Tikodromedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tikodromo

Tikodromo (Tichodroma muraria)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Tikodromedoj Tichodromadidae
Genro: Tikodromo Tichodroma
Specio: Tikodromo Tichodroma muraria
Linnaeus 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La TikodromoMurgrimpulo (Tichodroma muraria) estas birdospecio loĝanto de rokmuroj kaj rokkanjonoj el la familio de la Sitedoj. Ĝi ne nepre loĝas en altaj montaroj, kvankam la plej multaj el ĝiaj kovlokoj situas sur alpeca nivelo.

La sistematika enordigo de tiu specio, kiu montras ekkonilojn kaj de la Sitedoj (Sittidae) kaj de la Certiedoj (Certhidae), estas malfacila kaj ankoraŭ objekto de scienca diskuto. Krom la tie ĉi elektita sistematika pozicio estas uzata ankaŭ enordigo al memstara familio Tikodromedoj (Tichodromidae).

Disde la nomodona formo Tichodromo muraria muraria oni distingas la subspecion Tichodromo muraria nepalensis, kiu evidente estas specialiĝinta por ekskluzive altalpecaj situoj.

Aspekto

La Tikodromedoj pro sia vivo en krutaj rokmuroj kaj rokregionoj, sia bunta aspekto dum la kovotempo kaj sia specifa moviĝmaniero ne estas intermiksebla aŭ konfuzebla kun similaj specioj.

Kampornitologie plej atentofrapa estas la longa, malsupren kurba, nigra bekopinto, la okulfrape vastaj flugiloj kun la malhele tegolruĝaj, blanke punktigitaj kovroplumoj de la brak- kaj man-flugileroj (kiuj formas dumfluge du klare videblajn blankajn striojn ĉefe malsupre sed ankaŭ supre), ege kontrastaj kun la ĝenerala malhelgriza koloro, samkiel la gorĝo de la masklo, en la pompplumaro profundnigra. Dum la flugo la Tikodromedoj elvokas la bildon de malgranda, iom strange kolora Upupo aŭ de granda papilio. Dum ĝi sidas, la birdo aspektas musosimila, ankaŭ ĝiaj movoj estas musece glitrapidaj, nur la ruĝaj randoj de la flugiloj elatentigas klare el la entute skistogriza aperaĵo. En tiu pozicio ankaŭ la tre mallongaj kruretoj kun la superlongaj piedfingroj atentokaptas.

Dum la nutraĵserĉado la Tikodromedo estas plej atentofrapa. En la kruta roktereno ĝi saltetas aŭ grimpoflugas, dum daŭraj flugilspasmoj kaj flugildisetendoj, plejparte flanken supren, dum kio la ruĝaj kaj blankaj flugilkokardoj ekvideblas. Ambaŭ seksoj tre similas. En la pompoplumaro la gorĝo de la ino estas pli griza, ne profundnigra kiel tiu de la masklo. La antaŭa brusto, kiu ĉe la masklo estas malhelgriza ĝis nigra, ĉe la ino transiras al helaj, preskaŭ pure blankaj kolortonoj. En la nepompa plumaro la seksoj estas nur malfacile distingeblaj, la koloraro proksimume samas kiel la ina pompoplumaro.

La subspecio nepalensis estas iom pli granda kaj iom pli malhele kolora. La blankaj kolorinsignoj, precipe sur la vostoplumoj estas pli grandaj. Sed la distingiloj disde la nomodona formo estas malfortaj kaj krome variaj, pro kio multaj fakuloj traktas ankaŭ Tichodroma muraria kiel unutipan specion.

Voĉo

La kanto de la masklo konsistas el mallarĝaj, puraj fajfsonoj, kiuj en la alto ascendas; ofte li finas ĝin per pli hela kaj pli laŭta kurta elemento. Kvar ĝis kvin tiajn flutotonojn la masklo vicigas al strofo. La lasta fajfo plej ofte estas pli malhela. La kanto en la kruda montara medio de sia vivejo nur malfacile aŭdeblas, ofte oni povas aŭdi nur la plej helajn tonojn. La ino kantas simile, sed ŝiaj strofoj estas pli mallongaj kaj iom pli mallaŭtaj.

