Tighina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tighina
ukraine: Бендери, ruse: Бендеры
Urbo
Preobrajenskii sobor v Benderah.jpg
Katedralo de la Transfigurado en la urbo, konstruita en la 19a jarcento.
Bendery-Flag-2003b.gif
Flago
Coat of Arms of Bendery.gif
Blazono
Oficiala nomo: Bender
Lando Flago de Moldavio  Moldavio
Teritorio Ĉednestrio
Historia regiono Moldavujo
Rivero Dnestro
Situo Tighina
 - alteco 15 m s. m.
 - koordinatoj 46°49′50″N 29°28′16″E  /  46.83056°N, 29.47111°O / 46.83056; 29.47111 (Tighina)
Areo 97,29 km² (9 729 ha)
Loĝantaro 97 027 (2004)
Denseco 997,3 loĝ./km²
Fondo 1408
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo MD-3200
Telefona antaŭkodo + 373 552
Aŭtokodoj А — —
Situo enkadre de Moldavio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moldavio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bender, Moldova
Retpaĝo: www.bendery.md
Fortikaĵo en Tighina
Historia armea tombejo en la urbo
Cetatea Tighina.JPG

Tighina [-ˈgiː-] (per cirilaj literoj Тигина, ruse Бендеры / Benderi, germane kaj turke Bender) estas urbo en Moldavio, kiu situas borde de la rivero Dnestro. Dum la jaro 2004 ĝi havis 97.027 loĝantojn, kaj sekve estas la kvara plej granda urbo de Moldavio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 12-a jarcento en la loko de la nuna urbo estis kolonio de italaj komercistoj el la urboŝtato Ĝenovo. Ĝis la jaro 1538 Tighina apartenis al la Princlando Moldavio, poste estis parto de la Otomana Imperio. Jam komence de la 16-a jarcento la moldavia princo Ştefan cel Mare tie konstruigis fortikaĵon, kies restoj ankoraŭ nuntempe videblas.

La otomanaj konkerantoj nomis la fortikaĵon Bender (turke "pordego"). Eble la nomo tamen ankaŭ havas etimologian ligon al la persa vorto Bandar [bæn'dær] por "haveno".

La fortikaĵo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Dnestro, ekde la jaro 1538 centro de la islamo en Moldavio, kadre de la Granda Nordia Milito inter la jaroj 1709 kaj 1711 iĝis rifuĝejo de la reĝo Karolo la 12-a de Svedio. Dum la jaro 1812 ĝi konkeriĝis fare de la armeo de la Rusia Imperio kaj sekve iĝis parto de la provinco Besarabio. Fine de la 19-a jarcento la urbo konsistis el moldavianoj, rusoj, armenoj, judoj kaj tataroj, kaj havis 2 kristanajn preĝejojn kaj 8 judajn sinagogojn. Krom komerco, fiŝkaptado kaj agrikulturo, gravaj metioj estis produktado de argilaĵoj kaj brikoj. Dum 1918 Tighina, kiel parto de Besarabio, iĝis parto de la ŝtato Rumanio.

Dum la Dua Mondmilito kaj sekve de la Molotov-Ribbentrop-pakto pri reciproka neagreso inter la tiamaj diktaturoj Nazia Germanio kaj Stalina Sovetunio la 28-an de junio 1940 la sovetunia armeo okupis la regionon kaj kreiĝis la Moldava Soveta Socialista Respublikokiel parto de Sovetunio. Dum junio 1941, post kiam Nazia Germanio malgraŭ la pakto tamen ekmilitis kontraŭ Sovetunio, la regiono ree iĝis parto de Rumanio. Dum aŭgusto 1944 la Ruĝa Armeo de Sovetunio rekonkeris la teritorion. Pro la geografia situo de la urbo dum la jaro 1992 ekestis sangoplenaj bataloj inter la armeo de la nun sendependa ŝtato Moldavio kaj armitaj sendependismanoj el Ĉednestrio. Ekde tiam la urbo estas parto de la internacie ne agnoskita Ĉednestria Moldava Respubliko. La urbon, kiu deklariĝis aparta sekureca zono, nun kontrolas "unuiĝinta kontrola komisiono" el moldaviaj, ĉednestriaj kaj rusaj soldatoj. En la urbo estas multnombraj entreprenoj, kiuj inter alie produktas ŝuojn (Floare) aŭ elektrajn kablojn (Moldavkabel).

Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]

  • Emil Constantinescu – eksa prezidento de Rumanio, naskiĝinta en Tighina
  • Tamara Buciuceanu – rumana aktorino, naskiĝinta en Tighina
  • Lev Simonoviĉ Berg – sovetunia zoologo kaj geografo de juda deveno
  • Jerzy Neyman – pola statistikisto
  • Benderli Paŝa – du veziroj de la Otomana Imperio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]