu restis manuskripto). Liaj skriboj aperis en Pénzvilágban kaj Úttörő, ekde 1913 li estis ekstera kunlaboranto de Népszava. Danke al apogo de sia patro li gvidis monduman vivon kaj vojaĝis tra Eŭropo.

Li venis en 1915 en rusan militkaptitecon, el kie li liberiĝis nur post la Oktobra Revolucio. Li partoprenis ekde januaro de 1918 en movado de militkaptitoj en Mioskvo, estis kunfondinto de la hungara grupo de la Rusia Komunista (bolŝevika) Partio, poste li redaktis la komunistan gazeton Sociala Revolucio. Li organizis ankaŭ diversajn internaciajn kaj hungarajn komunistajn grupojn.

Aŭtune de 1918 li vojaĝis per soveta diplomata pasporto al Svislando, kie li kontaktis hungarajn komunistojn.

Li revenis Hungarion la 3-an de januaro 1919, iĝis ano de la Centra Komitato de la Hungariaj Komunistoj, krom tio li redaktis la gazeton Ruĝa gazeto (Vörös Újság). Li travivis atencon en Nyíregyháza, sed liaj du fratoj vundiĝis.

Oni arestis lin la 14-an de januaro 1919, sed sen konkretaj pruvoj (pri onidiraj ekzekutoj en Rusio) li liberiĝis kaj alprenis la kaŝnomon János Krauze.

Li fifamiĝis pro sia agado dum la Hungara Sovetrespubliko. La 3-an de majo 1919, li subpremis ribelon ĉe Szolnok. Sammonate li flugis super malamikaj areoj al Kijevo por renkonti Leninon (21–30-an de majo). En junio, li gvidis terorisman, ekzekutan taĉmenton en PostDanuba regiono de Hungario. Li ekzekutigis en Csorna kaj Kapuvár multajn homojn.

La malafabla internacia eĥo pro la ekzekutoj ekigis eĉ en Hungario malplaĉon, gvidantoj de la Hungara Sovetrespubliko malkontentis pri liaj agadoj. Oni forigis lin el la gvidantaro (24-an de junio).

Oni komisiis lin pri subpremo de ribelo apud la Danubo (20-an de junio). La tujdecida juĝistaro, gvidata de li, decidis pri 50 ekzekutoj (fine de junio).

Li mortis dum fuĝo inter nekonataj cirkonstancoj.