Tim Berners-Lee
Tim Berners-Lee | |
---|---|
inventinto de la Tut-Tera Teksaĵo | |
Persona informo | |
Naskonomo | Timothy John Berners-Lee |
Naskiĝo | 8-an de junio 1955 en Londono, Britio |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Konkordo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Reĝina Kolegio • Emanuel School |
Familio | |
Patro | Conway Berners-Lee |
Patrino | Mary Lee Woods |
Frat(in)o | Mike Berners-Lee |
Okupo | |
Okupo | komputosciencisto • fizikisto • programisto • universitata instruisto • retprogramisto • inĝeniero • inventisto |
Verkoj | TTT TTT-servilo WorldWideWeb Hiperteksto-Transiga Protokolo HTML Semantika Tut-Tera Teksaĵo |
TTT | |
Retejo | http://www.w3.org/People/Berners-Lee/ |
Timothy J. BERNERS-LEE (naskita la 8-an de junio 1955) estas la iniciatinto de la Tut-Tera Teksaĵo.
En 1989, Berners-Lee proponis projekton al sia dunganto CERN, bazitan sur la koncepto de Hiperteksto, por faciligi la disdividon kaj la ĝisdatigon de informoj inter esploristoj.
Li konstruis la sistemon kiu fariĝis la fundamento de la TTT.
Li nun estras la W3C kiu superrigardas ĝian daŭran disvolviĝon.
La unua TTT-ejo kiun Tim konstruis (kaj sekve la unua iam konstruita) estis http://info.cern.ch. Ĝi donis klarigon pri kio la reto estas, kiel akiri propran krozilon, kiel instali propran servilon, ktp. Komence ĝi estis ankaŭ la unua Serĉilo en la mondo almenaŭ en primitiva formo, ĝis Tim prizorgis liston de aliaj TTT-ejoj krom la sia.
Ĉar la elementaj ideoj de la TTT estas sufiĉe simplaj por esti komprenitaj de mezlernejano, la sagaco de Berners-Lee estas kombini ilin en maniero kiu esploru ties plenan potencialon.
En lia libro "Weaving the Web" ("Teksante la teksaĵon"), pluraj induktaj temoj aperas :
- Estas simple tiom grave povi eldoni kiom trakrozi la teksaĵon (Vikipedio estas tiurilate signifa paŝo en la bonan direkton)
- Komputiloj povas esti uzataj por fonaj taskoj kiuj ebligas al homoj pli bone gruplabori ( denove, vikipedio estas bona ekzemplo)
- Ĉiuj aspektoj de la interreto devus funkcii kiel teksaĵo, prefere ol kiel arba strukturo. Notindaj aktualaj esceptoj estas la Domajna nomsistemo kaj la Domajnnomreguloj regataj de ICANN.
- Komputikaj scientistoj havas moralan respondecon same kiel teĥnikan respondecon.
Eksteraj ligiloj
- Origina propono al CERN de Berners-Lee : http://www.w3.org/History/1989/proposal.html angle
- La libro de Tim Berners-Lee's "Weaving The Web" (Teksante la TTT-on) kun detaloj de lia vidpunkto pri la historio kaj estonteco de la TTT http://www.w3.org/People/Berners-Lee/Weaving/Overview.html angle
- Personaj paĝoj de Tim Berners-Lee angle
- Personaj paĝoj de Tim Berners-Lee germane