Timucuy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timucuy
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97377, 97378
Kodo laŭ INEGI 31 090
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 351
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 46′ N, 89° 32′ U (mapo)20.766666666667-89.533333333333Koordinatoj: 20° 46′ N, 89° 32′ U (mapo) [+]
Alto 14 m
Areo 65,2 km² (6 520 ha)
Horzono UTC -6
Timucuy (Jukatanio)
Timucuy (Jukatanio)
DEC
Timucuy
Timucuy
Situo de Timucuy
Timucuy (Meksiko)
Timucuy (Meksiko)
DEC
Timucuy
Timucuy
Situo de Timucuy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Timucuy Municipality [+]
vdr

Timucuy estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Timucuy. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana". Tiu regiono de Yucatán estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente kaj oriente al la regionoj 3,4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31090.

La situo de la regiono 6 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6351 loĝantojn. El tiuj estis 3290 viroj kaj 3061 virinoj. La komunumo havas surfacon de 65,2 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 14 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 70,5 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,5 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3830 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2690 scipovis legi kaj skribi kaj 1135 personoj estis analfabetoj. Do 29,63% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 5883 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 5027 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 85,4% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]