Krom tiu kanto oni ankoraŭ konas kontaktvokon de tiu entute malmulte vokema birdo, kiu sonas kiel „zuii“. Dum rivalbataloj oni aŭdas relative laŭtan bekoklakadon.

Voĉekzemplo

Schweizerische Vogelwarte (Svisa Birdobservejo) Sempach: Kurzporträt und Stimmbeispiel der Art (Kurtportreto kaj voĉekzemplo de la specio). Entajpu en la serĉfenestron: Mauerläufer!

Disvastiĝo

disvastiĝaj regionoj de la Tikodromoj

La dikodromo en sia tuta disvastiĝejo nenie estas multnombra. Sed tiu specio pro sia altalpeca vivejo estas tre malfacile trovebla. Alpistoj renkontas ĝin pli ofte ol ornitologoj.

La troviĝejoj de la nomodona formo (Tichodroma muraria muraria) etendiĝas je granda arko de okcidenta Eŭropo tra la Meza Oriento ĝis al la okcidenta Irano. En la plej multaj altmontaroj de tiu regiono ĝi ekloĝis. La plej gravaj montaraj ĉenoj de okcidente al oriente estas Kantabra MontaroPireneoj – franca Centra MasivoSvisa Ĵuraso – la tuta Alpo-arko inkluzive de la Sudalpoj – Apeninoj – parte ĝis la regiono Abruco – la Balkano kun la Dinara Montaro, la Pindo kaj la Olimpo – la Karpatoj, Beskidoj plus la montara regiono en okcidenta Transilvanio – la Rodopa Montaro kaj fine la Taŭruso kaj la Kaŭkazo.

Neklaraj kaj dubindaj estas informoj el Sudhispanio (Sieranevado), el la Krimea montaro kaj el la Pontus-Montaro. Ankaŭ sur Cipro, en la Libano kaj en Sirio eble ekzistas kovejoj.

Tichodroma muraria nepalensis

La disvastiĝo de tiu palearkta specio en Azio estas eĉ pli malmulte esplorita ol tiu en Eŭropo. Certe troviĝas Tichodroma muraria nepalensis en ĉiuj sudokcidentaziaj kaj centraziaj altmontaroj, kiel en Elbruso, Hindukuŝo, Altajo kaj Pamiro kaj ties apudmontaroj. Ankaŭ en Tienŝano kaj Kunlunŝano la Tikodromo estas vaste troviĝanta kovbirdo. Oriente de tie tre sporadaj bredejoj troviĝas ĝis al la montarregionoj sudokcidente de Pekino.

Vivejo

La kovejoj de la specio ĝenerale estas nealireblaj, abismaj kaj fendoriĉaj montecaj ĝis altalpecaj rokregonoj. Ili preferas kalk-rokojn kaj gnejson kaj kristalan skiston. Gravas diverseco de la sunbrilado dum la paso de la tago, kuŝantaj greskusenoj aŭ aliaj kreskaĵoj kaj krome la proksimeco de akvoelfluejoj aŭ akvofaloj. La alteco de la rokoj ne ludas rolon; oni malkovris kovejojn en pli ol 1.000 metrojn altaj rokmuroj samkiel iujn en ŝtonminejoj malpli ol 40 metrojn altaj. Krome la Tikodromo loĝas en relative malsekaj rokkanjonoj kaj en Mediteranea regiono en rokareoj kun izolaj kreskaĵoj de fenica junipero (Juniperus phoenicea) kaj rosmareno (Rosmarinus officinalis). La birdo evitas situojn forte elmetitajn al vento.

