Tibor Tolnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tibor Tolnay)

TOLNAY Tibor [tolnai], estis hungara pentristo naskita la 6-an de julio 1932 en Oradea kaj mortinta la 28-an de oktobro 2009 en Oradea,

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Tibor Tolnay finis en sia naskiĝurbo. Li studis inter 1947 kaj 1949 ĉe Gábor Miklóssy kaj inter 1952–1962 li estis dekoraciisto de Alkoholfabriko en Oradea. Inter 1962–1968 li gvidis la sekcion pri scenejdekoracio de Nagyváradi Állami Magyar Színház. Ekde 1968 ĝis 1990 li estis la gvidanto de grupo pri aranĝo de montrofenestroj de konsumkooperativoj en Distrikto Bihor. Li pensiuliĝis en 1990. Li estis ankaŭ bonega amatora aktoro. Ekde 1970 Tolnay regule ekspoziciis. En la 1970-aj jaroj li faris eksterlandajn studvojaĝojn: en 1975 en Bulgarujo, en 1985 en Francujo. En la 90-aj jaroj li partoprenis en pluraj kreaĵtendaroj.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Plumkajeroj[redakti | redakti fonton]

  • Szerelmem, Várad (1994),
  • Várad marad a szerelmem (1996),
  • Nagyszalonta arany város, ?.

Fontoj[redakti | redakti fonton]