Tijuana

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plaĝo de Tijuana
Avenuo de Tijuana
La landlimo San-Diego-Tijuana
Avenida en Tjiuana

Tijuana [tihuana] estas urbo, limpasejo al Usono kaj mara banloko en la meksika subŝtato Baja California en Meksiko. En la subŝtato ĝi estas la plej granda urbo kaj samtempe la administra ĉefurbo de la samnoma komunumo Tijuana

Tijuana laŭ popola etimologio estus mallongigo de "Tía Juana" (Onklino Johanino, en la hispana) kiu estus virino kiu posedus bienon aŭ gastejon tie.

Enhavo

Bazaj informoj[redakti]

Historio[redakti]

La plej frue indianoj vivis tie. Eŭropanoj (nome hispanoj) alvenis en 1542. En 1848 rezulte de la Meksika-Usona milito Usono akiris la ĉirkaŭaĵon kaj ĉe Tijuana estiĝis la nova limo. En 1889 la urbo fondiĝis. Pli frue estis tie nur farmoj kaj paŝtejoj. La nova urbo prosperis pro la turistoj kaj pro la limpasejo. En la 1920-aj jaroj usonanoj amase alvenadis por drinkadi, sed ankaŭ kazinoj funkciis. Baldaŭe pro proksimeco de Usono Tijuana industriiĝis.

Klimato[redakti]

Tijuana havas sekan, senpluvan, subtropikan veteron jare po 235 mm pluvoj (precipe inter novembro kaj marto).

Trafiko[redakti]

Tijuana havas flughavenon. Interne aŭtobusoj trafikas. Du gravaj aŭtovojoj finiĝas en Tijuana. La limpasejo apartenas al la plej trafikaj pasejoj en la mondo.

Ĝemelurboj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]