Timeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Platono (maldekstre), tenante en mano sian verkon Timeo. Laŭ verko de Rafaelo

„Timeo“ estas malfrua verko de la greka filozofo Platono. Timeo distingiĝas de aliaj dialogoj, ĉar post komenca mallonga dialogo, temas pri preskaŭ neinterrompita monologo.

Timeo estas platona verko pri fiziko (en la origina senco de scienco pri naturo: ĝi temas pri klasigado kaj fenomenoj de la naturo kaj de la homa korpo (fiziologio).

Timeo estas unu el la du verkoj malfruaj de Platono, en kiuj li parolas pri Atlantido; pli detala priskribo troviĝas en Kritio.

Centra afero de la platona naturfilozofio estas la scienco pri la kvar elementoj tero, fajro, akvo kaj aero, al kiuj rilatas po unu platona korpo: la kubo al la tero, la okedro al la aero, la dudekedro al la akvo kaj la kvaredro al la fajro.

Komentaroj

  • La unua komento pri Timeo estis verkita de la antikva filozofo Krantor el Soloi.
  • Alia komento estis verkita de Proklo.

Literaturo

  • Francis MacDonald Cornford: Plato's Cosmology. The Timaeus of Plato, translated with a running commentray. London 1937, div. Nachdrucke (angle).
  • Thomas Kjeller Johansen: Plato's natural philosophy. A study of the Timaeus-Critias. Cambridge University Press, Cambridge u. a. 2004 (angle).
  • Thomas Henri Martin: Etudes sur le Timée. Paris 1841 (france).
  • Alfred E. Taylor: A commentary on Plato's Timaeus. Oxford 1928 (angle).