Tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tinamo
Granda tinamo, Tinamus major
Granda tinamo, Tinamus major
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Tinamidae
G.R. Gray, 1840
Specioj

Crypturellus
Nothocercus
Tinamus
Rhynchotus
Nothoprocta
Nothura
Taoniscus
Eudromia
Tinamotis

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Teritorio de la familio
Eleganta tinamo (Eudromia elegans)

Tinamo estas neotropisa grupo de birdoj de la familio de Tinamedoj, kiu havas en si ĉ. 47 speciojn en 9 genroj, 2 subfamilioj, 1 familio kaj 1 ordo. Ili loĝas en tuta Sudameriko ekde Patagonio ĝis Centrameriko kaj Meksiko. De gondvana origino, la Tinamoformaj birdoj estas malproksime parencaj al la Strutoformaj, inter kiuj estas la neflugaj struto, emuo, kaj apterigo. Kune kun la Strutoformaj birdoj la Tinamoformaj konsistigas la paleognatojn (Paleognathae - malnov-makzeluloj), kontraste al plejparto de modernaj birdoj en la branĉo de la neognatoj (Neognathae - nov-makzeluloj). Ili estas el plej malnovaj birdogrupoj.

La vorto "tinamo" devenas el kariba termino por tiuj birdoj, nome tinamu.[1]

La plej granda parto de la tinamoj estas apartiĝemaj birdoj kiuj kaŝiĝas ene de fermaj kaj malhelaj arbaroj, do, ili ne estas tre konataj. Aliaj loĝas en ne tiom kaŝaj regionoj kiel en Meksiko, do ili estas pli konataj; sed eĉ tiuj estas singardemaj. Ili estas ĝenerale sedentaj, surgrunde loĝantaj kaj, kvankam ne neflugaj, se eble ili evitas flugon favore al kaŝiĝo aŭ al elkuro for el danĝero. Ili troviĝas en vario de habitatoj, game el duonaridaj alpaj herbejoj al tropikaj pluvarbaroj. La du subfamilioj estas klare dividitaj laŭ la habitato, kaj tiele la Noturenoj rilatas al stepoj aŭ malferma kamparo, dum la Tinamenoj estas konataj kiel arbaraj tinamoj.

Kvankam kelkaj specioj estas tre komunaj, tinamoj estas timidaj kaj sekretemaj birdoj.[2] Ili estas aktivaj dumtage, kaj retiriĝas al ripozejoj nokte. Ili ĝenerale havas kamuflan plumaron, kaj maskloj kaj inoj estas similaj laŭ aspekto, kvankam la inoj estas kutime pli grandaj. Ili estas oportunemaj kaj ĉar temas pri tiom malsimilaj specioj, ili manĝas ĉion: ekde insektoj ĝis beroj, nome estas ĉiomanĝantoj, kiuj konsumas ampleksan varion de planta kaj animala manĝo el fruktoj kaj semoj al vermoj, insektoj kaj malgrandaj vertebruloj. Ili polvobaniĝas same kiel akvobaniĝas per starado sub forta pluvo. Ili estas plie aŭdataj ofte ol vidataj, kaj komunikiĝas per vario de oftaj, karakteraj alvokoj, ĉefe dum la reprodukta sezono.

Krom esceptoj, virtinamo havas teritorion kaj nestolokon dum la reprodukta sezono kaj venas serio da inoj, vizitas, kaj ovodemetas en la sama nesto. Inoj vagadas tra kelkaj teritorioj, pariĝas, kaj ovodemetas en la nestoj de la loĝantaj maskloj. Nestoj estas ĉiam surgrunde, kaŝitaj en vegetaĵaro aŭ inter rokoj. Tinaminoj demetas relative grandajn kaj belajn brilajn multkolorajn (tuj post demetado) ovojn. Tiuj estas kovataj de la maskloj dum periodo de 2–3 semajnoj. La idoj estas lertegaj frufrue; ekzemple ili povas kuri de kiam ili eloviĝas kaj sendependiĝas post tri semajnoj.

Tinamoj kaj ties ovoj havas multajn naturajn predantojn, el falkoj kaj vampiraj vespertoj al jaguaroj kaj gigantaj formikuloj. Ili estis ĉasataj ankaŭ etende de homoj kaj foje persekutataj kiel agrikultura plago. Tamen, la ĉefa minaco al ties populacioj devenas el habitatodetruo pro terklarigado kaj agrikultura disvolviĝo. Sep specioj estas listitaj kiel vundeblaj kaj aliaj sep kiel preskaŭ minacataj. Ili aperas en la mitologio de indiĝenoj ĉe ties teritorio. Ofte translokigitaj kaj facile breditaj en kaptiveco, ili neniam estis sukcese alhejmigitaj.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La moaoj Dinornis robustus kaj Pachyornis elephantopus, formortintaj kuzoj de la tinamoj el Novzelando

La familio de Tinamedoj enhavas ĉirkaŭ 47 speciojn en naŭ genroj. La du subfamilioj estas la Noturenoj (konataj ankaŭ kiel Rinkotenoj), nome la stepotinamoj, kaj la Tinamenoj, la arbartinamoj.[3] "Tinamedoj" estis difinitaj tiele de Gauthier kaj de Queiroz (2001): "Tinamedoj aludas al la kronklado elbranĉiginte el la plej ĵusa komuna praulo de Tetrao [Tinamus] major Gmelin 1789 kaj ĉiuj nunaj birdoj kunhavas pli ĵusan praulon kun tiu specio pli ol kun Struthio camelus Linnaeus 1758 kaj Vultur gryphus Linnaeus 1758."[4] Ties simileco kun aliaj surgrunde loĝantaj birdoj kiaj la perdrikoj kaj la megapodoj estas rezulto de konverĝo kaj simpleziomorfo pli ol de kunhavataj evoluaj novaĵoj.

Devenintaj el Gondvano, tinamoj rilatas al Strutoformaj. Kune kun la Strutoformaj birdoj la Tinamoformaj konsistigas la paleognatojn (Paleognathae - malnov-makzeluloj), kontraste al plejparto de modernaj birdoj en la branĉo de la neognatoj (Neognathae - nov-makzeluloj). Ili estas el plej malnovaj birdogrupoj. Malkiel aliaj paleognatoj, tinamoj havas karinan sternumon, sed kiel la aliaj paleognatoj ili havas distingan palaton.[5] Oni supozas, ke la Tinamoformaj separiĝis frue kiel montras ties reteno de karina sternumo.[6] La posedo ĉe tinamoj de polvolanugaj plumoj kaj uropigaj glandoj, kion la Strutoformaj ne havas, estas alia distinga karaktero inter ambaŭ ordoj.

