Tilakoido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skema desegnaĵo de kloroplasto, montrante ĝiaj ĉefaj partoj. Partoj de tilakoidoj aperas sube skribfasone.
1- ekstera membrano
2- intermembrana spaco
3- interna membrano
4- stromo
5- lumeno de la tilakoido
6- membrano de la tilakoido
7- granumo (tilakoidoj surstakigitaj)
8- lamelo (intergranuma tilakoido)
9- amelo-grajno
10- ribosomo
11- ADN
12- plastoglobulo (lipid-guto)

Tilakoidoj estas platformaj vezikoj, kiuj troveblas ĉe kloroplastoj kaj cianobakterioj. Ili estas parto de la strukturo de ilia interna membrano. En la tilakoidoj okazas la reakcioj respondecaj pri fotosintezo kaj fosforilado, pro tio, ke klorofilo troviĝas en ilia membrano. La vorto tilakoido estas grekdevena (el θύλακος), kaj signifas sak-forma.

Tilakoidoj kutime troveblas surstakigitaj, simile al aro de moneroj. Tiuj ĉi aroj de tilakoidoj kutime nomiĝas granumo.

La tilakoidoj limigas du partojn ene de la kloroplastoj, kun malsama pH, kiu estas necesa por okazigi fotosintezon:

  • la tilakoida lumeno, kiu estas ene de la tilakoido. Ĝi estas acida, pro tio, ke koncentriĝas hidrogenaj jonoj (tio estas, protonoj) tuj post la luma fazo de fotosintezo.
  • la stromo, kiu estas la likva parto ekster la tilakoido (do, la medio, kie la tilakoidoj troviĝas). Pro tio, ke tuj post la lum-reakcioj la hidrogenaj jonoj moviĝas en la tilakoidojn, la pH de la stromo plialtiĝas.