La vertikala distribuo de la kovejoj en Eŭropo estas inter 400 metrojn kaj pli ol 2500 metrojn super NN. Precipe oriente de la Rejno-valo de Vorarlbergo en Aŭstrio, regiono, kiu estas ornitologie tre bone esplorita, atentofrapas plimulteco de kovadoj en malaltaj situoj, nome en la regiono de Dornbirn kaj Hohenems. Sed ankaŭ tiuj vivejoj estas en proksimeco de montarblokegoj kaj altmontaraj regionoj, en kiujn la birdoj, fininte la bredadon, ŝatas forflugi dum la restantaj temperature favoraj monatoj.

Ekster Eŭropo oni konas kovejojn en altecoj de pli ol 4.000 metroj; oni observis en altecoj de pli ol 6.000 metroj Tikodromojn serĉantajn nutraĵon.

Se la birdoj dum la vintraj monatoj restas en la kovregiono, ili kutime moviĝas al terenoj pli malalte situantaj. Tiam oni povas observi ilin eĉ en urbaj regionoj, kiel ekzemple, sufiĉe regule, je la katedralo de Berno.

Konduto

Ĝenerale

Tikodromoj dum la tuta jaro restas en sia teritorio. Ili defendas kaj sian kovejon kaj sian vintroloĝejon. La teritoria agreskonduto de ambaŭ seksoj en la vintra duonjaro eĉ pligrandiĝas. Specifremdajn birdojn, kiel ekzemple la Fenikuron (Phoenicurus ochruros), ili ĝenerale toleras, sed samspeciajn rivalojn la posedanto de la loĝregiono provas energie forpeli. La kontraŭuloj ofte batalas fluge kaj foje je ekstrema vehemento, kio povas kaŭzi gravajn vundojn. Ekster la kovosezono la birdo vivas solece, escepte de malgrandaj grupoj dum la plumoŝanĝo. La amdanco kaj parfondo komencas ofte jam en la vintra loĝejo.

Aktiveco

La tagaktiva birdo forlasas sian dormokavon je tagiĝo, ĝi denove revenas tien je sunsubiro. En vintro la aktivecofazo komenciĝas rimarkinde pli malfrue kaj finas pli frue. La aktivofazon la birdo ofte interrompas por ripoz- kaj purigopaŭzo, kutime nur tre mallonga.

Konfortokonduto

Sunbanado apartenas al la ofte praktikataj komfortkondutoj. Je tio la birdo kuŝas kun larĝe disetenditaj flugil- kaj vostoplumoj sur ebena, al la suno eksponita rokŝtupo, aŭ ĝi ekprenas kvazaŭ sidantan pozicion kaj prezentas ventron, bruston kaj gorĝon al la suno. La kapo en tiu pozicio estas malantaŭen superstreĉita, la vosto servas kiel apogilo. Ankaŭ longdaŭra sablobaniĝado kaj akvobaniĝado, plej ofte en malgranda, desupra akvofluaxo, estas por la korpohigieno tre grava.

Moviĝado

La plej atentofrapa maniero moviĝi estas ambaŭkrura saltetado en vertikala rokmuro. La birdo ne uzas la voston por apogo, sed nur la piedoj kaj la longaj piedfingroj tenas la korpon, dense al la roko premitan, en ekvilibro. Se estas iom pli granda distanco inter du rokelstaraĵoj, la birdo ekuzas la flugilojn. Dum la grimpado ĝi daŭre disigas la plumojn de la manflugiloj kaj montras ties ruĝajn kaj blankajn insignojn; tiu konduto evidente havas signalefikon koncerne la teritorion. Pli grandajn partojn de la rokmuro sen elstaraĵoj la birdo pasas per spiraleca flirtflugo, en iom da distanco de la roko.

La tre grandaj kaj larĝaj flugiloj ebligas al la Tikodromo ekstreme lertajn flugmanovrojn kaj tre rapidajn suprenflugojn en termik-liftoj laŭlonge de la rokmuroj. La malsupreniĝo okazas per fulmrapida falflugo je strete almetitaj flugiloj. Nur mallonge antaŭ la surgrundiĝo la birdo komencas bremsi per vaste disigitaj flugiloj kaj vosto. Ofte, precipe se la birdo revenas kun predo al la nesto, ĝi paraŝutosimile sobglitas.

