Tinum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tinúm)
Tinum
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97750–97755
Kodo laŭ INEGI 31 091
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 960
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 43′ N, 88° 29′ U (mapo)20.716666666667-88.483333333333Koordinatoj: 20° 43′ N, 88° 29′ U (mapo) [+]
Alto 22 m
Areo 393,4 km² (39 340 ha)
Horzono UTC -6
Tinum (Jukatanio)
Tinum (Jukatanio)
DEC
Tinum
Tinum
Situo de Tinum
Tinum (Meksiko)
Tinum (Meksiko)
DEC
Tinum
Tinum
Situo de Tinum

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tinum Municipality [+]
vdr

Tinum estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Tinum. La komunumo situas en la sudorienta parto de Yucatán en la regiono 2 "Oriente", kiu limas al la al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento kaj sudo, al la regiono 1 "Litoral Oriente" en la nordo, al la regiono 4 "Centro" en la nordoriento kaj al la regiono 5 "Centro Sur" en la okcidento. Eta parto en la sudo krome limas al la regiono 9 "Sur". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31091.

La situo de la regiono 2 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 9960 loĝantojn. El tiuj estis 5126 viroj kaj 4834 virinoj. La komunumo havas surfacon de 393,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 22 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 85,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,3 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 6019 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4886 scipovis legi kaj skribi kaj 1122 personoj estis analfabetoj. Do 18,64% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 9533 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 6301 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 66,1% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]