La tinama familio montriĝis monofiletika.[7] Filogenomikaj studoj identigis ĝin kiel frata grupo de aŭstralaziaj kaj oceanaj Strutoformaj (ekz. la kazuaroj, emuoj, kaj kivioj), dum la sudamerikaj reaoj kaj la afrika struto estus sinsekvaj ekstergrupoj.[7][8] Priserĉado publikita en 2010 trovis, ke la plej prsokimaj Strutoformaj kuzoj de tinamoj estas la formortintaj moaoj el Novzelando, kaj ke la moaoj estas pli diste rilataj al emuoj kaj al kazuaroj ol oni antaŭsupozis.[9]

Fosilia registraro[redakti | redakti fonton]

Flugokapablaj Litornitedoj el la Paleoceno kaj Eoceno ŝajne estis laŭstrukture la plej similaj prauloj de la tinamoj, kaj povus esti kaj ties prauloj kaj de la Strutoformaj, kvankam ties preciza rilataro ne klaras.[10][11] la plej frua certa fosilia materialo el Tinamoformaj datas el Mioceno.[12]

Oni trovis kelkajn tinamajn fosiliojn en kuŝejoj de Santakruza epoko de 16–17 milionoj da jaroj de komenca al meza Mioceno kaj en la samtempa aŭ iom pli aĝa kuŝejo Pinturas, en la Santakruza Provinco de la argentina Patagonio, inklude tinaminedon, Crypturellus reai.[13] Asociaj fosilioj indikas, ke la loka paleomedio komence de tiu periodo estis karakterizita de humida, subtropika klimato, kun arbara vegetaĵaro, kiu iĝis pli sekaj kaj pli malferma laŭ la tempopaŝo. Kelka el la tinama fosilia materialo ŝajnas intermeza inter la du subfamilioj, sugeste ke la periodo koincidas kun la originoj de la radiado de Noturenoj al etendaj malfermaj habitatoj.[12][14]

Oni trovis noturenajn fosiliojn referenceblajn al Eudromia kaj Nothura en kuŝejo Cerro Azul (blua monteto) de fina Mioceno el Pampa regiono de centra-suda Argentino.[14] Tinamoj priskribitaj el materialo de Plioceno estas Eudromia olsoni Tambussi & Tonni, 1985, Nothura parvulus Rovereto, 1914, kaj Nothura padulosa Mercerat, 1897.[10] La pliocenaj fosiliaj genroj Cayetornis Brodkorb kaj Tinamisornis Rovereto estis sinonimigitaj kun Nothura kaj Eudromia respektive.[15] Oni trovis fosiliojn havantajn similecojn kun kelkaj nunaj genroj en kuŝejoj de Pleistoceno.[13]

Genra rilataro[redakti | redakti fonton]

Granda tinamo
Ĉapelnigra tinamo
Cindrotinamo
Ruĝflugila tinamo
Makistinamo
Blankventra noturo
Patagona tinamo

Kladogramo de tinamaj genroj bazita sur kombino de morfologia kaj molekula informaro analizita de Bertelli & Porzecanski (2004)[16]

 Tinamidae
 Tinaminae  

 Nothocercus


  

 Crypturellus



 Tinamus




 Nothurinae  
  

 Tinamotis



 Eudromia



 

 Rhynchotus


 


 Nothoprocta


 

 Nothura



 Taoniscus








Specioj en taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de Tinamedoj.

SUBFAMILIO: Tinamenoj Tinaminae

GENRO: Tinamo Tinamus

GENRO: Notocerko Nothocercus

GENRO: Crypturellus

SUBFAMILIO: Noturenoj Nothurinae

GENRO: Rhynchotus

GENRO: Nothoprocta

GENRO: NothuraNoturoj

GENRO: Taoniscus

GENRO: Eudromia

GENRO: Tinamotis

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ventra vido de kranio de Ruĝflugila tinamo

Tinamoj estas diketaj, kompaktaj birdoj kun sveltaj koloj, malgrandaj kapoj kaj, kutime, mallongaj kurbecaj bekoj, kvankam kelkaj havas longajn bekojn. Inoj estas kutime pli grandaj ol maskloj.[19] La plej malgranda specio, nome la Nana tinamo, pezas ĉirkaŭ 43 g kun longo de 14.5 cm.[6] Inoj de la plej granda nome Griza tinamo, pezas ĝis 2 kg kun longo de ĝis 49 cm.[20] Ties piedoj havas tri antaŭenajn fingrojn; malantaŭa fingro estas ĉu pli alta kaj retroira, aŭ forestas. La dorso de la tarso estas kovrita per skvamoj, kies koloro povas helpi al identigo.[21]

Tinamoj havas aerhavajn skeletojn kun sternuma karino, 16–18 kolvertebroj, kaj fuziitaj torakaj vertebroj.[10] Ili havas feblan kardiovaskulan sistemon, evidentigita de la verdeca nuanco en la haŭto. Ili havas ankaŭ relative plej malgrandajn korojn kaj pulmojn el ĉiuj birdoj, enhavantaj nur 1.6–3.1% el ties korpopezo, dum la ekvivalento en hejma koko estas 12%.[6] Spite ties malforta flugokablo, la procento de ties korpomaso rilate al muskolo estas 28.6–40%, kio estas simila al tiu de kolibroj.[21] La uropiga glando estas malgranda kaj tufeca.[10] La masklo havas korktirilforman penison, simila al tiu de Strutoformaj kaj al la duonpeniso de kelkaj reptilioj. La ino havas malgrandan penisecan organon ĉe la kloako kiu iĝas pli granda dum la reprodukta sezono.[6]

Plumaro[redakti | redakti fonton]

Eleganta tinamo – unu el la krestospecioj

La plumaro de la familio estas kamufla, kiel kutimas ĉe surgrundemaj birdoj, kun tipaj koloroj game tra malhelbruna, rufa, sablokolora, flaveca kaj griza. Plumaro kutime ne diferencas inter seksoj, sed ĉe kelkaj specioj inoj estas pli brilaj.[5] La arbarloĝantoj tendencas esti pli malhelaj kaj pli uniformaj, dum la stepaj specioj estas pli palaj kun pli da strieco aŭ makuleteco.[6] Tinamoj havas bone disvolviĝintan polvolanugon; tio kreskas kontinue kaj disiĝas pinte al polvo kiun la birdo ŝmiras tra la resto de la plumoj pere de pluma memaranĝado. Tio havigas al la plumaro brilan aspekton same kiel akvoprotektas ĝin. Ties vostoj estas mallongaj, foje kaŝe malantaŭ la kovriloj, kaj eble indikas kapablon oferi plumojn al predanto por eskapi kaze de kapto.[6] Kelkaj tinamoj havas krestojn. Membroj de Eudromia havas la plej disvolvigitajn krestojn kaj, kaze de ekscitiĝo, ili direktas ilin antaŭen.[6]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Gnome-speakernotes.svg
Anda tinamo (76s)

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Gnome-speakernotes.svg
Anda tinamo (16s)

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Tinamoj estas rare vidataj sed ofte aŭditaj ene de siaj teritorioj kaj havas ampleksan varion de alvokoj.[5] Ili estas inter la plej karakteraj birdovoĉoj de Sudameriko kaj Centrameriko, ofte similaj al sonoj fare per flutofajfilo. Kelkaj alvokoj estas uniformaj kaj monotonaj, aliaj havas multoblajn frazojn. Ili varias laŭ intenseco kaj povas ofte esti aŭditaj el malproksime. Klopodi lokigi birdon danke al ties alvoko ne facilas.

Steploĝantaj tinamoj havas pli altatonajn kaj pli delikatajn voĉojn. Ili povas ankaŭ esti malpli melodiaj, foje simile al kanto de griloj. Arbaraj specioj tendencas havi profundajn, laŭtajn alvokojn, taŭgaj por penetri vegetaĵaron. Masklo de Montotinamo povas esti aŭdita kelkajn kilometrojn for tra densa arbaro. Kaze de alvokado, tinamo etendas sian kolon vertikale, klinas sian kapon angule, kaj malfermegas sian bekon.[21] Birdo, kaze de ĝenado, krias akran trilon.

