Timós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La malnovgreka vorto θυμός aŭ latinliterigite timós el la antikva helena filozofio kaj medicino tradukeblas per "vivoforto" aŭ ankaŭ "emociaro". Pluraj medicinaj fakterminoj kiel katatimio kaj paratimio havas sian etimologian radikon en tiu antikva koncepto.

Timós estas filozofia koncepto, kiun enkondukis la Platono: Laŭ li ĝi estu unu el la tri bazaj homaj motivigoj. La antikvaj helenaj filozofoj diferencigis inter la morta "timós" kaj la senmortaj psiko kaj de tria baza motovigo nomata νους ("nus"). El la uzo de malsamaj vortoj por partoj de la homa persono kaj personeco en la eposoj de Homero, modernaj filologoj kiel Bruno Snell deduktas ke la homoj de tiu epoko ankoraŭ ne havis la koncepton pri memstara homa libero je agado kaj pri individua respondeco por tio, sed komprenis sin stirataj de sia "timós" aŭ de sia "nur", kaj en ĉia duba kazo de la antikvaj helenaj dioj.

La antikvaj helenaj medicinistoj supozis, ke la "vivoforto" lokiĝus en la limfata organo timuso, kiu do ricevis sian nomon laŭ la termino θυμός .

"Megalotimio" kaj "isotimio"[redakti | redakti fonton]

"Timós" estas la emocia bezono de ĉiu homa individuo je rekono fare de aliaj homoj. "Megalotimio" aŭ "trogranda timós" estu la deziro esti rekonata supera al la aliaj homoj, dum "isotimio" estu la bezono esti rekonata samranga al la aliaj homoj.