Timora maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Timora Maro)
Timora maro
maro [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj11° 0′ 0″ S, 126° 0′ 0″ O (mapo)-11126Koordinatoj: 11° 0′ 0″ S, 126° 0′ 0″ O (mapo)

Averaĝa profundo406 m
Maksimuma profundo3 200 m
Map
Timora maro
Vikimedia Komunejo:  Timor Sea [+]
vdr
situo de la Timora maro en Sudorienta Azio

La Timora maro estas malgranda randa maro de la Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 61 500 kvadrataj metroj, havas averaĝan profundon de 406 metroj kaj maksimuman profundon de 3 300 metroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La maro etendiĝas inter la norda marbordo de Aŭstralio sude, la insulo Timoro norde kaj la Arafura maro oriente. Nordokcidente situas la Savua maro, en la nordo la Banda maro. La pli ol 3 000 metrojn profunda Timora fosego, profunda submara fosego, situas ĉe la mara fundo.

La timoranoj en la tetuna lingvo nomas la ondan kaj maltrankvilan Timoran maron Tasi-Mane, "vira maro", dum kontraste ili nomas la pli kvietan Bandan maron Tasi-Feto, "virina maro".