Identigo de tinamoj ne estas facila tasko; uzi ties alvokojn kiel ilo estas integra. Ĉiu specio havas sian propran unikan alvokon aŭ alvokojn. La Soleca tinamo havas 11 diferencajn voĉojn.[6] Ĉe plej specioj ambaŭ seksoj alvokas; kelkaj havas diferencajn alvokojn por maskloj kaj por inoj. Inoj tendencas havi pli profundajn voĉojn. Kelkaj specioj, partikulare membroj de la genro Crypturellus, havas regionajn dialektojn. Masklo de la Ardezbrusta tinamo havas alvokojn unikajn por esti unuope rekonita de homoj.[6]

Alvokoj estas tipe aŭdataj plej ofte dum la reprodukta sezono. Tamen, la tempo de la tago povas diferenci inter specioj, ĉar kelkaj estas pli voĉemaj matene, aliaj vespere, kaj kelkaj estas pli voĉemaj dum la meztaga varmo. Kelkaj alvokas nokte el ties ripozejoj.[21] Ofteco povas varii inter specioj kaj inter individuoj. Unu masklo de Makistinamo alvokis ĉiujn kelkajn minutojn el mateniĝo ĝis krepusko (ĉirkaŭ 500 alvokoj tage).[6] Kelkaj, ĉefe specioj de la genro Crypturellus uzas regulajn alvokejojn. Nur kelkaj havas alarmalvokojn.[21]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Tinamoj estas nure novtropikaj kaj ĉiu el la 47 specioj loĝas en Sudameriko, Meksiko, kaj Centrameriko. La teritorioj de la plej nordaj specioj etendas al Meksiko sed ne multe pl norde ol la Tropiko de Kankro. La Ĉilia tinamo estis enmetita en la Paskinsulo.[22] La plej granda koncentro de specioj estas en la tropikoj, kaj ĉefe ĉe la Amazona Baseno.[6] Norde ili tendencas esti arbaraj birdospecioj, dum sude ili preferas malfermajn habitatojn. Tinamoj formas la hegemonian grupon de surteremaj birdoj en Sudameriko, kie ili ege anstataŭas la Kokoformajn ekologie, kaj neniu alia birdofamilio tie havas kompareblan diversecon, distribuadon, aŭ taŭgecon de habitataj adaptoj.[6] Reaoj troviĝas nur en malferma kamparo, mutuoj kaj kracedoj estas ĝenerale limigitaj al arbaroj, kaj la fazana familio estas reprezentata nur de kelkaj specioj en la nordo de la regiono.

Ili loĝas en ampleksa gamo de habitatoj. Membroj de la genroj Tinamus, Nothocercus, kaj Crypturellus loĝas en densaj arbaroj, Nothocercus preferas altajn altitudojn, kaj membroj de plej aliaj genroj en herbejoj, punao, montararbaroj, kaj savano. Tinamotis kaj Nothoprocta preferas altaltitudajn habitatojn,[5] ĝis 5,000 m,[6] dum la aliaj stepotinamoj havas ampleksan altitudan gamon. Tinamoj loĝas ĉe plej partoj de Suda kaj Centra Ameriko, same kiel ĉe tropikaj regionoj de Meksiko, kun la escepto de akvaj, neĝokovritaj kaj vere dezertaj habitatoj, kaj la plej suda pinto de Patagonio.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Darvina noturo okupas altaltitudajn herbejojn.

Kutimara kaj ekologia separado de tinamospecioj evidentiĝas, kie ties teritorioj koincidas, pro uzado de diferencaj manĝoresursoj kaj okupado de limigitaj mikrohabitatoj. Tiuj mikrohabitatoj ne estas ĉiam facile identigeblaj, kaj estas tre vundeblaj al mediaj ŝanĝoj. Kelkaj specioj, kiaj la Ruĝflugila tinamo, uzas multajn habitatojn kiaj malfermaj savanoj de Amazonio kaj sekaj valoj de Andoj. Simile la Bruna tinamo loĝas kaj en la Amazona Baseno kaj en la humidaj montararbaroj de la deklivaroj de Andoj.[6]

Panamo havigas ekzemplojn de ekologia separado. La Montotinamo okupas la altajn terojn tra la tuta lando. La Granda tinamo preferas la pluvarbarojn de la deklivaroj. Ankaŭ la Ĉokotinamo ŝatas la pluvarbarojn, sed ĝi estas limigita al la sudoriento de la lando. Fine la Eta tinamo troviĝas en densa duaranga arbaro ĉu ĉe la deklivaro de Pacifiko aŭ de Atlantiko super 1,000 m. Grandodiferenco permesas la kunloĝadon de la Ruĝflugila tinamo kaj de la Makulnoturo, ĉar ambaŭ okupas la saman habitaton de Brazilo, nome tropika savano. La unua preferas longherbajn paŝtejojn, dum la lasta preferas mallongajn herbojn.[6]

Pliaj ekzemploj de tia diverseco troviĝas ĉe Andoj, kie malgranda subspecio de Darvina noturo, nome Nothura darwinii boliviana, loĝas en herbejoj de ĉirkaŭ 2,000 m super marnivelo. Tie loĝas ankaŭ la Ruĝflugila tinamo kiu preferas malferman grundon kun iome da arbustaro, kaj la Anda tinamo kiu preferas densan vegetaĵaron ĉe rojoj. Ties habitato etendas supren tra arbaroj de Polylepis al punaaj herbejoj. En punao estas alia subspecio de Darvina noturo, nome Nothura darwinii agassizii, kiu preferas herbotufajn herbejojn. Ankaŭ en punao estas la Ornamtinamo kiu ĉeestas rokajn deklivojn kaj klifojn kun arbustaro de Parastrephia lepidophyllatola. Pli alte en punao estas la Punaa tinamo, loĝanta ĝuste sub la neĝolinio ĉe 5,300 m same kiel en duondezertoj de suda Altiplano.[6]

Movoj[redakti | redakti fonton]

Ardezbrustaj tinamoj troviĝas en tropikaj arbaroj de malaltaj teroj

Tinamoj estas tre sedentaj birdoj. Arbarloĝantaj tinamoj moviĝas mallongdistance se klimataj kondiĉoj, kiaj intensa pluvo, inundo aŭ sekeco devigas al tio. Plej amazoniaj specioj moviĝas inter arbaroj de “varzea” kaj seka tero depende el la akvoniveloj. La Punaa tinamo okupas altajn bordojn de Andoj sed, dum malbona vetero, moviĝas suben al valaj grundoj.

Arbaraj specioj, kiaj la Ardezbrusta tinamo, havas grandajn hejmajn teritoriojn tra kiuj ili moviĝas laŭ ŝajne hazardaj modeloj. La masklo de Makistinamo havas hejman teritorion de 20 ha, sed foje vagadas for al tiu de najbaroj. Inoj vagadas tra la teritorioj de multaj maskloj. La Ornamtinamo loĝas ĉefe supren en monteta punaa herbejo sed moviĝas ĉiumatene al subo de deklivoj por manĝi kaj trinki. Grenovoraj specioj moviĝas ĉiutage al grenkampoj kaj kelkaj, kiaj la Darvina noturo, restas en la kampoj ĝis ne restas tie manĝo. Sudaj specioj de malferma kamparo havas teritoriojn nur dum la reprodukta sezono kaj je aliaj epokoj ŝajne vagadas hazarde.[6]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tinamoj formas unu el plej surteremaj grupoj de flugantaj birdoj, kiuj pasas praktike sian tutan tempon surgrunde. Ili piediras silente, paŭante ofte meze de paŝo. Kiam eventuala minaco estas detektita, tinamo tipe frostiĝas en unu aŭ du sintenoj, ĉu kaŭre aŭ havante kolon etende supren.[6] Se eble, ili evitas ekflugi per piedirado aŭ kurado for el danĝero same kiel per kaŝiĝo en densa vegetaĵaro. Ili povas poste paŭzi por observi la kaŭzon de sia alarmo el la kaŝejo.[6] Ili kasiĝas ankaŭ en nestotruoj.[6] Ties kamufla kutimaro permesis ilin survivi aŭ eĉ progresi en areoj kie Penelopenoj estis formortigitaj.

