Timbo (muzikinstrumento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timbo el aluminio.

Timbo (portugale: timba, pli malofte ankaŭ: timbal oder timbau) estas mantamburo de brazila muziko. La konusa korpo de timbo konsistas el lakita premligno kaj altas proksimume 70 ĝis 90 centimetrojn. La frapofelo el plasto diametras de 12 ĝis 14 colojn. La tamburon oni portas plejparte per ŝultrozono kaj pendantan antaŭ la ventro, pli malofte la instrumento staras en starigilo.

Kutimaj frapoj estas la malferma tono kaj la aparte laŭta frapo. La baso en la mezo de la felo ludas malpli gravan rolon ol je kompareblaj mantamburoj kiel ĝembeokongao.

Ĝis fine de la 1980-aj jaroj timbo aperis precipe en pagoda sambo. Je ĉi tiu muzikspeco oni ludas ĝin kiel „mansurdon“ (surdo de mão) kuŝantan transverse sur la genuoj. Aliaj mansurdoj estas rebolo, repique de mão kaj tantan. Carlinhos Brown estis la unua, kiu en la 1980-aj jaroj uzis la timbon kiel mantamburon en sia muzikistaro Timbalada kaj per tio ekigis muzikan revolucion en Salvador de Bahio. La timbo fariĝis stampa instrumento de samboregeo kaj de blocos afros. Ĝis tiam atabako estis la superreganta brazila mantamburo, kiu tamen estas tro peza por portado kaj tial ne estis ludata en la karnavalaj bandoj. Ĝis nun timbo ne eniris en la samboprezentadojn de la grandaj sambolernejoj de Rio-de-Ĵanejro, ludas tamen en grupoj, kiuj ligas tradician kun modernan muzikon, gravan rolon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]