Tiktaliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tiktaliko
Troveblo de fosilioj: Devonio
restaŭrita aspekto de Tiktaalik roseae
restaŭrita aspekto de Tiktaalik roseae
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Sarkopterigoj Sarcopterygii
Subklaso: Tetrapodomorpha
Genro: Tiktaliko Tiktaalik
Tiktaalik roseae
Daeschler, Shubin & Jenkins, 2006
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Skizo de tiktaliko

Tiktaliko (Tiktaalik - en inuita lingvo granda dolĉakva fiŝo) estis genro de amfibio-similaj sarkopterigaj fiŝoj, kies fosilion oni trovis en sedimenta ŝtonaro de supra devonio de insulo Ellesmere en norda Kanado. Ĝis nun oni konas unu solan specion de la genro, Tiktaalik roseae. La (tri) fosilioj datiĝas je 375 milionoj da jaroj, la plej granda longis eĉ 3 m.

Ĝi havis skvamojn, membranajn naĝilojn, brankojn, sed tiujn ne kovris operkulo, kiel ĉe la nunaj fiŝoj. La kapo estas plata kaj triangula (kiel ĉe krokodiloj), la okuloj sidis sur la kaposupro (el tio oni konkludas, ke ĝi vivis en malprofunda akvo). La plej grandan surprizon kaŭzis la apero de kolorudimentaĵo, kiun oni ĝis nun ne atentis ĉe fiŝoj. Ĝi havis akrajn dentojn, tiel ĝi estis verŝajne karnovoranto, rabobesto.

La naĝiloj estis ostaj kaj povis servi eĉ por apogo de la besto okaze de kapolevo el la akvo. Ĝi ne estis fakte surtera besto, ĉar ne evoluis ĉe ĝi la por tio necesa pelva kaj ŝultra zonoj. La brustaj naĝiloj havis ne nur ostojn, sed kartilagojn, tiel ili jam tre similas al primitivaj antaŭaj membroj de la unuaj surteraj bestoj.

Tiktaliko estas pruvaĵo por tio, en kiu evolua ordo aperis proprecoj de surteraj vertebruloj (kvarpieduloj) ĉe kartilagaj fiŝoj, antaŭ ol elevoluis la unuaj amfibioj kiel Acanthostega kaj Ichthyostega.

vidu ankaŭ: Panderichthys

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • P. E. Ahlberg, J. A. Clack: A firm step from water to land. in: Nature. Macmillan Journals, London 440.2006, 747.
  • E. B. Daeschler, N. H. Shubin, F. A. Jenkins jr.: A Devonian tetrapod-like fish and the evolution of the tetrapod body plan. in: Nature. Macmillan Journals, London 440.2006, 757-763.
  • N.H.Shubin, E.B. Daeschler, F.A.Jenkins jr.: The pectoral fin of Tiktaalik roseae and the origin of the tetrapod limb. in: Nature. Macmillan Journals, London 440.2006, 764-771.
  • La fiŝo estas menciita en la franca romano Tria Homaro: La Voĉo de la Tero de Bernard Werber

Rete, germane[redakti | redakti fonton]