Tiger Rag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiger Rag estas kanto de frua ĵazo. Kiel komponisto de la peco publikigita en 1917 estas enlistigita Nick LaRocca; la teksto devenas de Harry DeCosta. La peco, kiu estis registrita sur unu el la unuaj sondiskoj de ĵazo, rapide evoluis al ĵaza normkanto kaj estas ludata ĝis nun, aparte en diksilando. Ĝi estas supozeble la unua ĵaztitolo. [1]

Originoj de la kanto[redakti | redakti fonton]

La komencaj notoj de „Tiger Rag“ ĉe la domo de LaRocca en Nov-Orleano

Laŭ La Rocca, kiu pretendis esti la komponisto de Tiger Rag, la „akordoj de konataj melodioj“ formis la bazon por la peco, La paloma same kiel marŝo de John Philip Sousa.[2] Kiu vere estas la komponisto de la peco, tamen estas ege pridisputata.[3] Jelly Roll Morton ankaŭ asertis, ke li komponis la titolon;[4] laŭ li ĝi baziĝas sur la harmonioj de franca kvadrilo.[5] Laŭ pli nova ĵazesploro la peco estis vaste konata en Nov-Orleano sub la titolo Number Two,[2] kies komponisto estis Johnny De Droit. [6]

Strukturo de la kanto[redakti | redakti fonton]

Tiger Rag konsistas el kvar formpartoj, kiuj estas metitaj unu apud la alia kiel je klasika ragtimo.[2] Parto D estis pritekstata per la vortoj „Hold that tiger“ kaj „Where's that tiger“. Jen ofte aŭdeblas krome lipa glitsono aŭ ankaŭ grumblosono de la trombono.[1]

Unua surdiskigo[redakti | redakti fonton]

La Original Dixieland Jazz Band, al kiu tiam estis aliĝinta LaRocca kiel trmpetisto, sonregistris la pecon en 1917 je Ĉikago. Pli efektoplena estis versio, kiun la bando surdiskigis la 25-an de marto 1918; ĝi tenis dum du semajnoj rangon du de la usona furorkanta ranglisto.[6] Dum la sekvaj jaroj la bando ĉiam denove surdiskigis la pecon. „En 1923 ekz. la tempo estas pli komforta, la solopartoj estas pli forte ellaboritaj, la diksilanda prainstrumentado per trumpeto, klarneto kaj trombono estas kompletigita per la enmoda instrumento saksofono.“ En la versio el 1924 Bix Beiderbecke kontribuas pli longan soloon.[2]

Pluaj sukcesoj laŭ ranglisto[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ poste registraĵoj de la kanto plurfoje fariĝis furoraĵoj:

Efikohistorio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Hans-Jürgen Schaal Tiger Rag fariĝis „esprimo de tio, kion signifis ĵazo proks. 1920 en grandaj partoj de la mondo: rapida, ritma, sovaĝa, ekstaza dancmuziko kun kolektiva improvizado, koncizaj ripetfrazoj kaj spritaj breĉoj.“[2] Tre baldaŭ la dancbandoj transpenis la pecon: Jam januaron 1920 ankaŭ en Germanujo aperis, interpretata de usona armebando, unua sonregistraĵo de Tiger Rag (je Homocord).[5]

Vladimir Horowitz kaj Arturo Toscanini estis ege impresitaj de la interpretado de Tiger Rag fare de Art Tatum (en la novjorka Cafe Society).[7] Ankaŭ muzikistoj de la svingo en la 1930-aj jaroj sonregistris Tiger Rag, jam en 1928 Tommy Dorsey, poste Ray Noble, Benny Goodman (1936)[8] kaj plurfoje Django Reinhardt (unue en 1934 duope kun Stéphane Grappelli)[9]. Ĝi validas nun kiel kvazaŭ ĉioeltena peco de la tradicia ĵazo.

Multaj nigrusonaj muzikistoj komence bojkotis la pecon, ĉar ili havis „rezervojn“ pro la riproĉo, ke LaRocca kaj siaj kunmuzikistoj ŝtelis ĉi tiun pecon. Duke Ellington surdiskigis la pecon nur kun ŝanĝita melodio sub nomoj kiel High Life; Chu Berry nomis la pceon Sittin’ In.[2] Louis Armstrong surdiskigis la pecon nur en 1938.[10]

Dum la nazia diktatoreco Tiger Rag, kiun la germana publiko plue ŝatis, estis germanigata kiel „Schwarzer Panther“ (nigra pantero) kaj dancata kiel fokstroto. Eĉ post la Dua Mondmilito Tiger Rag estis prezentata sub germanligva titolo.[11]

En moderna ĵazo ekzistas nur disaj interpretaĵoj, ekz. de Charlie Parker (1947, kiel enkonduko al Shaw Nuff); tamen sur ĉi tiu komponajo baziĝas la pecoj Daybreak Express, Hot and Bothered, Slippery Horn und Braggin' in Brass.[12] Pierre Dørge pluevoluigis la komponaĵon al New Tiger Rag.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3. Auflage); ISBN 9783761814147
  • Dietrich Schulz-Köhn: ‚I Got Rhythm‘. 40 Jazz-Evergreens und ihre Geschichte. München: Heyne, 1994, S. 340-346. ISBN 3453078101

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Henry Martin, Keith Waters Essential Jazz: The First 100 Years, S. 53
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 H.-J. Schaal, Jazz-Standards, S. 507ff.
  3. William Emmett Studwell, Frank Hoffmann, Beulah B. Ramirez The Popular Song Reader: A Sampler of Well-Known Twentieth Century-Songs Routledge 1994, S. 39
  4. Morton verkis, ĉar lia pretendo sur la aŭtoreco ne estis respektata, surbaze de la komponaĵo pluan kanton, Milenberg Joys, kiun tia inter alie surdiskigis New Orleans Rhythm Kings, McKinney’s Cotton Pickers, Fletcher Henderson kaj Louis Armstrong; vgl. H.-J. Schaal, Jazz-Standards, S. 508.
  5. 5,0 5,1 Christian Broecking Keine schmutzigen Noten geboten, Berliner Zeitung, 14-an de januaro 2010
  6. 6,0 6,1 Portreto de kanto (jazzstandards.com)
  7. Vgl. Ernst Burger Art Tatum und Erroll Garner Jazzzeitung 12/2006, S. 19
  8. Sabine Meyer surdiskigis ĝin pro tio sur ŝia omaĝo al Goodman. Komp. Hommage to Goodman (AllAboutJazz)
  9. Komp. Dix Bruce Gypsy Swing & Hot Club Rhythm II for Guitar, S. 41f.
  10. En 2001 wurde es jedoch von Nicholas Payton tamen interpretis ĝin sur sia omaĝdisko al Armstrong.
  11. Vgl. Michael H. Kater: Gewagtes Spiel. Jazz im Nationalsozialismus. Köln 1995 sowie Jörg Lichtinger Swing aus dem Feindsender
  12. David Baker How to Play Bebop, Band 3, S. 4
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Tiger Rag » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3552400 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)