Flugo[redakti | redakti fonton]

Malkeil la rilataj Strutoformaj, tinamoj povas flugi, kvankam malmulte kaj nevole, kaj preferas piediri aŭ kuri. Kaze de devigo al aero, ili faras tion nur por mallongaj distancoj kaj rapide. Ties malgrandaj flugiloj havigas al ili altan flugilŝarĝon. Ili ekflugas per rapida kaj brueca flugilfrapado, ĝis ili akiras sufiĉan alton, poste glitas flanken, per eventuala plua eko de flugilfrapado.[5] Pro manko de vosto kiu funkciu kiel direktilo aŭ kontraŭpezilo, tinamoj estas rimarkinde mallertaj por direkti. Ili ofte frapas aĵojn dum klopodo ekflugi, foje kun teruraj konsekvencoj. Ili rare flugas pli ol 150 m kaj tipe faras tion subendeklive kiam la tereno permesas ĝin. Ili surteriĝas laŭ rekta sinteno kun suprenetenda kolo.[6] Kekaj specioj surteriĝas kure. La Makistinamo plenumas akran 90° turnon tuj antaŭ surteriĝo.[6]

Ripozado[redakti | redakti fonton]

Granda tinamo ripoze

Kvankam tinamoj estas tagaj animaloj, multaj specioj iĝas malpli aktivaj en la mezo de la tago. Ili ripozas aŭ manĝas dum tiu tagoperiodo, kaj dumnokte ili ĉesas ĉian aktivecon. Ili timas mallumon; ili ripozas nokte kaj oni scias, ke ili povas ripozi ankaŭ dum sunaj eklipsoj. Ripozo de la pli grandaj arbaraj specioj, kiaj tiuj de Tinamus, okazas en arboj. Ili preferas horizontalajn branĉojn proksimume 2-5 m supergrunde, kaj elektas lokojn kun bona vidatingo kaj klaraj elirejoj. Por minimumi la penon ascendi al ties ripozejoj, en monteta tereno ili aliras el supre kaj, kaze de minaco, ili flugas malsupren por atingi plian distancon el la minaco.

Tinamoj preferas dikajn branĉojn sur kiuj ripozi ĉar ili ne tenas la branĉon per siaj fingroj, sed restas sur ĝi havante falditaj la krurojn.[6] Ili reuzas la samajn lokojn kaj evitas feki proksime por eviti averti la ripozejon al predantoj. La plej malgrandaj arbaraj specioj, kun la stepotinamoj, ripozas surgrunde, foje ŝirme de arbusto. Ili ankaŭ uzas la saman lokon ripete; konataj ekzemploj estas la Eleganta kaj la Ornama tinamoj.

Sociemo[redakti | redakti fonton]

Punatinama grupo

Tinamoj, depende el la specio, povas esti solemaj aŭ sociemaj kaj ariĝi. Gregemo ankaŭ varias laŭsezone. Arbaraj specioj tendencas esti solemaj kaj povas alproksimiĝi al aliaj birdoj nur dum la reprodukta sezono. Kelkaj vivas kiel pariĝintaj paroj dum la tuta jaro. Stepaj aŭ herbejaj specioj tendencas vivi en grupoj, kvankam kun malmulta evidenta grupa interagado krom eventuala kontaktalvoko. Grupogrando povas varii laŭsezone; vintre, grupoj de Elegantaj tinamoj povas alproksimiĝi al 100 birdoj.[6]

Kaj stepaj kaj arbaraj specioj estas teritoriemaj, kvankam teritoriemo varias inter specioj el karaktera nur dum la reprodukta sezono, al esti teritoriema la tutan jaron. Dum defendo de siaj teritorioj el samspecianoj, tinamoj estas tre voĉemaj, kreante kakofonion de sonoj. Kiam oni avertas entrudulon, birdoj de sama sekso kontraŭas ĝin. Tio povas konduki al konflikto, kaj oni uzas piedojn kaj flugilojn por la atako. Kaj maskloj kaj inoj defendas siajn teritoriojn; tamen, ĉe ĉiu specio nur unu sekso estas agreseme teritoriema.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Jaspotinamo havas nesimetrian seksan proporcio, kun pli da inoj ol maskloj.

Ĉe plej tinamaj specioj, maskloj praktikas samtempan poliginion kaj la inoj sinsekvan poliandrion.[5] Tio ne estas nevariebla; Ornamtinamoj formas stabilajn parojn, kaj la Makulnoturoj estas monogamaj kiam junaj kaj poligamaj kiam aĝaj.[6] Estas pli grandaj nombroj da inoj ol de maskloj; ekzemple, la Jaspotinamo havas proporcion de inoj por masklo de 4:1.[6]

La reprodukta sezono varias el specio al specio; tiuj kiuj loĝas en tropikaj arbaroj, kie estas malmulta sezona ŝanĝo, povas reproduktiĝi je iu ajn tempo, kvankam estas kutime preferata periodo. Ĉe areoj kun markata sezona fluktuo, tinamoj ĝenerale reproduktiĝas kaim manĝo estas plej abunda, kio kutime okazas somere.[6] Studoj montris, ke ne tagolongo estas kio determinas la ekon de la reproduktado, sed la kvanto de lumo, tra nubokovro.[21]

Pariĝado[redakti | redakti fonton]

La pariĝado startas per maskla voĉaverto pri siaj kapabloj per konstanta alvokado. Li klopodos allogi multajn inojn. Ĉe specioj de la genro Tinamus la masklo mallevas sian bruston al grundo, etendas sian kolon antaŭen, kaj ŝvelas sian dorson por ŝajniĝi pli granda ol normale. Kiam observite de supre, la tuto de la birda dorso estas videbla dum la subvostaj kovriloj estas ekspone, per sinteno simila al tiu uzata de la Reao.[6] La ino skrapas per siaj piedoj en grundo kiel parto de la ritaro.[21]

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Tinamoj ĉiam nestumas surgrunde; en malfermaj areoj, ĉe arbusto; en arbustaro, en densa herbotufo; en arbaro, baze de arbotrunko inter interplektitaj radikoj. La Montotinamo estas unika je tio ke ĝi lokigas sian neston en kavo aŭ sub klina roko en kruta deklivo.[6] Multaj specioj ne konstruas nesto, kaj elektas ovodemetadi sur fajna tavolo de folioj. Aliaj specioj ja konstruas nestojn kaj faras tion detale. La nesto de la Ornamtinamo estas cirkla kaj farita el herbo sur herbara surfaco. La masklo de Makistinamo startas elskrapi neston tuj post kopulacio; oni povas konstrui kelkajn dum nur unu estos uzata.[6]

Ovodemetado[redakti | redakti fonton]

Ovoj de Blankagorĝa tinamo
Ovoj de Makulnoturo

Tinamino demetas kelkajn ovojn kiujn la masklo kovas dum la ino foriras serĉi alian partneron. Grandaj specioj demetas unu ovon ĉiun 3an–4an tagon, dum la plej malgrandaj demetas ĉiun duan tagon. Inoj ovodemetadas en multaj nestoj tra la tuta nestosezono.[6]

Povas esti tiom multaj kiom ĝis 16 ovoj en nest-ovaro, konsekvence de la ovodemetadoj de kelkaj inoj en la sama nesto. La plej matura masklo allogas pli da inoj kaj povas havi ovojn de ĝis kvar inoj ĉe li. La Jaspotinamo kaj la Ornamtinamo havas nestojn de unusola ino, kaj sekve nur unu aŭ du ovojn por nesto. Tio povas rezulti el manĝa malabundo en ties teritorioj kaj sekva kapablo por zorgi nur unu aŭ du idojn.

