Tibulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Albio Tibulo, ĝenerale konata kiel Tibulo (lia antaŭnomo ne estas konata, ĉ 49-19 a.Kr.), estas Latina poeto. Li naskiĝis proksime al Romo el nobela, kvankam ne riĉa familio. Lia militista kaj persona vivo estis intime ligita al Mesalo, kiu faris el li unu el la plej favorataj poetoj de sia rondo. Mesalo provizis lin per ekonomia sendependeco, por ke la poeto laŭplaĉe sin dediĉu al la kultado de la Muzoj.

Jam dumvive Tibulo famiĝis pro siaj elegioj. Tiu ĉi ĝenro sub lia plumo atingis ankoraŭ ne konatan brilon.

Inter 30 kaj 27 Tibulo havis amrilaton kun blonda knabino, eleganta ekssklavino - Delia en liaj poemoj -, kiu finfine edziniĝis al ĵaluza maljunulo. Inter 29 kaj 27, krome, li havis amrilaton kun Marato, kaprica kaj postulema junulo. Tiuepoke aperis lia unua libro da elegioj. Inter 25 kaj 24 li ree enamiĝis, nun je certa Glicera. Inter 23 kaj 19 lia ĉefa am-idolo estis belulino, kiun li nomis Nemeza.

Ankoraŭ ne 30-jara, li mortis je kelkaj tagoj distance de Vergilio.

Li estas la unua Latina poeto, kies verkoj komplete aperis en Esperanto: Elegioj - ĉe VoKo, 1998 - 76 p.