Tigra lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tigra lanio
Tigra lanio, junulo ĉe Natura Parko Hindhede, Singapuro
Tigra lanio, junulo ĉe Natura Parko Hindhede, Singapuro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. tigrinus'
Lanius tigrinus
(Drapiez, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tigra lanioDikbeka lanio (Lanius tigrinus) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas en arbaraj habitatoj tra orienta Azio. Ĝi estas timida, ofte solema birdo kiu estas malpli videbla ol plej parto de aliaj lanioj. Kiel ĉe aliaj lanioj ankaŭ ĝi estas predanto, kiu manĝas malgrandajn animalojn. Ties neston konstruas en arbo kaj la ino demetas 3 al 6 ovojn.

Ties nomo devenas el la tigreca bildo de siaj supraj partoj kiuj estas ruĝecbrunaj kun malhela strieco. Ankaŭ la latina scienca nomo aludas al la tigrecaj markoj de tiu specio. Masklaj plenkreskuloj havas blankajn subajn partojn kaj grizan kapon kun nigra masko. Inoj kaj junuloj estas pli senmarkaj kaj pli brunaj kaj junuloj ne havas grizan aŭ nigron ĉekape.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Tigra lanio estis unuefoje priskribita en 1822 de la belga naturalisto Pierre Auguste Joseph Drapiez en sia Dictionnaire classique d'histoire naturelle.[1] Li lokigis ĝin en la genro Lanius, grupo de ĉirkaŭ 26 specioj vivantaj en malfermaj areoj de Eŭrazio, Afriko kaj Nordameriko. La nomo de la genro signifas "buĉisto" en latino, alude al la genra kutimo palisumi kaj stoki predojn.[2] Ene de la genro, analizoj de la alvokoj sugestas ke la Tigro lanio estas pli proksime rilata al la Brunkrona lanio (L. cristatus) kaj al la Bovkapa lanio (L. bucephalus).[2] Ĝi ne havas agnoskitajn subspeciojn, do estas monotipa.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre malgranda, fortika lanio, 17–19 cm longa. Maskloj pexas 27-29 g kaj havas enverguron de 77.8-83.9 mm, vostolongon de 66.9-75.0 mm kaj bekolongon de 14.1-15.9 mm. Inoj pezas 29-37 g kaj havas enverguron de 79.5-85.3 mm, vostolongon de 66.3-79.1 mm kaj bekolongon de 14.8-16.7 mm.[2]

La dika beko estas blunigra kun nigra pinto kaj kruroj estas griznigraj. Maskla plenkreskulo havas dorson, pugon kaj ŝultrojn ruĝecbrunaj kun nigreca striado formanta tigrecan bildon. Ĝi krome havas nigrajn fruntojn kaj maskon kja grizajn kronon kaj nukon. La flugiloj kaj vosto estas brunaj kaj subaj partoj estas blankaj, foje kun svaga strieco en flankoj. Inoj estas pli senmarkaj kaj pli brunaj ol maskloj kun malpli etenda nigra masko, malpli grizo en kapo, mallarĝa blanka strio supraokula, pala makulo inter la beko kaj la okulo kaj sablokoloraj flankoj kun nigreca strieco. Junuloj havas malhelan skvamecan markecon ĉe kapo, dorso kaj subaj partoj kaj ne havas grizon aŭ nigron ĉekape. Ties beko havas palan bazon kaj la okulo ŝajnas granda pro la pala okulringo.[2][3]

Similaj specioj[redakti | redakti fonton]

La Brunkrona lanio estas pli granda kun pli longa vosto kaj pli maldika beko. Plenkreskulo havas brunajn kronon kaj nukon, tutbrunan dorson kaj blankan strion superokula. Junulo estas malpli kontraste markata ol la juna Tigra lanio kaj havas malhelan maskon. Ankaŭ la Bovkapa lanio estas pli granda kaj pli longvosta. Plenkreskulo havas ruĝecbrunajn kronon kaj nukon kaj maskloj havas blankan flugilmakulon. La Grizkrona lanio (Lanius collurioides) estas pli svelta kaj longvosta ol la Tigra lanio kun blanka flugilmakulo kaj tutbruna dorso.[2][3]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ties birdokanto estas muzikeca trilado. Ĝi havas varion de akraj alvokoj inklude laŭtan, ripetecan teritorian alvokon, plendeman alarmalvokon kaj pli mildan trilalvokon. Ĝi ofte alvokas el ŝirmejo sed teritoriaj maskloj alvokas el elstara ripozejo.[2]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ino ĉe arbaro Panti, Malajzio

