Tilburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tilbuo en las muzeo“Geraz do Lima”, Portugalio

Tilburo estas malpeza, unuaksa, unuĉevala, malferma kabrioleto, kiu ekzistas aŭ ekzistis kun aŭ sen faldebla kovraĝo.

La ĉevaltirita veturilo estis konstruata 1815 en Anglio de la veturilkonstruanto Tilbury [1] . Ĝi estis uzata dum la tuta 19a jarcento sen gravaj ŝanĝoj.

Tilburoj estis uzataj de homoj, kiuj ofte kaj relative rapide devas veturi mallongajn distancojn, kiel vojaĝantaj komizoj, bienuloj aŭ kuracistoj. La tilburo estis ĝis en la frua 20a jarcento la tipa veturillo de kampara kuracisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. At South Street, London in about 1820 according to Walrond, Sally: Looking at Carriages, p. 73. Pelham Books, London 1980 ISBN 0-7207-1282-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]