Konduto kontraŭ malamikoj

Se minacata per surteraj rabobestoj, la Tikodromo tre rapide spasme skuas la manflugilojn; sed se la danĝero venas de kaptobirdo, la Tikodromo restas senmova.

Migradoj

Se la veterokondiĉoj ĝin permesas, la plej multaj Tikodromedoj restas en sia kovregiono. Tamen ili ankaŭ migras vertikale kaj praktikas veterfuĝon. Oni ne observis ĝeneralan preferon de certa migrodirekto, sed unuopaj populacioj povas evoluigi tradicion de migrado je kelkaj 100 kilometroj. Ekzemple kelkaj el la Tikodromedoj kovantaj en nordorienta Svislando, Forarlbergo kaj bavara Algovio, regule migras en la regionon norde de la Konstanca lago, en la supran valon de Nekaro kaj en taŭgajn vivejojn de la suda Nigra Arbaro. Parte oni povis konstati la ĉeeston de la samaj travintrantoj en tiuj regionoj. La restado povis daŭri ĝis ses monatoj.

Nutraĵo kaj nutrado

La Tikodromo nutras sin kaj sian idaron ekskluzive per insektoj. La konsisto de la nutraĵo, pro la plejparte malfacila observebleco de la birdo, ankoraŭ ne estas esplorita en ĉiuj detaloj. La nutraĵo konsistas el plej malgrandaj ĝis mezgrandaj insektoj. Araneoj, falangioj kaj diversaj papilioj ŝajnas ludi apartan rolon. Ankaŭ akridojn la birdo predas.

La birdo eltiras per pikado la predobestojn el la fendoj, sed ankaŭ kolektas ilin de la grundo. Ĝi uzas la konstantan skuadon de la flugiloj por elfuĝigi la insektan nutraĵon. Mallongajn flugojn por persekuti fluginsektojn, laŭ maniero de la Muŝkaptuledoj (Muscicapidae), oni observis, sed ili ŝajnas ofte finiĝi senrezulte. Serĉante nutraĵon, la birdo renversas ŝtonetojn, kaj ĝi forigas baraĵojn martelante. Malgrandajn insektojn ĝi post kapto traboras per sia pinta lango kaj tiras ĝin en sian gorĝon; pli grandajn predojn ĝi unue mortigas, batante ĝin kontraŭ iu objekto, kaj nur poste glutas ĝin.

Tikodromedoj relative ofte trinkas, prefere lasante akvogutojn flui desupre en sian malfermitan bekon.

Kovadbiologio

La kovadbiologion oni, pro la malfacilaĵoj de la observado, ankoraŭ ne sufiĉe esploris.
Tikodromedoj plej verŝajne jam fine de sia unua vivojaro komencas kovi. Verŝajne ili praktikas sezonan monogamion. Indikoj ekzistas, ke kelkaj partneroj, pro sia kovadloka fideleco, dum jaroj denove pariĝas. Je izolitaj populacioj oni ankaŭ observis pariĝojn kaj sukcesajn kovadojn de proksimaj parencoj. La pariĝo jam okazas en la vintra loĝejo.

Nestsituo

Alveninte en la kovadregiono, nur malofte antaŭ martomezo, ambaŭ partneroj serĉas en fendoj kaj kavoj lokon por la nesto. Ofte regas malkonsento pri la fina decido, nur ĉar ambaŭ seksoj intense montradas la trovitajn kavojn ili venas al sovo. Plej zorge ili atentas certecon kontraŭ nest-rabistoj (Ermeno, Mustelkato(ankaŭ nomata Foino)). La sufiĉe grandvolumenan neston la ino pufas molige per muskoj, likenoj aŭ, se je dispono, per ŝaflano. Ekskluzive la ino konstruas la neston, la masklo ne faras pli ol asisti. Plej zorge kaj atente ŝi konstruas, kaj pro tio ŝi bezonas longan tempon (10 ĝis 20 tagojn). La plej multaj kovokavoj havas profundon de pli ol duona metro, la nesto situas en la lasta triono de la kavo. Duone flugkapablaj idoj ofte videblas je la kavenirejo, aŭ ili por la nutrado venas renkonte al la alflugantaj gepatroj.