Ĝi reprodultiĝas en moderklimataj regionoj de orienta Azio en deciduamiksita arbaro, arbarbordoj kaj farmoj kun disaj arboj. Ĝi troviĝas en malaltaj areoj, ĉefe sub 150 m en Rusio, 800 m en Japanio kaj 900 m en Ĉinio. Ties teritorio kovras Usurilandon en Orienta Rusio norden al ĉirkaŭ 44°N, centra kaj orienta Ĉinio, Koreio kaj nordaj kaj centraj partoj de la japana insulo de Honŝuo.[2][4]

Ĝi migras suden en aŭgusto kaj septembro, kaj revenas al la reprodukta teritorio en majo kaj junio. Ĝi vintrumas en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de sudorienta Azio sub 1,000 m super marnivelo. Ties nereproduktaj teritorioj etendas el sudorienta Ĉinio suden tra orienta Birmo, Tajlando, Laoso kaj Vjetnamio al Malajzio kaj Indonezio kie kelkaj atingas eĉ la insulojn de Javo kaj Balio suden kaj Sulaveson oriente. Vintre ili loĝas en arbarklarejoj kaj bordoj, kultivejoj, manglejoj kaj ĝardenoj.[2]

Vagantoj aperis en Hongkongo kaj Filipinoj. En Aŭstralio, mortinta birdo kiu elvenis sur ŝipo estis iam trovata ĉe Fremantle kaj oni vidis birdon en Kristnaskinsulo aprile de 2008.[5][6]

Ĝi havas ampleksan distribuadon kaj tre grandan populacion kaj ne estis konsiderata minacata fare de la BirdLife International kiu klasis ĝin kiel Malplej zorgiga.[7] Tamen ĝi ĵus malpliiĝis en Japanio kaj Rusio.[2] En Japanio, ĝi estas nuntempe nekomuna sed iam estis komuna kaj loĝis eĉ en ĉeurboj de Tokio.[8]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Junulo, Singapuro, Okt 1994

Ili manĝas ĉefe insektojn, ĉefe arakidojn, grilojn, skarabojn, cimojn, papiliojn kaj tineojn. Ili manĝas ankaŭ aliajn artropodojn kaj malgrandajn birdojn kaj lacertojn. Ĝi tipe ĉasas el ripozejo ĉe arbarbordo, ripoze malpli videble ol multaj aliaj lanioj. Ĝi manĝas intre branĉoj kaj foliojn por trovi predojn.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono daŭras el majo al julio. Paroj formiĝas dum la nordena migrado aŭ tuj post la alveno al la reproduktaj teritorioj kaj estas monogamaj. Pariĝanta masklo ripozas ĉe ino, movas la korpon supren kaj suben kaj movas la kapon el flanko al flanko dum elsendas mildan subkanton, pli malfortan version de la normala kanto. Ili plenumas ankaŭ rapidan montroflugon dum alvoko.[2]

La tasforma nesto estas konstruata de ambaŭ seksoj, kutime 1.5 al 5 m supergrunde sur branĉo en decidua arbo sed foje malalte inter arbustoj. Ĝi estas farata el tigoj, branĉetoj, radikoj kaj alia vegetaĵaro kaj kovrita el herboj.[2]

La ino demetas 3 al 6 ovojn, sed 5 estas plej komune. Ili estas variaj laŭ koloro kun malhelaj markoj en blankeca, rozkolora aŭ bluverda fono. Ili estas 21.2-24.1 mm por 15.3-17.8 mm. Ili estas kovataj de la ino dum 14–16 tagoj. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 2 semajnoj kaj restas proksime al la nesto sum pliaj 2 semajnoj. Kutime okazas ununura ovodemetado jare, sed oni faras duan ovodemetadon se la unua estis detruita. Fortaj ventoj kaj predado de la Eŭrazia pigo okazigas la perdon de multaj ovoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peterson, Alan P. (2002) Zoonomen Nomenclatural data. Konsultita la 2an de novembro 2008.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 Harris, Tony & Kim Franklin (2000) Shrikes & Bush-shrikes, Christopher Helm, London.
  3. 3,0 3,1 Robson, Craig (2002) A Field Guide to the Birds of South-east Asia, New Holland Publishers (UK) Ltd.
  4. MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford.
  5. Christidis, Les & Walter Boles (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds, CSIRO Publishing.
  6. Australasian Bird Image Database (2008) Tiger Shrike Arkivigite je 2011-06-11 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 2an de novembro 2008.
  7. BirdLife International (2008) Species factsheet: Lanius tigrinus[rompita ligilo]. Konsultita la 2an de novembro 2008.
  8. Brazil, Mark A. (1991) The Birds of Japan, Christopher Helm, London.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]