La ovoj estas alloge koloraj en unusola koloro kaj havas fortan brilon kvazaŭ el porcelano. Koloroj varias laŭ specioj, game tra verda, purpura, viola, turkiza, stalgriza, ĉokolada kaj citronflava. Blanka estas rara, sed ekzistas. Kvankam la ovoj estas brilaj kaj koloraj post ovodemetado, laŭ la tempo ili svaĝiĝas kaj iĝas pli senkoloraj. Ekzemple, la ovoj de la Ruĝflugila tinamo senkoloriĝas el purpura al plumbogriza. Plej estas sen punktoj aŭ makuletoj, sed la ovoj de la specioj de la genro Tinamotis povas montri malgrandajn blankajn makuletojn. La profito ovodemetadi brilkolorajn ovojn estas nekonata, sed ne estas malprofita ĉar plej tinamopredantoj ĉasas nokte.

La ovoj estas relative grandaj kompare al la maso de la ino, kvankam eĉ la plej grandaj birdoj produktas ovojn tre similajn laŭ grando al plej malgrandaj el la specioj. Ties formoj estas ĉu sferecaj aŭ elipsaj; la du pintoj estas similaj laŭforme, kaj malfacile distingeblaj. La ŝeloj estas sufiĉe fajnaj por vidi ene la embrion.

Kovado[redakti | redakti fonton]

Kovado daŭras ĉirkaŭ 16 tagoj ĉe la genro Crypturellus, kiu enhavas la plej malgrandajn speciojn, kaj 19–20 tagojn ĉe Tinamus kaj Eudromia.[6] Dum tiu periodo la masklo estas tipe silenta; se alvoki, ĉiam for el nesto. Dum kovado, li lasas la neston por manĝi, kaj povas esti for dum 45 minutoj al kvin horoj, kovrinte la ovojn antaŭ foriri.[6] Dum kovado, li estas ĉefe senmova kaj preta ne moviĝi, eĉ el eventuala danĝero. Eblas ke homa observanto alproksimiĝas kaj tuŝas la kovantan masklon sen ricevi klaran reagon. Kelkaj specioj ebeniĝas kontraŭ la grundo, etendas sian kolon, kaj levas sian dorson al aero. Tiu sinteno ŝajnigas ilin planto; tamen, se ĝi malsukcesas, la ovoj iĝas videblaj el malantaŭe.[6]

Se la masklo alarmiĝas sufiĉe por elnestiĝi, li klopodos trompoceremonion. Tio kutime inkludas falsan vundomontron, simila al tiu de la Kripluvio. Por fari tion, li saltetas sur unu kruro kaj ŝajnigas, ke klopodas ekflugi, ĉiam falonte. Li plenumas tiun ceremonion se eloviĝo ankoraŭ ne okazis aŭ la idoj estas tro junaj por flugi. Oni konsideras ĝenerale, ke la tinamoj ne estas tiom efikaj per trompoceremonio kiel aliaj birdoj.[6]

Idoj[redakti | redakti fonton]

Juna Krispotinamo en kaptiveco

Idoj eloviĝas samtempe havante densan lanugon. Ties koloro estas blanka, griza aŭ flava, kun malhelaj punktoj kiu helpas al kamuflado.[6] La junuloj estas frumaturaj, kaj povas kuri preskaŭ tuj post eloviĝo. Tuj post eloviĝo ankaŭ okazas, ke la masklo lasas la neston kaj alvokas la idojn al li per milda kontaktalvoko. Kaze de minaco, li frostiĝas kaj klopodas kaŝi la idojn sub siaj flugiloj aŭ ventro. Estis dokumentitaj kazoj de inoj idozorgantaj; oni supozas, ke tio okazas kiam la masklo estis mortigita.[21] Junuloj povas manĝi per si mem post kelkaj tagoj, sed la masklo alportos manĝon kaj faligos ĝin surgrunde antaŭ ili. La idoj havas altan dekomencan mortindicon. Tamen, post kelkaj tagoj ili jam ĉasas insektojn kaj post nur 1–3 semajnoj, ili povas flugi al branĉoj unu metron el grundo.[6] Ili estas memsufiĉaj post 20 tagoj.[5]

Tiam, juna Ardezbrusta tinamo jam akiris grandon de plenkreskulo, kvankam ne ties pezon. La Makulnoturo pasas el 10% el pezo de plenkreskulo al 90% post 85 tagoj, kaj la Ruĝflugila tinamo faras tion post 108 tagoj. Seksa matureco venas post unu jaro, kvankam kelkaj specioj povas esti fiziologie maturaj post 57 tagoj. Tamen, kelka kutimaro povas bezoni esti lernita antaŭ la birdoj povas reproduktiĝi sukcese.[6]

Post tio la masklo, se ankoraŭ estas reprodukta sezono, serĉos alian inon kaj komencos la ciklo denove. Studoj montris, ke 54–62% el reproduktaj inoj de Makulnoturoj estas unujaraj birdoj.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Manĝoj[redakti | redakti fonton]

Tinamoj estas oportunemaj manĝantoj kaj manĝas ampleksan gamon de manĝoj, kvankam ĉiu specio varias en proporcia dieta formado. Tinamogenroj povas esti dividataj en tri grupoj baze sur la vegetala kompono de ties dietoj. Tinamus, Nothocercus kaj Crypturellus fokusiĝas al karnecaj fruktoj. Nothura, Nothoprocta kaj Eudromia, kuj enhavas birdojn de malferma kamparo, manĝas ĉefe semojn kaj alian mildan vegetalan materialon. Altaltitudaj genroj loĝantaj en akraj medioj, kiaj Tinamotis, manĝas plej el la planto, sed ne ĝuste la sukoplenajn partojn.[6]

Plej specioj manĝas mikson de plantaj kaj animalaj produktoj, kvankam kelkaj estas ĉefe herbovoruloj kaj aliaj ĉefe insektomanĝulojkarnomanĝuloj. Dieto povas ankaŭ varii laŭsezone; Ruĝflugilaj tinamoj manĝas ĉefe animalan manĝon somere kaj plantan materialon vintre. Idoj manĝas pli da insektoj ol ties gepatroj, probable pro kreska neceso.