Kovado

La kovadperiodo malofte komenciĝas antaŭ mezmajo. La ovaro konsistas el tri ĝis kvin pinte ovalaj, blankaj ovoj, kiuj kutime je la pli larĝa fino montras nigrajn punktojn kaj ŝprucmakulojn. La kovado komencas post la meto de la antaŭlasta ovo, tial la idoj eloviĝas ene de dudek kvar horoj. La kovodaŭro kaj la nutradotempo forte dependas de la vetero, meznombra daŭro estas 20 respektive 30 tagoj. Preskaŭ certas, ke la Tikodromedoj nur unufoje kovadas po jaro; ankaŭ se ili perdas la idojn, ili ne duafoje kovadas, verŝajne precipe pro tempomanko. La flugkapablaj idoj ankoraŭ kelkajn semajnojn post la ekflugo restas en loza familisocieto, antaŭ ol ili forflugas al relative distance situantaj regionoj. La gepatroj, fininte la kovad-okupiĝon, tre ofte suprenflugas al pli grandaj altoj, antaŭ ol transflugi al sia vintroloĝejoj en pli malaltaj situoj.

Populaciaro kaj populaciaj tendencoj

La Tikodromedoj apartenas al la birdospecioj, kiuj estas ekstreme malfacile esploreblaj. Pri nombroj de populacioj kaj pri evolutendencoj, precipe en ekstereŭropaj troviĝejoj, oni ne havas sufiĉajn informojn. Raportoj de montgrimpantoj kaj montarbiciklaj migrantoj verŝajnigas, ke tiu specio estas pli ofta kaj pli disvastiĝinta, ol ĝis nun supozite. Multajn regule okupitajn kovoregionojn oni malkovris nur en la lastaj jaroj.
La specio aperas en kelkaj naciaj Ruĝaj Listoj, sed la populacion entute oni taksas sekura (Ssekura). Grava faktoro de endanĝerigo estas montargrimpa kaj montar-biciklomigra turismo.

Nomklarigo

La scienca genronomo estas, kiel ĉe kelkaj aliaj genronomoj pleonasma. La nomo Tichodroma konsistas el la antikva greka vorto tò teīchos = la muro kaj (verŝajne) la antikva greka participo dromás = kuranta. muraria estas adjektivo derivita de la latina vorto murus, -i m. = muro. Sub muro oni devas kompreni la rokmuron, simile kiel ankaŭ en la alpinisma lingvouzo oni parolas pri muro, se temas pri rokmuro.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Hans Löhrl: Der Mauerläufer, Tichodroma muraria. Die Neue Brehm-Bücherei Bd. 498, 2004., 136 S., 70 S/W-Abb., 1 Farbabb. ISBN 3-89432-837-1 - Unveränderter Reprint der Auflage von 1. Januar 1976
  • Handbuch der Vögel Mitteleuropas. Bd. 13/II. S. 880 - 918; AULA Wiesbaden 1993
  • Hans GüntherBauer/Peter Berthold: Die Brutvögel Mitteleuropas. Bestand und Gefährdung. AULA – Wiesbaden 1997. S. 423 - ISBN 3-89104-613-8
  • Ulrich Brendel: Vögel der Alpen. Ulmer Stuttgart 1998. S 120 und 121. ISBN 3-8001-3502-7
  • Viktor Wember: Die Namen der Vögel Europas. Aula Wiesbaden 2005. ISBN 3-89104-678-2
  • Jochen Hölzinger et al.: Die Vögel Baden-Württembergs. Bd 3.2; Ulmer Stuttgart 1997; S 189-196. ISBN 3-8001-3483-7
  • Miroslav Saniga: Foraging habits of the Wallcreeper (Trichodroma muraria). In Vogelwelt 123 (2002) S. 161-164. AULA-Wiebelsheim 2002.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara