Times New Roman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiparo Times New Roman

Times New Roman, en Esperanto ankaŭ Tajmzo, estas klasikfamilia (serifa) tipara familio, kiun dizajnis en la jaro 1931ª Stanley Morison kaj Victor Lardent por la londona gazeto "The Times". (La precisa historio estas pridisputata.)

La gazeto Times komisiis al la firmaoj "The Monotype Corporation" kaj "Linotype & Machinery, Ltd." produkti la matricojn kaj permesis al ili uzi la tiparon same (post unu jaro). Nuntempe ambaŭ asertas esti la laŭleĝa kreinto.

Nuntempe Tajmzo estas unu de la plej konataj tiparoj, pro ĝiaj komputilaj versioj: Times Roman fare de Linotype kaj Times New Roman fare de Monotype. Adobe enkonstruis la tiparon «Times Roman» en la PostScript-interpretilon. Microsoft liveras version bazitan sur Monotype kun siaj operaciumoj, dum Apple uzas Linotype.

Uniksecaj sistemoj ofte enhavas Nimbus Roman No9 L, liberan varianton de «Times Roman».

Pri la epiteto Roman[redakti | redakti fonton]

La epiteto Romanangle rilate al tiparo signifas «klasikstila» — do, tiparon rektan, maloblikvan — kontraste al kursivo, Italic typeangle. Evidente, tio ĝuste karakterizas nur la ĉefan fasonon; la nomo de la kursiva tipara fasono, entenata de tiu tipara familio: Times New Roman Italic, estas memkontraŭdira.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]