Konsumita planta materialo inkludas frukton (ĉu falitan aŭ surarbe), semojn, verdajn burĝonojn, freŝajn foliojn, florojn, mildajn tigojn, radikojn, kaj tuberojn. Multe el animala manĝo konsistas el insektoj, kiaj formikoj, termitoj, skaraboj, saltuloj, larvoj de hemipteroj, kaj lepidopteroj, same kiel gastropodoj, moluskoj, vermoj, kaj malgrandaj vertebruloj, kiaj amfibioj kaj reptilioj. Plej grandaj specioj manĝas malgrandajn mamulojn.[6]

Manĝometodoj[redakti | redakti fonton]

Oni manĝas ĉefe el grundo sed ankaŭ el la planto. La birdoj povas salteti por frukto aŭ, kiel ĉe specioj de Crypturellus, saltegi ĝis unu metron alte por insektoj. La ĉefa manĝotekniko estas malrapida piedirado havante mallevitan kapon, plukante sur grundo kaj rigardante supren foje.[6] Malgrandaj animaloj estas manĝataj kompletaj, pli gramdaj estas frapitaj kontraŭ la grundo aŭ plukitaj. Oni uzas plie bekojn ol piedojn por priserĉadi mortintan foliaron[6] kaj eniras tragrunde 2 al 3 cm profunde.[2][5]

Plej oftaj elfosantoj estas specioj de la genroj Rhynchotus, Nothura kaj Nothoprocta, kiuj estas birdoj de malferma kamparo. Ili havas siajn naztruojn baze de la bekoj, karaktero supozita adaptaĵo al elfosado. Kiel ĉe plej birdoj, ili englutas ŝtoneterojn por helpi siajn maĉstomakojn en digesto. Kelkaj specioj sekvas armeformikojn, manĝante el la tumulto kreita. Aliaj manĝas en akompano de formikuloj, formikariedoj, kaj furnariedoj. Ĉefe specioj de Nothura sekvas gregaron kaj manĝas la iksodojn kiuj falas el ili same kiel la insektojn movigitajn pro la gregopasado.[6]

Trinkado[redakti | redakti fonton]

Plej tinamospecioj postulas akvon, kaj kelkaj eĉ bezonas bonan fonton ene de sia hejma teritorio. Soleca tinamo povas elteni etendan periodon sen akvo manĝante pli da sukoplenaj plantoj. Tamen, specioj kiuj loĝas en aridaj aŭ duonaridaj klimatoj rare bezonas aldonan akvon al tiu englutita kun sia dieto. Kiam tinamoj trinkas, malkiel plej aliaj birdoj, ili faras tion per suĉado kaj englutado, anstataŭ levi sian kapon por lasi la graviton fari la taskon.[6]

Sano kaj mortindico[redakti | redakti fonton]

Higieno[redakti | redakti fonton]

Tinamoj estas entuziasmaj banantoj. Dum forta pluvo ili povas resti rektaj havante sian bekon indike al ĉielo permesante la pluvon lavi ilin.[21] Ili polvobaniĝas je regulaj intertempoj, kaj oni scias, ke ili polvobaniĝas ofte ankaŭ por kolorigi sin je sama koloro de la grundo. Ili ankaŭ sunbaniĝas, kaj faras tion ripoze sur unu kruro havante unu etendan flugilon. Fekado por tinamo estas komplika tasko ĉar ĝi devas apartigi la densan plumaron kiu ĉirkaŭas la kloakon por eviti ties malpurigon. Kaptivaj tinamoj fekas unufoje tage.[6]

Parazitoj[redakti | redakti fonton]

Iraraoj predas en tropikaj arbaroj tinamojn

Estas ĉirkaŭ 240 specioj de birdolaŭsoj kiuj infestas tinamojn, el kiuj unu individuo estis registrita kiel gastiganto de naŭ specioj. Sangoparazitoj estas laŭsmuŝoj, hirudoj, nematodoj, cestodoj, dazipaj iksodoj, akaroj, kaj trematodoj. La Darvina noturo povas porti malarian plasmodion.[21]

Predantoj[redakti | redakti fonton]

Tinamopredantoj estas katoj, vulpoj, lavursoj, musteloj, iraraoj, kaj didelfedoj. Legendoj parolas pri jaguaroj kiuj imitas la tinamajn alvokojn por trompi kaj kapti ilin.[6][21] Nestoj estas vundeblaj de serpentoj, simioj kaj didelfedoj. Oni vidis iam gigantan formikulon en la insulo Marajó ĉe la elfluo de rivero Amazono rompanta tinamovojn. Oni vidis ankaŭ mikrasturon kaj oranĝecbrustan falkon ĉasantaj ilin, kaj vampirvespertoj suĉas ties sangon.[21]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Tinamoj setliĝis en la folkloro kaj legendaro de la indiĝenaj popoloj de Suda kaj Centra Ameriko. Arbaraj triboj de Brazilo kaj Kolombio kredas, ke la jaguaro imitas la alvokon de la Granda tinamo por allogi kaj kapti ĝin. Rakonto de la Guahiboj rakontas pri juna homo veturanta per kanuo kiu klopodis lokigi alvokantan tinamon. Kiam li alproksimiĝis al la bordo li suspektis pri la maltimideco de la alvoko kaj reeniris ĝuste kiam jaguaro ekeliris el la vegetaĵaro.

Panamana tradicio asertas, ke post la "Granda Diluvo", la Granda tinamo timiĝis el la brilaj koloroj de la ĉielarko. Li forflugis el ĝi kaj el la resto de la animaloj, direkte al plej malhela parto de la arbaro, kie li restas ekde tiam.

Brazila legendo klarigas la separon de la Ruĝflugila tinamo kaj la Krispa tinamo. La historio startas el kiam ambaŭ birdoj estis nesepareblaj, ĉar ili faris ĉion kune. Unu tagon ili kverelis kaj disiĝis. La Krispa tinamo iris al la plej profunda malhelo de la arbaro, kaj la Ruĝflugila tinamo por iĝi diferenca iris al la herbejaj ebenaĵoj. Unu tagon, la Krispa tinamo tristiĝis kaj sentis sin sola, iris al la arbarbordo kaj alvokis sian malnovan amikon "ĉu ni kuniĝu?" dum la Ruĝflugila tinamo respondas "kun mi, neniam denove". Tiu historio klarigus kiam ili tiom ofte estas aŭdataj sed rare vidataj.

Reenmeto kaj translokigo[redakti | redakti fonton]

Ĉiliaj tinamoj estis enmetitaj en Paskinsulo

Dum la 20a jarcento estis nombraj klopodoj enmeti aŭ reenmeti tinamojn en diversaj partoj de la mondo. La Ruĝflugila tinamo estis reenmetita en la subŝtaton Rio-de-Ĵanejrio, Brazilo, kie ties natura populacio estis ĉasata ĝis la formorto komence de la 20a jarcento. En Francio, Germanio, kaj Hungario malsukcese oni klopodis enmeti ilin en ties kamparo.

Estis ankaŭ kelkaj malsukcesaj klopodoj enmeti tinamojn en Usono. En Oregono, inter 1966–1974, 473 Ornamtinamoj kaj 110 Ruĝflugilaj tinamoj estis alportitaj. En 1966 kaj 1971, Florido enmetis 128 Makulnoturojn. En 1969, 47 kaj 136 Makulnoturoj estis enmetitaj en Alabamo kaj Teksaso. En 1970 Koloradio kaj Oklahomo enmetis 164 kaj 100 Darvinajn noturojn respektive. En 1971, Nebrasko alportis 256 Elegantajn tinamojn, kaj Kalifornio enmetis 217 en 1969, kaj 1200 inter 1971 kaj 1977. La enmeto en 1885 de Ĉilia tinamo en Paskinsulo estis sukcesa, kvankam la populacio ne prosperis ekde kiam la Ĉimango estis enmetita en 1928.

