Tina Turner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tina TURNER)
Tina Turner
Tina Turner en la jaro 1985
Tina Turner en la jaro 1985
Bazaj informoj
Naskonomo Anna Mae Bullock
Naskiĝo 26-an de novembro 1939 (1939-11-26)
en Brownsville
Morto 24-an de majo 2023 (2023-05-24) (83-jaraĝa)
en Küsnacht
Edz(in)o Ike Turner • Erwin Bach
Ĝenroj Rok-muziko
Popmuziko
R&B
Profesio kantistino, dancistino, aktorino
Aktivaj jaroj 1960 -
Eldoninto Capitol , EMI, Parlophone, Virgin
Parencaj
temoj
Ike Turner
Retejo Tina Turner
Persona informo
Naskonomo Anna Mae Bullock
Aliaj nomoj Tina Turner
Lingvoj germanaangla
Loĝloko Küsnacht • Marienburg
Ŝtataneco UsonoSvislando
Alma mater Sumner High School
Subskribo Tina Turner
Familio
Frat(in)o Alline Bullock
Edz(in)o Ike Turner • Erwin Bach
Amkunulo Erwin Bach
Infanoj Raymond Craig Turner • Ronnie Turner
Parencoj Ike Turner, Jr.
Michael Turner
Afida Turner
Okupo
Okupo kantistodancisto • aŭtobiografo • kantoverkisto • diskografa artisto • aktoro • koreografo • muzikisto
Verkoj Private Dancer
TTT
Retejo https://www.tinaturnerofficial.com
vdr
Tina Turner kun Ike Turner en la Muzik-koncertejo en Hamburgo (Germanio), 1972
Tina Turner
Tina Turner dum sia turneo okaze de sia 50a naskiĝ-datreveno
La monumento de Tina Turner en Novsudkimrio, Aŭstralio
Tina Turner, 1984
La stelo de Tina Turner sur la Trotuaro de famo en Holivudo, (Los-Anĝeleso, Kalifornio) jam de la jaro 1986

Tina TURNER (naskiĝis la 26-an de novembro 1939 en Nutbush, Tennessee kiel Anna Mae Bullock - mortis la 24-an de majo 2023 en Svislando) estis usona kantistino kaj aktorino.

Tina kaj Ike Turner[redakti | redakti fonton]

Ŝi kolektis la unuajn kantistajn spertojn en preĝeja ĥoro de sia komunumo Nutbush. Post malfacila tempo – dum kiu ŝi loĝis ĉe la avino Roxanne, ŝiaj gepatroj divorcis -, translokiĝas ŝi en 1955 al patrino Zelma Bullock kaj fratino Alline en St. Louis-on. Tie ŝi konatiĝas kun Ike Turner kaj ties grupo Kings Of Rhythm kaj iĝas fona kantistino. En 1960 surdiskigas Tina (nomo, kiun Ike donis al ŝi kiel reklamhelpilon) la kanton A Fool In Love. La titolo akiras jam aŭguste la 27-an lokon de „US-Charts”. Tina kaj Ike, inter kiuj formiĝis intima rilato, veturas kune kun nomo Ike & Tina Turner Revue al turneo, ankaŭ tra Eŭropo kaj Aŭstralio. En 1962 ili geedziĝas en Tijuana/Meksiko. La revuo rikoltas multjaran grandan kaj ankaŭ financan sukceson. Krom tio, ili ekigas ankaŭ turneon kun Rolling Stones. Tina surdiskigas en 1966 kun produktisto Phil Spector la (en Britio) sukcesan unuopan River Deep, Mountain High-on kaj ankaŭ rolludas en la filma rokopero Tommy de „The Who”.

En 1976 ŝi kaj Ike divorcis, sed la divorco jure ekvalidis nur en la jaro 1978. Ĉifoje Tina rezignis je alimento kaj ĉiu rajto pri la komunaj muzikaĵoj. Ŝi retenas nur la artistan nomon.

Solokariero[redakti | redakti fonton]

Tina iĝis denove "malkovrita". Danke al la prezentoj novjorka diskoteko Ritz fare de diska firmao „Capitol Records / EMI” en 1983. Samjare aperas la solodisko "Let's Stay Together", kiu iĝas tre populara en Britio. En 1984 aperas la disko Private Dancer, kies kanto "What's Love Got to Do With It" akiras la unuan lokon sur la „Billboard Charts”. En februaro de 1985 ricevas Tina Turner tri „Grammy-Awards”-ojn: por la plej bona virina kanta prezento ("What's Love..."), la plej bona virina rok-kanta prezento ("Better Be Good to Me") kaj la sondisko de la jaro ("What's Love...").

En 1985 ŝi ludas la rolon Aunty Entity en la filmo Mad Max - Beyond The Thunderdome (kun Mel Gibson) kaj partoprenas en la bonfara kantado "We Are the World". Samjare ŝi turneas en tuta Eŭropo. En 1988 ŝi alpaŝas prezentejon en Rio de Janeiro antaŭ 180.000 homoj.

Onidire, ŝi lastfoje turneis en 2000. Ŝiaj albumoj ("Open Arms" kaj All the Best) aperas en 2004. En 2005 ŝi rolludas baratan diinon Kali.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj albumoj de ŝia solokariero:

  • Acid Queen 1975
  • Love Explosion 1979
  • Rough 1979
  • Private Dancer 1984
  • Break Every Rule 1986
  • Tina Live In Europe 1988
  • Foreign Affair 1989
  • Simply The Best 1991
  • What's Love Gotta Do With It 1993
  • The Collected Recordings - Sixties To Nineties 1994
  • Wildest Dreams 1996
  • Twenty Four Seven 1999
  • All the Best 2004

Filmoj/koncertaj filmofragmentoj[redakti | redakti fonton]

  • Tommy - The Movie (1975) rok-opero de The Who kun Tina kiel „Acid Queen”
  • Mad Max (1985)kun Tina kiel Aunty Entity
  • Ike & Tina Turner - Live in '71 (1971)
  • In Rio '88 (1988)
  • Simply The Best - The Video Collection (1991)
  • Wildest Dreams Tour Live en Amsterdam (1996)
  • Celebrate! - The Best of Tina Turner (1999)
  • One Last Time In Concert Live en Wembley-stadiono (2000)

Literaturo, germane[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]