Missa in tempore belli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Timbalomeso)

La Missa in tempore belli (Meso dum militotempo), Hob. XXII: 9 en C-maĵoro por kvar soloistoj (soprano, aldo, tenoro, baso), kvarvoĉa ĥoro, orkestro kaj orgeno estas komponaĵo de Joseph Haydn el la jaro 1796.

Haydn mem elektis la latinan nomon, kiu memoras pri tio, ke Napoléon Bonaparte tiam, venante el Italio, minacis Vienon. Oni nomas ĝin ankaŭ timbalomeso pro la timbaloj en la Agnus Dei. Tiuj timbalfrapoj eksonas, kvazaŭ la francaj trupoj enmarŝas kun siaj tamburoj. Tio devus ekigi makabran humoron inter la Vienanoj en la meso. La 26-an de decembro 1796 Haydn prezentis la meson unuan fojon en la Piarista Preĝejo Maria Treu je Vieno. La meso daŭras ĉ.40 minutojn kaj estas jene formita:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]