Alhejmigo kaj birdobredado[redakti | redakti fonton]

La Beketa tinamo estis konsiderata taŭga kandidato por alhejmigo

Neniu tinama specio estis sukcese alhejmigita ĝis nun, spite ties kapablo por bone reproduktiĝi en kaptiveco. La Ruĝflugila tinamo estis bredita en farmoj en Francio, Granda Britio, Belgio, kaj Danio. Ili, kun kelkaj specioj de la genro Crypturellus, estas bredataj en Rio Grande do Sul por pliigi ties nombrojn por ĉasado. Povas okazi Hibridiĝo.

Multaj sudamerikaj bestoĝardenoj havas tinamojn, same kiel kelkaj privataj bienoj. Ekzemploj de kaptiva bredado estas la Beketa tinamo en Minas Gerais kaj la Ruĝflugila tinamo en Rio Grande do Sul. La Beketa tinamo montriĝis preta por alhejmigo ĉar la birdoj povas fari 3–4 ovodemetadojn jare kaj estas rezistaj al malsanoj kiujn suferas alhejmigitaj kokoj.[21]

Plagoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj adaptiĝis al agrikulturaj sistemoj kaj iras al grenkampoj post la rikolto por profiti la restaĵojn; sed ili ankaŭ eniras la kampojn dum la kreskosezono, kaj kolerigas la agrikulturistojn. Kelkaj, ĉefe la Ornama kaj la Anda tinamoj, elfosas tuberojn kiaj terpomoj, dum la Ruĝflugila tinamo kreas similajn problemojn en plantejoj de arakidoj. Tamen kelkaj membroj de Nothoprocta predas plagajn insektojn sen damaĝi la rikolton. Makulnoturoj estis dokumentitaj manĝantaj herbojn kaj, el 28 animaloj kiuj estis registritaj manĝantaj, 26 estis konsiderataj plagoj.[6]

Studado[redakti | redakti fonton]

La Tinamiformaj estas unu el malplej studitaj ordoj de birdoj spite la fakton ke tinamoj montras rarajn kaj malmulte komprenitajn kutimarajn modelojn. Ili havas masklan patran idozorgadon kiu ne ĉiam asociiĝas kun poliandrio aŭ seksrola invertado. Ties varia pariĝsistemoj kaj diversaj habitatoj povas, tra komparaj studoj, klarigi kiel ekologiaj diferencoj tuŝas pariĝajn strategiojn. Ĉe kelkaj specioj, inoj kunlaboras por arigi ovarojn por diferencaj maskloj. Tamen, metodologiaj malfaciloj malhelpis kutimaran studaron, ĉefe ĉe arbarloĝantaj specioj, kaj ties sekretema kutimaro kaj kamufla koloraro malfaciligis sekvi ilin por kontinua observado.[23] Nur en 2003 oni organizis la unuan sciencan konferencon pri tinamoj ĉe la 7a Novtropika Ornitologia Kongreso, ĉe la Nacia Parko Pujehue, Ĉilio.[24]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La Soleca tinamo estas listita laŭ CITES
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de Tinamoformaj laŭ populacio.

La statuso de la familio ne estas facile determinebla ĉar multaj specioj loĝas en la Amazona Baseno aŭ ĉe foraj bordoj de Andoj kaj allogas malmultan atenton, eĉ de ornitologoj. Krome, ties kamufla koloraro kaj kutimaro faras, ke ties esto ofte restas nenotita. Granda proporcio de specioj estas amazoniaj, kaj majoritato el tiuj malpliiĝantas laŭ teritorio. Tamen ili bone survivas por eviti esti klasitaj kiel minacataj.

Ĉefaj minacoj estas habitata fragmentado kaj detruado.[5] Kvankam ili estas ĉasataj tra siaj teritorioj, ili ĝenerale havas malmulte aŭ nur surlokan efikon sur la populacioj de plej disvastigataj kaj komunaj specioj.[5] Pesticidoj estas problemo tra herbejoj kaj farmoj.[21] La Internacia Unio por la Konservo de Naturo klasigas sep tinamospeciojn kiel vundeblaj kaj sep kiel preskaŭ minacata.[25] La Soleca tinamo estas listita laŭ Apendico I de CITES.[26]

Terklarigado[redakti | redakti fonton]

La Nanaj tinamoj estis akre tuŝitaj de paŝteja administrado

La ĉefa minaco por la arbaraj tinamoj estas senarbarigo. Novtropikaj arbaroj estas tre tuŝitaj, fare de grandaj kampoj klarigitaj por rikolto, paŝtejoj aŭ plantejoj por lignoproduktado. Multo de tiu tero estas malriĉa laŭ nutraĵoj, kaj tiele ĝi estas abandonata post kelkaj jaroj por nove klarigita tero. Arbarspecioj estas sekve devigitaj adaptiĝi, relokiĝi aŭ formortiĝi.[6] Same kiel ĉe arbaroj, plej tipoj de habitatoj en Meza kaj Suda Ameriko, krom altaj Andoj kaj Patagonio, estas sub minaco. Estas polemiko pri la vegetaĵara historio kun spekulado ĉu kio estas nune altaltitudaj herbejoj en Andoj estis iam elfarbaro.[6]

La Nana tinamo estas loĝanta de malfermaj ebenaĵoj de orienta Brazilo, kvankam estas mapli ol 15,000 birdoj restintaj. Ĝi jam malaperis el sia iama teritorio de la herbejoj de Argentino.[27] En la herbejoj de cerado de Brazilo ankaŭ la populacio de Eta noturo malpliiĝis al malpli ol 15,000 individuoj[28] pro agrikultura kaj ekonomia disvolviĝo. La praktiko de bruligado de kampoj estas partikulare damaĝa al herbejaj tinamoj. Ekzemple, la Nana tinamo veneniĝas pro la fumo kaj iĝas vundebla antaŭ predantoj.[6] Krome se la bruligado okazas dum la nestosezono, la ovoj aŭ idoj iĝas rostitaj.[21]

La Soleca tinamo, limigita al la atlantikaj arbaroj de Brazilo, Paragvajo kaj Argentino, estas minacata pro habitatodetruo kaj ĉasado.[6] Ĉe la pluvarbaroj de norda Sudameriko, restas nur malpli ol 10,000 Nigraj tinamoj. La teritorio de la Tepuia tinamo estas limigitaj al kelkaj altebenaĵoj de pluvarbaroj de Venezuelo, kio faras ĝin tre vundebla al iu ajn minaco.[6]

Ĉasado[redakti | redakti fonton]

Makulnoturoj estas ankoraŭ etende ĉasataj

Tinamoj estis popularaj ĉasbirdoj dum multaj jaroj en Suda kaj Centra Ameriko, tiom multe ke la nombroj de kelkaj specioj malpliiĝis. La stepobirdoj estas pli popularaj por ĉasado ĉar ili povas esti pelitaj al ekflugo, pli ol la arbarbirdoj kiuj kuras por kovriĝi kaj kaŝiĝi. Fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj ĉasado estis responsa por amasmortigado ene de tiu familio, kaj la Eleganta tinamo kaj la Makulnoturo estas popularaj celoj. En 1921, Argentino premis al kontrolo de komerca ĉasado de kelkaj birdospecioj, kiaj la tinamoj.

Inter 1890 kaj 1899, nur en Bonaero, oni vendis 18 milionojn da tinamoj en viandaj merkatoj.[6] Ili estis komercitaj ankaŭ al Nordameriko kiel "Sudamerika perdriko". Nur unu ŝipsendaĵo povis enhavi ĝis 360,000 birdojn. Frank Chapman el la Usona Muzeo de Natura Historio helpis starigi konsciencon pri la indico de ekspluatado kaj ties eventuala efiko pri la populacioj de la specio.[6] Eventuale, Usono malpermesis la importadon de tiuj birdoj.

Ĉaspremo restas, kvankam je limigita nivelo. Ekzemple, 25,000–40,000 Makulnoturoj estas mortigitaj ĉiujare pere de laŭleĝa ĉasado, sen enkalkuli ŝtelĉasadon. Kvankam kelkaj herbejaj specioj estis pliiĝantaj kaj laŭ teritorioj kaj laŭ nombroj, ili restas vundeblaj al ĉasado per uzado de hundoj kiuj ekflugigas ilin. Ankaŭ indiĝenaj popoloj estas inkluditaj en la tinammortigado por viando, kaptante ilin per laĉoj aŭ kaptiloj post imitado de ties alvokoj. Familio de sep personoj en Cearao konsumas 60 noturojn jare.[21] Tinamospecioj estas inter la plej komune kolektitaj birdoj fare de ĉasistoj-kolektistoj en Ameriko.[19]

Kelkaj specioj estas tre vundeblaj al kontraŭleĝa ĉasado, aŭ ŝtelĉasado. En Brazilo, kontraŭleĝa ĉasado okazas nokte danke al torĉolumo. La uzado de flutoj por imiti la alvokojn dum la reprodukta sezono por allogi la birdojn al malfermo povas rezulti en surloka formorto. Ĝenerale, estas manko de taŭgaj kontroloj por certigi daŭripovan ĉasadon, same kiel nesufiĉaj resursoj kaj determinado por plenumi ekzistantajn regularojn.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gotch, A. F. (1995)
  2. 2,0 2,1 Davies, S. J. J. F. (1991)
  3. Brown, Joseph W. (2005)
  4. Gauthier, J. & de Queiroz, K. (2001)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 5,8 5,9 Davies, S. J. J. F. (2003)
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 6,12 6,13 6,14 6,15 6,16 6,17 6,18 6,19 6,20 6,21 6,22 6,23 6,24 6,25 6,26 6,27 6,28 6,29 6,30 6,31 6,32 6,33 6,34 6,35 6,36 6,37 6,38 6,39 6,40 6,41 6,42 6,43 6,44 6,45 6,46 6,47 6,48 6,49 6,50 6,51 6,52 6,53 6,54 Cabot, J.; Carboneras, C.; Folch, A.; de Juanca, E.; Llimona, F.; Matheu, E. (1992). "Tinamiformes". In del Hoyo, J. Handbook of the Birds of the World. I: Ostrich to Ducks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions.
  7. 7,0 7,1 Harshman, J, et al. (2008)
  8. Hackett, S. J., et al. (2008)
  9. Phillips, et al. (2010)
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 (2003)Tinamiformes (on-line). Animal Diversity Web. Alirita 2013-06-15.
  11. Phillips, Matthew J.; Gibb, Gillian C.; Crimp, Elizabeth A.; & Penny, David (2010). "Tinamous and Moa Flock Together: Mitochondrial Genome Sequence Analysis Reveals Independent Losses of Flight among Ratites", gazeto : Systematic Biology, volumo : 59, numero : 1, paĝoj : 90–107. COI:10.1093/sysbio/syp079
  12. 12,0 12,1 Bertelli, Sara & Chiappe, Luis M. (2005). "Earliest tinamous (Aves: Palaeognathae) from the Miocene of Argentina and their phylogenetic position", gazeto : Contributions in Science, volumo : 502, paĝoj : 1–20
  13. 13,0 13,1 Chandler, Robert M. (2012). "A New Species of Tinamou (Aves: Tinamiformes, Tinamidae) from the Early-Middle Miocene of Argentina.", gazeto : Palarch’s Journal of Vertebrate Palaeontology, volumo : 9, numero : 2, paĝoj : 1–8
  14. 14,0 14,1 Cenizo, Marcus Martín; Tambussi, Claudia Patricia; & Montalvo, Claudia Inés (2012). "Late Miocene continental birds from the Cerro Azul Formation in the Pampean region (central-southern Argentina)", gazeto : Alcheringa: An Australasian Journal of Palaeontology, volumo : 36, numero : 1, paĝoj : 47–68
  15. Farmer, Donald: (1985) Farmer, Donald: Avian Biology, Vol.8. Elsevier. ISBN 9780323157995. 
  16. Bertelli, Sara & Porzecanski, Ana Luz (2004). "Tinamou (Tinamidae) systematics: a preliminary combined analysis of morphology and molecules", gazeto : Ornitologia Neotropical, volumo : 15 (Suppl.), paĝoj : 293–299
  17. Monte-Arbedaro
  18. Monte-Arbedaro
  19. 19,0 19,1 Ecology. Tinamou Research Group. Alirita 2013-06-02.
  20. Ecology. Tinamou Research Group. Alirita 2013-06-02.
  21. 21,00 21,01 21,02 21,03 21,04 21,05 21,06 21,07 21,08 21,09 21,10 21,11 21,12 21,13 21,14 21,15 (1993) Birds in Brazil, a Natural History. Princeton, NJ: Princeton University Press. 
  22. Jaramillo, A. (2008)
  23. Brennan, Patricia L.R. (2004). "Techniques for studying the behavioural ecology of forest-dwelling tinamous (Tinamidae)", gazeto : Orntitologia Neotropical, volumo : 15 (Suppl.), paĝoj : 329–337
  24. Conservation. Tinamou Research Group. Alirita 2013-06-03.
  25. IUCN (2012) Table 4a: Red List Category summary for all animal classes and orders accessed 6th Feb 2013
  26. Conservation. Tinamou Research Group. Alirita 2013-06-02.
  27. BirdLife International (2008). Taoniscus nanus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 09a Apr 2013.
  28. BirdLife International (2008). Nothura minor. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 09a Apr 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Order Tinamiformes". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 04 2009.
  • Brown, Joseph W. (27 Jun 2008). "Procellariidae. Shearwaters, Petrels". Tree of Life Web Project. Konsultita 18 Mar 2009.
  • Davies, S. J. J. F. (1991). Forshaw, Joseph, ed. Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press. p. 48. ISBN 1-85391-186-0.
  • Davies, S. J. J. F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gauthier, J. and K. de Queiroz (2001). "Feathered dinosaurs, flying dinosaurs, crown dinosaurs, and the name "Aves"". In Gauthier, J. and L. F. Gall. New Perspectives on the Origin and Early Evolution of Birds: Proceedings of the International Symposium in Honor of John H. Ostrom. The Peabody Museum of Natural History, Yale University. pp. 7–41. ISBN 0-912532-57-2.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File. p. 182. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Hackett, S. J. et al. (2008). "A phylogenomic study of birds reveals their evolutionary history". Science 320 (1763): 1763–8. doi:10.1126/science.1157704. PMID 18583609.
  • Harshman, J.; et al. (2008-09-09). "Phylogenomic evidence for multiple losses of flight in ratite birds". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 105 (36): 13462–13467. doi:10.1073/pnas.0803242105. PMC 2533212. PMID 18765814.

IUCN (2008)

  • Jaramillo, A.; Johnson, M. T. J.; Rothfels, C. R.; Johnson, R. A. (2008). "The native and exotic avifauna of Easter Island: then and now". Boletin Chileno de Ornitologia 14: 8–21.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (07 Aug 2008). "Classification of birds of South America Part 01:". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. p. Proposal 209–211. Konsultita 04 Feb 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tinamou en la angla Vikipedio.

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.